Und mehr Fußball… / Kaj pli da piedpilkado…

Wie Gunnar in seinem letzten Kommentar ganz richtig geschrieben hat – die Fußballbegeisterung der Koreaner ist auf die letzte Weltmeisterschaft 2002 in Japan und Korea zurückzuführen. Damals überstand die koreanische Mannschaft überraschend die Vorrunde und kam dann bis ins Halbfinale. Am Ende war es der vierte Platz. Das hatten sich auch diesmal viele erhofft, aber leider, leider spielt Korea diesmal nach der Vorrunde nicht mehr mit.

Kiel Gunnar tute ĝuste skribis en sia lasta komento – la piedpilkada entuziasmo de la Koreoj radikas en la pasinta mondĉampioneco mondĉampionado en 2002 en Japanujo kaj Koreujo. Tiufoje la Korea teamo surprize travivis la grupan antaŭludadon, kaj venis ĝis en la duonfinalon. Finfine ili atingis la kvaran lokon. La samon esperis multaj ankaŭ ĉi-foje, sed bedaŭrinde, bedaŭrinde Koreujo ĉi-foje ne plu ludas post la grupa antaŭludado.

Das zweite Land, dem wir mehr Erfolg gewünscht hätten, nämlich Schweden, ist nun seit dem Achtelfinale gegen Deutschland am letzten Samstag ebenfalls raus. Es hat deswegen keinen Familienstreit bei uns gegeben – wir waren eigentlich beide traurig, dass Schweden nicht erfolgreicher war, fanden aber den Sieg von Deutschland ziemlich verdient.

La dua lando, al kiu ni dezirus pli da sukceso, nome Svedujo, nun estas same elfalinta ekde la okonfinalo kontraŭ Germanujo lastan sabaton. Pri tio ne okazis familia kverelo ĉe ni – verdire ni ambaŭ malĝojis, ke Svedujo ne estis pli sukcesa, sed ni opiniis, ke la venko de Germanujo estas sufiĉe meritita.

Die Spezialitäten der Fußball-Länder: Das Argentinien-Brötchen mit Geflügelfleisch (warum auch immer)

La specialaĵoj de la piedpilkadaj landoj: La Argentina bulko kun kokaĵo (pro ia kialo)

Fußball-Käse mit einem Anhänger-T-Shirt als Zugabe

Piedpilka fromaĝo kun alpendaĵa T-ĉemizo kiel aldonaĵo

Und? Wird Deutschland es weiter schaffen? Die Nation fiebert mit und die Stimmung ist enorm! Überall wird man mit allerlei Aktionen und Werbegags daran erinnert, dass WM ist (falls man es doch mal mal vergisst…). Gleich nach unsere Ankunft letzte Woche haben wir auf dem Bahnhof ein Fußball-Brötchen gekauft. Und dann im Supermarkt Fußball-Käse. Alles, was irgendwie rund ist, wird zum Fußball: heute habe ich Salatköpfe gesehen, die in einer Folie mit dem klassischen Fußball-Muster eingepackt waren. Eine Fußball-Torte gibt es übrigens auch, allerdings zum Selberbacken. Das ist mir zuviel Arbeit, schließlich muss ich jetzt ja dauernd Fußball gucken 😉 !

Kaj do? Ĉu Germanujo pluiros? La Germana nacio kunfebras, kaj la etoso estas nekredebla! Ĉie diversaj eventoj kaj reklamartifikoj memorigadas, ke okazas monda ĉampioneco ĉampionado (okaze, ke oni tion iafoje forgesus…). Tuj post nia alveno la pasintan semajnon ni aĉetis piedpilkadan bulkon en la stacidomo. Kaj poste en la superbazaro piedpilkan fromaĝon. Ĉio, kio estas iamaniere ronda, fariĝas piedpilko: hodiaŭ mi vidis salatkapojn, kiuj estis enpakitaj en plasta folio kun la klasika piedpilka desegno. Ankaŭ ekzistas piedpilka torto, sed tamen por membakado. Tio estus tro da laboro por mi, precipe ĉar mi nun daŭre devas rigardadi piedpilkadon 😉 !

Die WM bestimmt nun mehr und mehr unseren Tagesrhythmus. Zweimal am Tag schauen wir die Spiele, die hier ja Gott sei Dank zu normalen Zeiten kommen – nicht wie in Korea mitten in der Nacht. Und da heute und morgen Pause ist, kann ich hier auch mal was schreiben 🙂

La ĉampioneco ĉampionado nun pli kaj pli regas nian tagan ritmon. Dufoje tage ni rigardas la maĉojn, kiuj ĉi tie dank’ al Dio okazas je normalaj horoj – ne kiel en Koreujo meze de la nokto. Kaj ĉar hodiaŭ kaj morgaŭ estas paŭzo, mi do povas skribi ion ĉi tie 🙂

Auch unser Nachbar hat seine Garage geschmückt

Ankaŭ nia najbaro ornamis sian garaĝon

“Nicht, dass der Wind sie bewegt, macht unsre Fahne so schön…”

“La Germana standardo jam flirtas en vent’…”

Ach ja, und auch aus einem anderen Grund kann jemand, der vielleicht gerade von einer Reise zum Mond zurückkommt, nicht übersehen, dass hier irgend etwas ganz Großes und Besonderes im Gange ist. Es sind für Deutschland ungewöhnlich viele Schwarz-Rot-Gold Flaggen zu sehen. An den Häusern, an den Gartenzäunen und vor allem an den Autos. Das war uns in Hamburg noch vor den Fußball-Brötchen aufgefallen: Autos mit Flaggen überall. Auch wenn es vielleicht seltsam klingt – das gibt dem Land schon eine besondere Stimmung: Sommer, lange Tage, Fußball-WM.

Cetere, ankaŭ io alia certigas, ke iu, kiu eble ĵus revenis de vojaĝo al la luno, ne povu ne rimarki, ke ĉi tie io aparte granda kaj speciala okazas. Videblas por Germanujo nekutime multaj nigraj-ruĝaj-blankaj flagoj. Ĉe la domoj, ĉe la ĝardenaj bariloj kaj precipe sur la aŭtoj. Kvankam tio eble sonas strange – tio donas al la lando apartan etoson: somero, longaj tagoj, piedpilkada mondĉampioneco mondĉampionado.


5 pensoj pri “Und mehr Fußball… / Kaj pli da piedpilkado…”

  1. Saluton kaj bonajn feritagojn deziras Mireja al vi! Ankaŭ tre bonan kongreson en la UK. (Ve! mi nur povos revi ke iam mi ĉeestos al iu UK…)

    Kiu gajnos la matĉon ĉi vespere? Francio? Brazilo?

    Hieraŭ ni devis aŭte veturi de Loctudy al Morlaix post frua vespermanĝo sed la matĉo Germanio-Argentino longe daŭris pro la kromtempa duonhoro dum kiu la “Mannschaft” sukcesis 4 piedpilkajn golŝotojn kontraŭ 2 de la “Albiceleste”.
    Sekve sufiĉe malfrue ni revenis.

    La fervoro de la publikoj preskaŭ ĉie en la mondo estas vere rimarkinda kaj, se forgesi la “monajn vetaĵojn” ĝi estas simpatia. Multe pli da fervoro por la futbala mondĉampiono ol por la Olimpiaj ludoj! Tre populara estas la piedpilkaj ludoj.
    Mireja

  2. Ne kredeble! ne kredeble!
    La “Bluuloj” gajnis kontraŭ Brazilo!
    Mi spektis televide multajn matĉojn kaj la franca teamo tre progresis ekde sia unua matĉo. La rezulto estas la vinko de teamo tute ne de individuaj ludantoj.
    Ili tre impresis min pro sia bonega teamo-agordo.
    La fino de la matĉo estis “varmega”, probable la franca teamo ne povus teni duonhoron plian kontraŭ la premon de la brazilaj atakantoj.
    Brave al la tuta franca teamo! bela ekzemplo de efika teamo.
    Mireja

  3. Se mi jam estas menciata en la enskribo mem, tiam mi nepre komentu. La flago-uzado, festado sur la stratoj ktp. estas tute eksterordinaraj en Germanio. Legu ekzemple mian enskribon pri kutima konduto en Germanio rilate al la flago, himno, nacia identeco ktp.

    Unuflanke mi ĝojas pri tio, ke finfine multaj Germanoj montras normalan sintenon al sia lando kaj ties simboloj. La antaŭjuĝo, ke “Germanoj estas tro striktaj kaj ĝenerale ne estas bonetosuloj“, kiu regas en aliaj landoj, sed ankaŭ – plej rimarkinde! – inter Germanoj mem, ricevas fortan kontraŭpruvon.

    Aliflanke mi timas, ke potenculoj misuzas tiun etoson. Ne pro nenio oni decidis pri multaj malagrablaj reformoj ĝuste nun! Ne estas sen ironio, ke la politikistoj poste iras spekti la matĉojn kaj montras sin “meze de la popolo”. La festado ne povas kaŝi, ke la lando Germanio jam delonge havas sufiĉe por oferti al siaj enloĝantoj – des pli, se oni rigardas al la estonteco. Espereble la homoj ne forgesos, kiel oni desupre traktas ilin.

  4. Kiu rapide tajpas, facile forgesas ion. En la antaŭlasta frazo de la antaŭa komento mankas “ne” resp. “ne plu”.

    Eble mi ne misuzu tiun ĉi blogon por politikaj temoj – kiujn mi ja mem saĝe evitas en mia propra taglibro. Tamen la nuntempa etoso instigas al pripensado pri mia lando – la pripensado pri la socio, en kiu mi vivas, ja estas malnova temo por mi.

  5. “evitas en mia propra taglibro”

    Ankaŭ mi, plejparte (kiel ni fakte iam diskutis). Kaj ne nur “politiko”.

    Ĉu eble (ironie) pli da tabuoj nuntempe, ol antaŭ cent jaroj?

    Ken

Komentado estas fermita.