Rückblick auf den Sommer / Retrorigardo al la somero

Wenn ihr manchmal hier vorbeigeschaut habt, dann habt ihr sicher schon gesehen, dass wir längst wieder in Seoul sind. Das Semester hat begonnen und ist auch schon fast wieder zur Hälfte herum. Aber ich möchte nochmal mit Fotos ein bisschen auf den letzten, von uns sehr intensiv erlebten Sommer zurückschauen.

Se vi iafoje preterpasis ĉi tie, vi certe vidis, ke ni jam delonge revenis al Seulo. La semestro komenciĝis kaj ĝi ankaŭ jam preskaŭ duone pasis. Sed mi ŝatus ankoraŭfoje per fotoj rerigardi al la pasinta, por ni tre intense spertita somero.

Da war vor allem die tolle Natur bei uns in Schossin.

Estis antaŭ ĉio la belega naturo ĉe ni en Schossin.


Und immer wieder schön für mich ist auch der Blick auf die Kastanienbäume auf dem Feld hinter unserem Haus – in diesem Jahr war es ein Weizenfeld.

Kaj ĉiam denove al mi bela estas la rigardo al la kaŝtanarboj sur la kampo malantaŭ nia domo – ĉi-jare ĝi estis tritika kampo.

Der Weizen im Juni…

La tritiko en Junio…

…und kurz vor der Ernte im August.

…kaj mallonge antaŭ la rikolto en Aŭgusto.


An wunderbaren Sommertagen und -abenden waren wir oft mit dem Fahrrad unterwegs.

En mirindaj someraj tagoj kaj vesperoj ni ofte estis survoje per niaj bicikloj.


Mit der Zeit wurde es aber immer schwieriger, an unsere Fahrräder im Schuppen heranzukommen. Der Schuppen wurde nämlich von Wespen bewohnt. Es fing eigentlich ganz harmlos an, aber dann waren da immer mehr Wespen, bis sie am Ende den Schuppen völlig beherrscht haben.

Sed laŭ la paso de la tempo fariĝis ĉiam pli malfacile atingi niajn biciklojn en la remizo, ĉar en la remizo ekloĝis vespoj. Verdire komenciĝis sufiĉe sendanĝere, sed poste fariĝis ĉiam pli da vespoj, ĝis ili fine komplete regis la remizon.


Außer Wespen gab es natürlich auch noch genügend andere Tiere, wie sich das für ein Leben auf dem Land gehört: Pferde, Kühe, Hunde und Katzen – aber auch Vögel, die sich manchmal zu uns ins Haus verirrt haben. Und die Schwanenfamilie auf dem See im Nachbarort. Füchse konnten wir beobachten (aber nicht fotografieren), und Kraniche haben wir den ganzen Sommer lang nur gehört aber nie gesehen, bis sie am letzten Tag fast bis vor unser Fenster kamen (aber leider hat es geregnet, so dass auch von den Kranichen keine guten Fotos existieren).

Krom vespoj troviĝis ankaŭ sufiĉe multaj aliaj bestoj, kiel kunvenas al la kampara vivo: ĉevaloj, bovinoj, hundoj kaj katoj – sed ankaŭ birdoj, kiuj iafoje misflugis ĝis en nian domon. Kaj la cigna familio sur la lago en najbara vilaĝo.Vulpojn ni povis observi (sed ne foti), kaj gruojn ni la tutan someron nur aŭdis, sed neniam vidis, ĝis ili en la lasta tago venis preskaŭ ĝis antaŭ nia fenestro (sed bedaŭrinde pluvis, kaj tial ankaŭ de la gruoj ne haveblas bonaj fotoj).


Und noch was Wichtiges ist im Sommer passiert: Bertil hat seine Führerscheinprüfung bestanden!

Kaj ankoraŭ io tre grava okazis en la somero: Bertilo sukcesis en la kondukekzameno!


7 pensoj pri “Rückblick auf den Sommer / Retrorigardo al la somero”

  1. Saluton,
    Tre bela rakonto kun belaj fotoj.
    Tute ne mirigis min la vespoj en la remizo kaj la birdo kiu sin invitis en la domo. Pli mirigis min observi kiel rektaj ŝajne estas la vojoj ĉe vi en la kamparo. Ĉu la reliefo de la regiono estas ebena?

    En somero 2005, ankaŭ okazis por ni tia malagrablaĵo: nesto de vespoj antaŭ la domo, oni vidis ilin elgrundiĝi kun la sunleviĝo kaj engrundiĝi kun la sunsubiro. ĉiuj forflugis orienten kaj bonŝance somere ni vivas ekstere malantaŭ la domo okcidente.

    Ĉi someron, la 2006-an ili ne revenis kaj apenaŭ mi vidis manplenon da vespoj. Ankaŭ malmultis ĉi jare la mostikoj. Sed estis multe pli da birdoj ol kutime.
    Probable ĉar neniu kato vagis sur nia tereno: Tutuso malaperis kaj Aveno vivas aliloke. Bobo venis kun ni nur fine de Septembro kaj estas tro juna por kuri sur la tereno.

    Mi rimarkis merlon kiu estis tre aŭdaca. Plurfoje dum nia foresto de la domo ĝi
    eniris por pluki panon aŭ kukon sur iu tablo. Kompreneble mi plurfoje ĝin trovis subite flugantan al la fenestro por forflugi…

    En nia remizo la plago devenas de helikoj kiuj grimpas ĉien kaj post ilia rampado lasas spurojn, neripareblajn sur la papero, la kartono… kaj tiel plu.

    Mireja elkore deziras al vi ĉion bonan

  2. Mireja:

    Ĉu la reliefo de la regiono estas ebena?

    Jes, tre ebene. Entute tiu regiono sufiĉe similas al la sudo de Svedujo (Skanio).

  3. Manuel:

    Mi ja scias kiel malfacile ĝi povas esti por mezaĝuloj!

    Jes. Ĉu vi havas proprajn spertojn pri tia lernado en meza aĝo?

    La instruisto devis ĉion fari alimaniere. Liaj ordinaraj lernantoj la tutan tempon emas iri tro rapide, dum mi male emis iri tro malrapide. Li devis daŭre instigi min konduki tiel rapide, kiel la leĝo permesis. Fakte kaj troa rapideco, kaj troa malrapideco, povas esti danĝeraj.

    Krome mi devis ĉion fari en la Germana. Tio ne estis tre granda problemo, sed mi ja devis lernu multajn novajn vortojn. Ofte mi entute ne scias, kiel paroli pri tiaj aferoj en la Sveda lingvo, ĉar pri ŝoforado kaj pri aŭtoj mi neniam okupiĝis aŭ interesiĝis, kiam mi loĝis en Svedujo.

    Nun estas la demando, ĉu mi iam kuraĝos stiri aŭton en Koreujo! Ĉi tie multaj aferoj sendube funkcias alie…

  4. Bertilo:

    Jes. Ĉu vi havas proprajn spertojn pri tia lernado en meza aĝo?

    Jes! Mi atingis la konduk-permesilon ĵus antaŭ mia 40-a jubileo! Mi blogis prie:

    http://bitakoro.blogspot.com/2004/11/nulo.html
    http://bitakoro.blogspot.com/2005/03/marta-mardo-de-sukceso.html

    Mia stir-instruisto tre multe antaŭ-atentigis min, ke aĝaj komencantoj estas tre malbonaj lernantoj. Mi ĝenerale ne iradis malrapide, sed mi fakte stumbladis kaj hezitadis ĉe la stir-rado.

    Pri la harfendema ĵargono de aŭtoj kaj trafiko mi blage blogis:

    http://bitakoro.blogspot.com/2004/10/esperanto-kaj-la-vera-internacia.html

    Pri stirado en Koreujo… mi konsilas ke vi akompanu aliajn stirantojn kaj bone atentu la konduk-manierojn, la trafik-signalojn, indikojn, ktp.

  5. Manuel:

    Mi blogis prie

    Ha, jes. Mi vidas, ke mi siatempe eĉ komentis vian bonan rezulton en la teoria ekzameno. Fakte ankaŭ mi sukcesis kun nul eraroj! Nu, lernado de teoriaĵoj neniam estis granda problemo por mi.

    La praktika lernado tamen estis malpli facila, same kiel por vi. Sed mi bonŝance ne havis nazion kiel instruiston, sed tute afablan kaj bonkoran homon, tamen severan, sed en tute akceptebla maniero. Li vere tre bone instruis, kaj tre bone eltenis miajn multajn fuŝojn (precipe pri turnado maldekstren…).

    Por mi la fina ekzameno ne estis facila, sed treege malfacila. Mi devis ĝin eĉ fari dufoje. La unuan fojon mi malsukcesis pro sekundera malatento, kiu kaŭzis veturadon kontraŭ ruĝa lumo (cetere mi brile ŝoforis tiufoje, pli brile ol iam ajn antaŭe – kia ironio!). La duan fojon mi ĝenerale ŝoforis sufiĉe aĉe kaj nervoze, sed tamen ne faris vere terurajn erarojn, kaj tial mi tamen sukcesis. Pu!

    Aliaj lernu de niaj spertoj: Akiru kondukpermeson en juna aĝo!

    Pri stirado en Koreujo… mi konsilas ke vi akompanu aliajn stirantojn kaj bone atentu la konduk-manierojn, la trafik-signalojn, indikojn, ktp.

    Jes. Bonaj konsiloj. Sed plej kredeble ĉi tie mi tute ne ŝoforos. Mi bezonos la permeson precipe en Germanujo, kie ni loĝas izolite en la kamparo.

  6. > Bertilo skribis:
    > Aliaj lernu de niaj spertoj: Akiru kondukpermeson en juna aĝo!

    Ja, certe estas pli facile june akiri la necesajn refleksojn por aŭti entrafike.
    Tio pensigas min ke eble la reguloj por ekstiri aŭtomobilon varias de lando al alia.
    Ekzemple mi ne scias ĉu oni rajtas en aliaj Eŭropaj landoj stiri kiam oni estas 16 jaraĝulo.

    Ĉe ni eblas sed sub la ĉeesta kontrolo de plenkreskulo kiu jam ricevis la permeson aŭte stiri.
    Mi ne plu memoras kiel ĝuste oni povas leĝe tion fari sed tre bone memoras ke mia laste naskita filino tiel akiris la ekzamenon por aŭto-stirado. Mia edzo akompanis ŝin inter 16 kaj 18 j. sed foje estis mi la akompananto kaj mi neniam kuraĝis rekomenci: mi donis al ŝi malbonan konsilon kaj ŝi koliziis en haltantan alian aŭton. BRRRRRR! kian emocion mi ricevis…
    En la franca tiu maniero akiri la ekzamenon por aŭto-stirado nomiĝas ” conduite accompagnée “, tio eblas ekde la aĝo 16. Mi do proponas ” aŭto-stirado inter 16 kaj 18 jaraĝo.
    Esperantiste salutas Mireja.

Komentado estas fermita.