Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - R

radio = radio

1. Sendado de sono per elektromagnetaj ondoj (= radiofonio).

2. Ilo por ricevi kaj aŭskulti radian elsendon (= radiaparato, radiofono).

ragtimo = ragtime

Speco de piana muziko evoluigita en Usono komence de la 20-a jarcento. Neimprovizata, sed tamen ofte rigardata kiel ĵaza. Scott Joplin.

randbato = rimshot

Bato per tamburbastoneto, kiu trafas ne nur la tamburmembranon, sed ankaŭ la metalan randon de tamburo. Vidu randklako.

randklako = cross-stick

Rultambura bato, kiu trafas nur la randon de la tamburo. La bastoneto estas tenata en kuŝa pozicio sur la membrano. Vidu randbato.

rapida metalroko = speed metal

Speco de tre kompleksa metalroko rapidege ludata. Metallica. Vidu damna metalroko.

refreno = chorus, refrain

Ĉiu el tiuj pecoj de kanto, kiuj revenas post (pli-malpli) ĉiu verso de muzikaĵo, kaj kiuj normale enhavas ĉiufoje la samajn vortojn.

regeo = reggae

Speco de muziko evoluinta en Jamajko fine de la 60-aj jaroj el skao kaj rokstedio. Bob Marley, Peter Tosh, Steel Pulse. La tipa “renversita” regeritmo forte influis popon kaj rokon. Vidu unuforlaso.

regilo = control

Manipulebla ilo, per kiu oni regas ian funkcion de aparato. Regilo povas esti “butono”, kiu estas ronda, kaj kiun oni turnas (aŭ premas), “klavo”, kiu normale estas rektangula, kaj kiun oni premas (aŭ nur tuŝas), “ŝovregilo”, kiun oni ŝovas en fendo, aŭ “regstango”, kiun oni movas diversdirekte. Vidu potenciometro.

registra klavo = record button

Klavo, per kiu oni igas magnetofonon registri sonon. Surskribo: registru. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, paŭziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), eliga klavo, ŝaltilo.

registri = to record

Per ia tekniko konservi ekz. sonon. Vidu surbendigi, surdiskigi.

registru = record

Surskribo sur registra klavo. Vidu eligu, iru, kuru, rekuru, stop, ek, for.

regstango = joystick

Stang(et)o, kies movo regas diversajn funkciojn de aparato, ekz. sintezilo. Vidu regilo.

rekuriga klavo = rewind button

Klavo, per kiu oni igas ekz. magnetofonon rapide revolvi la bendon (normale sen aŭdigo). Surskribo: rekuru. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, paŭziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo, ŝaltilo.

rekuru = rewind

Surskribo sur rekuriga klavo. Vidu eligu, iru, kuru, paŭzu, stop, ek, for.

relativa tonsento = relative pitch

Kapablo rekoni la tonalton de tono, sed nur relative al alia tono. Vidu absoluta tonsento.

repo, repkantado = rap, rapping, rap music

1. Speco de funko karakterizita de rapida ritma parolado. Populariĝinta fine de la 70-aj jaroj.

2. Tia ritma parolado. Sugar Hill Gang, Grandmaster Flash. Vidu skato.

resonanca skatolo = sound box

= sonkesto. Tiu kava parto de la korpo de akustika instrumento, kiu per resonanco plilaŭtigas la sonon.

respondfrazo = fill in

Ludmaniero ofte uzata en ekz. bluso. Improviza melodifrazeto enmetata de solinstrumento en paŭzeton de la kantado, kvazaŭ responde al la teksto. Devenas verŝajne de la gospela kaj origine Afrika vok-responda kantado. Vidu plenigo.

retrokuplado = feed back

Ordinare altfrekvenca fajfa sono kreata kiam laŭtparolila sono reiradas en mikrofonon reamplifate pli kaj pli. Retrokuplado ekuziĝis kiel muzika efekto fare de rokistoj, ĉefe elektra-gitaristoj. Vidu daŭra sono, distordo.

ripetfrazo = riff

Muzika frazo ripetiĝanta (kun ŝanĝiĝantaj akordoj). Ofte uzata kiel akompano en ekz. ĵazo kaj roko. Vidu frapfrazo.

ripetaĵo = vamp

Skemo de akordoj, kiun oni ripetadas ekz. kiel fonon de improvizado, aŭ kiel enkondukon de muzikpeco.

ritmenbluso = rhythm and blues

Speco de muziko kreita el bluso per aldono de forta danca ritmo en la 40-aj jaroj en Usono. Louis Jordan, Fats Domino, B. B. King. El ritmenbluso naskiĝis poste rokenrolo.

ritmo = rhythm

1. Tiu parto de muziko, kiu koncernas la daŭron de la notoj, kontraste al la tonalto.

2. Skemo de akcentoj formanta bazon de muzikpeco aŭ muzikstilo. Vidu takto.

rokabilo = rockabilly

Speco de frua rokenrolo kun elementoj el ritmenbluso, blugraso kaj kontreo. Elvis Presley, Carl Perkins, Buddy Holly.

roka videfilmo = rock video

= rokvideo.

rokenrolo = rock ‘n’ roll

1. Speco de muziko naskita el ritmenbluso en Usono en la 50-aj jaroj. La unua formo de roko. Bill Haley, Chuck Berry, Elvis Presley.

2. EVITINDA. roko.

roko, rokmuziko = rock

Speco de muziko naskita en la 60-aj jaroj el rokenrolo (la vorto roko tamen inkluzivas ankaŭ rokenrolon). Ekzistas tre multaj diversaj stiloj de roko. Bill Haley, Elvis Presley, Beatles, Rolling Stones, Jimi Hendrix, Janis Joplin, Sex Pistols, Bruce Springsteen, U2, Perl Jam, Team’, Amplifiki, Persone. Vidu ŝtonroko, metalroko, blusroko, poproko.

rokstedio = rock steady

Speco de muziko evoluinta el skao sub influo de soulo. Aperis en Jamajko meze de la sesdekaj jaroj. Pli malrapida ol skao. Anstataŭigis blovinstrumentojn per elektra gitaro kaj melodia basgitaro. El rokstedio evoluis poste regeo. Alton Ellis, Paragons.

rokvideo, roka videfilmo = rock video

Prezento de roka muzikpeco en formo de videfilmeto.

rompdancado = break dance

Nov-Jorkdevena strata dancado modiĝinta komence de la 80-aj jaroj. Karakterizata de akrobataj movoj. Parenca al elektra bugio. Vidu hiphopo.

rototamo = roto-tom

Speco de tamo kun speciala agordmekanismo, kiu per rotaciigo ebligas drastan ŝanĝon de la agordo dumlude.

rozkolora bruo = pink noise

Vidu blanka bruo.

rudimento = rudiment

Bazaj ekzercoj, bazaj luderoj, en certaj skoloj de tamburluda instruado. Vidu flemo, flemadidlo, paradidlo, rufo, rulado.

rufo = ruff

Tamburluda rudimento. Simpla bato kun duoblaj, trioblaj aŭ plioblaj antaŭbatoj. Vidu flemo.

rulado, tamburorulado = (drum) roll

Tamburluda rudimento, ludado sur tamburo de pluraj tiel rapidaj batoj, ke la rezulto sonas kiel unu kontinua sono. Duoblabata rulado uzas duoblajn, resaltajn, batojn. Premrulado estas farata per premado de la bastonetoj kontraŭ la membranon, tiel ke ĉiu bato ekhavas maksimuman nombron da resaltoj, kio donas ebenan zuman sonon. Unuoblabata rulado estas rulado kun simplaj, ne resaltaj, batoj. Vidu rultamburo.

rulbendo = reel-to-reel tape, open reel

Granda magnetofona bendo, kiun oni volvas ĉirkaŭ plastan bobenon, mem manipulante la bendon. Vidu kasedo, DAT-magnetofono.

rultamburo = snare drum, side drum

La ĉefa tamburo en drumo. Sur la funda membrano estas zumrisortoj, kiuj helpas krei kontinuan sonon ĉe ruladoj. Devenas de militista drumado kaj marŝorkestroj. Vidu bastamburo, tamo.

rumbo, rumbodanco = rumba

Speco de rapida 4/4-takta muziko kaj danco origine el Kubo. Kombinas Afrikan kaj Karib-insularan ritmojn. En la 20-aj jaroj simpligita rumbo populariĝis en Usono kaj Eŭropo. Vidu ĉaĉao, salso.