Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - SŜ

sakso = sax

Slanga mallongigo de saksofono.

saksofono = saxophone

Blovinstrumento, kiu estas klasata kiel ligna blovinstrumento pro la buŝpeco, sed kiu fakte estas el metalo. Ekzistas diversaj grandoj de baso ĝis soprano, ĉiuj en kurba formo (krom kelkaj sopranoj). Origine orkestra instrumento, sed nun ĉefe ĵaza kaj popularmuzika.

salso = salsa

Komuna nomo de diversaj Usonaj specoj de Karib-insulardevenaj (ĉefe Kub-devenaj) muziko kaj danco. Influita ankaŭ de ĵazo, soulo kaj roko. Vidu Latin-Amerika roko.

sambo = samba

Speco de Brazila muziko kaj danco en 2/4-takto aŭ 4/4-takto. El la multaj diversaj sambostiloj estas plej fama la karnavala sambo. Vidu frevo.

sampli = to sample

Ciferece registri specimenojn de ekz. instrumentaj sonoj, por posta uzo ekz. en sintezilo tiel, ke la sintezilo sonas praktike kiel la samplita instrumento, ĉar la sonoj ja efektive estas de tiu instrumento. Vidu elektronika drumo, drumomaŝino, melotrono, sintezi, imita sintezilo.

samplilo = sampler

Elektronika aparato por sampli sonojn.

seka = dry

Tia, ke spacosonoeĥo ne estas aldonita.

seksto

= sesto.

sekurigilo

= cirkvitgardilo.

sekvencilo = sequencer

Komputilo por aŭtomate ludigi sintezilon. Sekvencilon oni programas per sekvenco (ĉeno) de eventoj (tonoj, batoj kaj aliaj komandoj), kiuj estas poste aŭtomate plenumotaj. Vidu MIDI-o.

sekvenco = sequence

Vidu sekvencilo.

selo = nut

Elstaraĵo, sur kiu apogiĝas la kordoj ĉe la supro de kordinstrumenta kolo, kaj kiu limigas la vibrantan parton de la kordoj. Ordinare kun noĉoj, tra kiuj pasas la kordoj. Vidu ponto, kapo.

senkabla konekto = radio mike

Sistemo de radia konekto inter elektraj instrumentoj aŭ mikrofonoj, kaj iliaj amplifiloj. Ebligas al artisto pli libere moviĝi sur podio (aŭ eĉ for de la podio).

septa akordo = seventh chord

Akordo konsistanta el unuto, trito, kvinto kaj septo. La septo estas ordinare minora. Se la septo estas maĵora, oni parolas pri “maĵorsepta akordo”.

septimo

= septo.

septo = seventh

1. La sepa tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el sep sinsekvaj tonoj de diatona gamo. Intervalo de dek duondutoj estas “minora septo”. Intervalo de dek unu duondutoj estas “maĵora septo”.

sesdek-kvarona noto, sesdek-kvarono = sixty-fourth note, hemidemisemiquaver

Vidu noto.

sesto = sixth

1. La sesa tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el ses sinsekvaj tonoj de diatona gamo. Intervalo de ok duondutoj estas “minora sesto”. Intervalo de naŭ duondutoj estas “maĵora sesto”.

sibla cimbalo = swish cymbal

Speco de cimbalo, kiu batite donas siblecan sonon.

signalo = cue, signal

1. Interkonsentita signo uzata inter muzikistoj por atentigi pri ekz. ŝanĝo en la ludata muziko.

2. Elektra kurento, kiu portas ian informon, ekz. tra kablo inter elektra instrumento kaj amplifilo.

silento = rest

Signo de muzika notacio. Montras silenton en la ludado. Por ĉiu noto ekzistas responda silento kun sama daŭro: “plena silento”, “duona silento”, “kvarona silento”, “dek-sesona silento”, “tridek-duona silento”, “sesdek-kvarona silento” ...

simetria teno = matched grip

Maniero teni tamburbastonetojn, ambaŭ manojn la dorson supre. Vidu ortodoksa teno.

simfonia roko = symphonic rock

Speco de roko kun komplika kvazaŭ simfonia strukturo, kaj ofte kun nekutimaj taktoj kaj gamoj. Yes, Genesis, Marillion. Vidu ĵazroko.

sinkopo = syncopation

Intenca alilokigo de regula akcento, kutime per akcentado de malforta parto de mezuro. Ĵazo, funko, sambo kaj bosanovo estas ekzemploj de tre sinkopaj muzikstiloj. Vidu interpulso.

sintezatoro

EVITINDA. sintezilo.

sintezi = to synthesize

Produkti muzikan sonon elektronike (ne akustike), ekz. per oscililo, elektronika filtrilo k.t.p. Vidu sintezilo, sampli.

sintezilo = synthesizer

Muzika instrumento, kiu kreas sonon elektronike per sintezado. Ordinare ludata per klavaro, sed la regilaro por elekti la tonojn ankaŭ povas havi alian formon, ekz. gitarsintezilo, blovinstrumenta sintezilo. En modernaj sinteziloj uziĝas ankaŭ samplitaj, do nesintezitaj, sonoj. Vidu sampli.

sinto = synth

Slanga mallongigo de sintezilo.

sinusa tono = sine tone

Vidu harmono.

skalo = scale

EVITINDA. gamo.

(La vorto “skalo” havu prefere nur ekstermuzikajn signifojn. Por la muzika signifo oni uzu nur la vorton “gamo”, kiel montras la Fundamento de Esperanto.)

skao = ska

Speco de muziko evoluinta en Jamajko en la 50-aj jaroj. Mikso de Afrikdevena muziko (ekz. mentoo) kaj ritmenbluso. Karakterizata interalie de ripetfrazaj blovinstrumentoj. {My Boy Lollipop}, Specials, Selecter, Madness. Skao poste evoluis al rokstedio kaj fine al regeo.

skato, skatkantado = scat (singing)

Ĵaza senvorta kantmaniero, kiu imitas instrumentan solon. Vidu repo.

skiflo = skiffle

Speco de Brita rokabilo populara en la 50-aj jaroj. Uzis hejmfaritajn instrumentojn. Tipa estis lavtabulo uzata kiel ritma instrumento. Ken Colyer Band, Lonnie & His Skiffle Group.

sklava amplifilo = slave amplifier

Aldona amplifilo, kiu ricevas sian signalon ne rekte de instrumento, sed tra alia ĉefa amplifilo. Vidu lineo.

solgitaristo = lead guitarist

Gitaristo, kiu ĉefe ludas solojn kaj melodiojn. Vidu akompana gitaristo.

solidkorpa = solid body

Pri kordinstrumento: Tia, ke ĝi ne havas resonancan skatolon, sed anstataŭe magnetajn sonprenilojn. [Solidkorpa gitaro, solidkorpa violono.] Vidu elektra, duonkorpa.

solisto = soloist

Muzikisto, kiu momente aŭ kutime ludas solo(j)n. Vidu solgitaristo.

solo = solo

1. Ludado aŭ kantado de sola muzikisto.

2. Normale improviza kaj libera ludado aŭ kantado de muzikisto, kiu estas la ĉefa (sola) centro de atento. [Gitarsolo, skatsolo.] Vidu solgitaristo.

soloo = solo

= solo.

sonbendo

= bendo.

sonekvilibrilo = sound balance control

Regilo, per kiu oni regas la relativan laŭton de la du kanaloj de stereofonia aparato. Vidu panoramilo.

sonkesto = sound box

= resonanca skatolo. Vidu korpo.

sonkluzo = (sound) gate

Elektronika aparato, kiu permesas trapason nur de sonoj sufiĉe laŭtaj, tiel forigante parton de la bruo en sonregistrado. Uzata ankaŭ kiel efektilo. Vidu kompresoro.

sonkontrolo = sound check

Antaŭkoncerta kontrolado kaj provludado de ĉiuj instrumentoj, mikrofonoj k.t.p., dum oni alĝustigas la regilojn de la amplifiloj kaj aliaj aparatoj por atingi plej bonan sonon. Vidu sonteknikisto.

sonaparato = sound module

Aparato, kiu enhavas (ordinare ciferece storitajn) sintezajn aŭ samplitajn sonojn. Per ekz. MIDI-a klavaron aŭ tamburaj platoj oni povas ludigi la sonojn. Vidu elektronika drumo.

sonorilo = bell

1. Metala kava konuso, larĝiĝanta ĉe la rando, kun aŭ sen interna svingebla frapilo. Uzata por sonori, ekz. en preĝejo. Vidu bovsonorilo.

2. La meza suprenstaranta parto de cimbalo, kiu batate donas pli klaran, pli sonorilecan sonon ol la cetero de la cimbalo.

sonprenilo = pick up

1. Nadla sonprenilo: ilo, kiu pere de nadlo kaptas la sonon storitan en la kaneloj de gramofona disko. 2. Magneta sonprenilo: ilo, kiu pere de magnetoj kaptas la vibrojn de metala kordo de ekz. elektra gitaro. 3. Kontakta sonprenilo = transducer (pick up): ilo, kiu kontakte fiksite sur muzikinstrumento kaptas la vibrojn rekte de la instrumenta korpo, kordo aŭ alia vibranta parto. Vidu mikrofono.

sonprofilo = envelope

“Aspekto” de muzika sono el vidpunkto de ĝia laŭto. Normale oni parolas pri kvar fazoj de sonprofilo: “atako” (la komenca fazo, kiu povas esti ekz. subita aŭ iom-post-ioma), “velko” (la mallaŭtiĝo post la atako), “tenado” (la pli-malpli longa kaj egallaŭta ĉefa fazo), kaj “ĉeso” (la fina malapero). Sinteziloj havas regilojn por formi sonprofilon. Vidu tembro, tonalto, filtrilo, oscililo.

sonsistemo = sound system

Kunfunkcianta aro de aparatoj, precipe amplifilo(j) kaj laŭtparolilo(j), kiu ebligas aŭdigon de sono, ekz. registritan sonon de disko, bendo k.s., aŭ sonon kaptatan per mikrofonoj. Vidu alpublika sonsistemo, alartista sonsistemo.

sonteknikisto = sound technician

Prizorganto de la teknika flanko de la sono en studio aŭ dum koncerto. Vidu produktisto, turnemanaĝero, turneisto.

sontremigilo = tremolo arm, vibrato

Stango sur la ponto de elektra gitaro. Manipulante sontremigilon oni movas la ponton ŝanĝante la tonalton de la kordoj por efekto (ekz. trema sono).

sontruo = soundhole

Sonellasa truo en la resonanca skatolo de akustika instrumento.

soprano = soprano

1. Tonregistro de instrumento aŭ (virina) voĉo. La plej alta registro, super aldo. [Sopransaksofono, soprankantistino.]

2. Instrumento, voĉo aŭ kantisto kun tia registro. Vidu baritono, baso, tenoro.

3. EVITINDA. diskanto.

soulĵazo = soul jazz

Speco de ĵazo kun elementoj de gospelo kaj ritmenbluso. En la 50-aj jaroj nomata ankaŭ “funko”. Cannonball Adderley.

soulo = soul (music)

Speco de muziko kreita en Usono el gospelo kaj ritmenbluso. Karakterizata ĉefe de forte sentesprima kantado. Aretha Franklin, Otis Redding, James Brown, Randy Crawford.

spacosonilo = reverb unit

Efektilo, kiu produktas artefaritan spacosonon.

spacosono = reverb

Efekto kun tre rapida sona prokrasto. Donas impreson de sono en granda spaco. Vidu eĥo.

stabiliga stango = truss rod

Metala stango ene de la kolo de multaj kordinstrumentoj. Fortikigas la kolon, kaj ebligas korekton de tordiĝo aŭ kurbiĝo de la kolo.

staranta tamo = floor tom

= tamego, planka tamo. Vidu tamo.

stativo = stand

Ilo konsistanta baze el vertikala stango kun piedo. Uzata por teni ekz. instrumenton aŭ mikrofonon en dezirata pozicio. [Tamburstativo, ĉarlestona stativo, mikrofonstativo.] Vidu brakstativo.

stelulo = star

Treege fama artisto. Vidu fano, superbando, superstelulo.

stereo = stereo

Mallongigo de stereofonio.

stereofonio = stereo

Sonreprodukta tekniko, kiu uzas du kanalojn (iafoje pli ol du) kun (iom) malsama sono, kio kreas la impreson, ke sonoj venas el malsamaj direktoj. Vidu monofonio. |KM| Atentu, ke la responda A-vorto estas “stereofonia”, ne *stereofona*.

stop = stop

= haltu. Surskribo sur stopa klavo. Vidu eligu, iru, kuru, paŭzu, rekuru, ek, for.

stopa klavo = stop button

= haltiga klavo. Klavo, per kiu oni haltigas magnetofonon, k-diskludilon k.t.p. Surskribo: stop. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, paŭziga klavo, registra klavo, eliga klavo, ŝaltilo.

stopritmo = stop time

Akompanmaniero, en kiu la akompanantoj ludas nur mallongajn akcentojn je la unua bato de ĉiu mezuro, aŭ je la dua kaj kvara batoj. Ofta en frua ĵazo.

strofo = verse, stanza, strophe

Ĉiu el la egalmezuraj, samaranĝaj kaj samrimaj dividoj en lirika poemo. En muziko oni uzas anstataŭe la vorton verso por la sama afero.

studia muzikisto = studio musician, session musician

Muzikisto, kiu specialiĝis pri studia laboro, kaj kiun oni ordinare dungas por unuopaj okazoj.

studio = studio

Ejo speciale ekipita por registri muzikon aŭ aliajn sonojn. Vidu sonteknikisto, produktisto, miksilo, dubli.

subdominanto = subdominant

1. La kvarto de toniko.

2. Akordo bazita sur la kvarto de toniko. Vidu dominanto.

subtona = flat

Iom sub la ĝusta tonalto. Vidu supertona, falsa, blusa tono, fleksi.

sufloro

1. Persono, kies tasko estas je bezono flustri al sursceneja teatra artisto la ĝustajn dirotajn vortojn, se tiu forgesas ilin.

2. = alartista laŭtparolilo. Vidu alartista sonsistemo.

sufoka cimbalo = choke cymbal

Speco de malgranda kaj maldika kraka cimbalo, kies vibradon oni kutime haltigas (sufokas) per la mano tuj post la krako. Tipa por frua ĵazo. Ankaŭ aliaj cimbaloj povas esti sufoke ludataj.

sukuzo = soukous

Populara muziko de Kongolo kaj Zairo. Influita de rumbo. Dr Franco & OK Jazz, M’Pongo Love, Kanda Bongo Man, Shock Stars. Vidu afro-, bakango, ĉimurengo, hajlajfo, ĵuĵuo, kvelao, makoso.

(Sukuzo estis antaŭe nomata “Kongoĵazo”.)

superbando = super group

Bando kun muzikistoj, kiuj ĉiuj jam famiĝis en aliaj bandoj. Vidu stelulo, superstelulo.

superharmono = overtone, partial

Vidu harmono.

superstelulo = super star

Treege fama stelulo, al kiu la amaskomunikiloj dediĉas senĉesan atenton. Vidu superbando.

superŝarĝo = overload

Tro forta elektra signalo, kiu rezultigas distorditan sonon.

supertona = sharp

Iom super la ĝusta tonalto. Vidu subtona, falsa, blusa tono, fleksi.

supertono

= superharmono.

surbendigi, surdiskigi = to record

Registri muzikon sur bendon kaj diskon respektive.

svingo = swing

1. Ĵaza ritmo, en kiu la kvaronoj estas dividataj ne en du egalaj okonoj, sed en unu longa “okono” kaj unu mallonga. La longa respondas pli-malpli al du triolaj okonoj, kaj la mallonga al unu triola okono, sed la preciza rilato inter la longeco de la du okonoj donas diversajn variantojn de svingo. Vidu ŝuflo.

2. Malpreciza pozitiva eco la ritmo de ia muziko. Se muziko estas svinga (se ĝi svingas), ĝi estas ritme plaĉe ludata kaj danciga.

3. Speco de ĵazo kreita en la 30-aj jaroj. Ludata ĉefe de grandaj ĵazbandoj. Uzas svingan ritmon. Benny Goodman, Jimmie Lunceford, Buddy Rich.

ŝalti = switch on

1. Fermi elektran cirkviton, tiel ke la kurento komencas flui. La malo estas “malŝalti” (aŭ “elŝalti”). Vidu komuti.

2. EVITINDA. Fermi aŭ malfermi elektran cirkviton.

ŝaltilo = switch, on-button

1. Aparato (aŭ parto de aparato), per kiu oni ŝaltas (kaj ofte ankaŭ malŝaltas).

2. Regilo, ekz. klavo, kiun oni manipulas por ŝalti (kaj ofte ankaŭ malŝalti). Vidu ek, for, komutilo, iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, paŭziga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo.

ŝekereo = shekere

Afrikdevena ritma instrumento konsistanta el granda kalabaso kovrita per ŝnura reto kun bidoj. Vidu kabazo.

ŝlagro = pop hit

Furora popa kanto. Vidu furoraĵo.

ŝovregilo = fader

Vidu regilo.

ŝtalgitaro = steel guitar

1. Instrumento simila al pedala ŝtalgitaro, sed sen pedalaj kaj stangaj mekanismoj. Vidu Havaja gitaro.

2. Mallongigo de pedala ŝtalgitaro.

ŝtalo = steel

Vidu pedala ŝtalgitaro.

ŝtaltamo = steel drum, steel pan

Instrumento inventita en Trinidado. Farita el oleujo, kaj ludata per kaŭĉukpintaj bastonetoj. Ekzistas en diversaj grandoj, ekz. “tenorŝtaltamo” (kiu ludas melodiojn), “gitarŝtaltamo” (por harmonioj) kaj “basŝtaltamo”.

ŝtonroko = hard rock

Malmola formo de roko, kiu ekzistas jam de la tempo de rokenrolo. {Hound Dog}, {Tutti Frutti}, Rolling Stones, Cream. Ŝtonroko poste evoluis al metalroko.

ŝtopilo = plug

Ilo por meti en ŝtopilingon kreante elektran kontakton. Vidu ĵaka ŝtopilo, viro.

ŝtopilingo = socket

Aperturo, en kiun oni metas elektran ŝtopilon por krei elektran kontakton. Vidu ĵako, ino.

ŝuflo = shuffle

4/4-takta ritmo, en kiu oni (akcente) ludas la unuan kaj trian triolan okonon de ĉiu pulso. Vidu bugio, svingo.