Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - LM

laserdisko = laser disc

Disko, kiun oni legas per lasera aparato, kaj sur kiu povas troviĝi ekz. aŭdiaj (sonaj), videaj (bildaj) aŭ komputaj registraĵoj. Ekzistas pluraj sistemoj de laserdiskoj. La plej konata nomiĝas kompakta disko. Vidu DAT-magnetofono, minidisko.

Latin-Amerika ĵazo, latinĵazo = latin jazz

Ĵazo kun forta influo de Latin-Amerika muziko.

Latin-Amerika muziko, latinmuziko = latin (music)

1. Komuna esprimo por la diversaj specoj de muziko devenantaj de Latin-Ameriko. Ilia komuna karakterizo estas verva plurritmo. Vidu salso, sambo, rumbo, ĉaĉao, bosanovo, Latin-Amerika ĵazo, Latin-Amerika roko.

2. Ĉia Latin-Amerika muziko krom la Brazila, kiu havas propran karakteron.

Latin-Amerika roko, latinroko = latin rock

Roko kun forta influo de Latin-Amerika muziko. Carlos Santana.

latuna blovinstrumento = brass

Iu el grupo de blovinstrumentoj ordinare faritaj el latuno, ekz. trumpeto, trombono, tubjo. Vidu ligna blovinstrumento.

laŭdneso = loudness

Funkcio ĉe kelkaj amplifiloj, kiu fortigas tiujn partojn de la tonspektro, kiujn la homa orelo malbone aŭdas je mallaŭta sonnivelo. Vidu tembroregilo.

laŭtoregilo = volume control

Aparata regilo, per kiu oni regas la sonlaŭton. Vidu tembroregilo, mastra laŭtoregilo.

laŭtparolila elemento = loudspeaker element

Tiu laŭtparolila parto, kiu efektive sonas. Konsistas ordinare el magneto kaj ia vibranta membrano. [Basa, diskanta, meza laŭtparolilaj elementoj.] (Parolante malstrikte oni povas diri simple “laŭtparolilo” ankaŭ pri laŭtparolila elemento.)

laŭtparolila skatolo = loudspeaker cabinet

Tiu skatolo, kiu enhavas la laŭtparolilajn elementojn.

laŭtparolilo = loudspeaker

1. Ilo por transformi elektrajn impulsojn en sonon. Tiu, ordinare skatolforma, parto de amplifa sistemo, el kiu venas la efektiva sono. Vidu kapaŭskultiloj, amplifilo, alpublika sonsistemo.

2. = laŭtparolila elemento.

lavtabulo = wash board

Striita tabulo por lavi vestaĵojn. Ĝi estis de fruaj blusistoj uzata kiel ritma instrumento. Oni gratis la lavtabulon ritme per fingringo. Lavtabuloj estis ankaŭ tipaj por skiflo.

leslio = leslie (speaker)

Speciala laŭtparolilo kun rotacianta mekanismo, kiu direktas la sonon en ĉiujn direktojn kreante elfazigan efekton. Origine farita por uzo kun hamondorgeno.

libera = open

Pri kordo: Ne fingrata, ne mallongigita, havanta sian plej malaltan tonon.

lidia modalo = Lydian mode

Vidu modalo.

ligna blovinstrumento = woodwinds

Iu el grupo de blovinstrumentoj, kies plej multaj membroj origine estis faritaj el ligno, ekz. saksofono, klarneto. Vidu latuna blovinstrumento.

limfrekvenco = cut-off frequency

Frekvenco, ĉe kiu elektronika filtrilo komencas forfiltri sonon.

limigilo = limiter

Elektronika aparato simila al kompresoro, sed kiu limigas nur la pintojn, la plej laŭtajn partojn de la sono, ne la mallaŭtajn.

lineo = line

Perkabla transdono de signalo je malalta nivelo. Vidu eliga lineo, enmeta lineo.

liniaro = staff

Aro de kvin paralelaj horizontalaj linioj, sur kiuj oni skribas muzikan notacion. Vidu notacio.

linio = line

1. Tia parto de versorefreno, kiu en skriba formo okupus unu linion. “Linio” en muziko respondas al “verso” en poezio.

2. Vidu liniaro.

lokria modalo = Locrian mode

Vidu modalo.

LP-disko = LP

= diskego.

ma = major

Mallongigo de maĵora.

magnetofono = tape recorder

Aparato por aŭskulti bendojn kaj eventuale por registri sur bendoj. Ekzistas magnetofonoj por rulbendoj kaj por kasedoj. En kasedmagnetofonojn (kasedludilojn) oni metas la tutan kasedon ne devante manipuli la efektivan bendon. Vidu kasedo, poŝmagnetofono, DAT-magnetofono.

maĵora = major

Pri tonalo/gamo/akordo: Tia, ke ĝia trito estas (rilate al la unuto) granda je kvar duondutoj. Aliokaze: Tia, kiel en maĵora tonalo, gamo aŭ akordo; apartenanta/rilata al maĵora tonalo, gamo aŭ akordo. [Maĵora gamo, maĵora akordo, maĵora intervalo.] Vidu minora.

(La vera difino de “maĵora” estas multe pli kompleksa, sed kvar-duonduta trito estas klare la plej karakteriza eco.)

maĵorsepta akordo = major seventh chord

Vidu septa akordo.

makoso = makossa (music)

Speco de rapida hajlajfo el Kameruno. Manu Dibango. Vidu afro-, bakango, ĉimurengo, hajlajfo, ĵuĵuo, kvelao, sukuzo.

maleo = mallet

Marteleto kun ronda kapo. Uzata por ludi perkutinstrumentojn. Vidu tamburbastoneto, batilo, broso.

malproksima ĉarlestono = remote hihat

Ĉarlestono, kies cimbaloj estas muntitaj en la drumo je ia distanco de ĝia pedalo. Longa kablo konektas la pedalon al la cimbaloj.

malproksima klavaro = remote keyboard

Portebla sintezila klavaro en formo simileta al elektra gitaro. Ligita al la sintezilo mem per kablo, kaj tenata kiel elektra gitaro.

malŝalti = switch off

= elŝalti. Vidu ŝalti.

malŝaltilo = off-button

Vidu ŝaltilo.

manaĝero = manager

Prizorganto de la negocaj aferoj de artisto. Vidu turnemanaĝero.

mandolino = mandolin

Pirforma Italdevena kordinstrumento kun kvar aŭ ses kordoparoj. Ludata plektre.

marakoj = maracas

Tenilhavaj globoj plenigitaj per semoj, ŝtonetoj aŭ simile. Oni kutime uzas ilin duope skuante ilin per la manoj kiel ritmajn instrumentojn. Gravaj en Latin-Amerika muziko.

marimbo = marimba

Instrumento simila al ksilofono. Ekzistas en diversaj grandoj. La pli grandaj havas resonancajn tubojn sub la lamenoj. Vidu balafono, vibrafono.

marmeladi = to jam

Slanga vorto. Senceremonie kunludi plejparte improvizante.

mastra laŭtoregilo, mastro = master volume control

Ĉefa laŭtoregilo de ekz. amplifilo aŭ miksilo.

mastro = master

1. = mastra laŭtoregilo.

2. = mastrobendo.

mastrobendo, mastro = master tape

Sonbendo kun finrezulta sono post registrado kaj miksado. Laŭ mastrobendo oni poste povas produkti ekz. albumon.

media muziko = ambient music

Muziko farita por esti etosokrea fono en certa medio, kontraste al muziko kreita por esti atente aŭskultata. Vidu muzako.

melodio = melody

Vico de sinsekvaj tonoj, kiuj kune esprimas muzikan “ideon”. Vidu akompano, akordo, harmonio.

melotrono = mellotron

Klavarinstrumento simila al orgeno aŭ sintezilo. La tonoj venas de sonbendetoj kun registraĵoj de ordinaraj instrumentoj, ofte diversaj arĉinstrumentoj. Vidu sintezilo, sampli.

membrano, tamburmembrano = drum head, drum skin

Fleksebla peco el plasto (antaŭe el besta haŭto), kiun oni streĉas sur la aperturojn de la korpo de tamburo, kaj kiu batite produktas la tamburan sonon. Vidu bata membrano, fronta membrano, funda membrano.

mentoo = mento

La nacia danco kaj muziko de Jamajko. Ritme parenca al kalipso kaj rumbo kun okonaj notoj grupiĝantaj 3 + 3 + 2. Vidu skao.

metala kased(bend)o = metal cassette

Vidu kasedo.

metalroko = heavy metal

Speco de laŭta kaj agresa roko, en kiu superregas distorditaj elektraj gitaroj. Jimi Hendrix, Deep Purple, AC/DC, Van Halen, Europe. Metalroko evoluis el ŝtonroko fine de la sesdekaj jaroj. Ekzistas pluraj specoj de metalroko, kiel ekz. rapida metalroko kaj damna metalroko.

metronomo = metronome

Aparato (mekanika aŭ elektronika), kiu faras ritman klakon en konstanta, sed alĝustigebla rapideco. Uzata ekz. dum instrumenta trejnado. Vidu klakokanalo.

mezo = middle, presence

La meza parto de la tonspektro kontraste al baso kaj diskanto. Vidu tembro, ekvalizi.

mezolidia modalo = Mixolydian mode

Vidu modalo.

mezuro = bar

Baza unuo de takta muziko. La distanco inter du ĉefpulsoj. En muzika notacio mezuroj estas limataj de vertikalaj mezurstrekoj. Vidu takto.

mi = minor

Mallongigo de minora.

MIDI-o = MIDI

Normo por komunikado inter elektronikaj muzikaparatoj, kiel sintezilo, sekvencilo, drumomaŝino k.s. MIDI = Musical Instrument Digital Interface (= Muzik-Instrumenta Cifereca Interfaco).

mikrofono = microphone

Ilo, kiu transformas sonon en elektrajn ondojn. Uzata por kapti ekz. la sonon de voĉo aŭ instrumento kaj transdoni ĝin al ekz. amplifilo. Vidu dinamika mikrofono, kondensila mikrofono.

miksi = to mix

Vidu miksilo.

miksilo = mixer

Aparato, kiu ricevas sonon tra pluraj kanaloj, kaj per kiu oni kunmiksas ilin al unu, aŭ, stereofonie al du, kanaloj, ĝustigante la relativajn laŭtojn. Miksiloj estas uzataj en studio, en alpublika sonsistemo k.t.p. Vidu amplifilo.

minidisko = MiniDisc, MD

Speco de disketo kun ciferece storita sono, daŭre entenata en protekta plasta ujo, kaj ludigata per minidiskludilo. Minidiskoj similas al komputilaj disketoj, sed estas malpli grandaj (7 × 7 cm.). La informoj sur minidisko estas kunpremitaj per speciala algoritmo, kaj ampleksas 74 minutojn da stereofonia sono. Ekzistas nurlegaj minidiskoj kun antaŭregistrita sono, kaj minidiskoj, sur kiuj eblas plurfoje registri same kiel ĉe komputilaj disketoj. La sonkvalito de minidisko estas preskaŭ egala al tiu de kompakta disko malgraŭ la kunpremo de la informoj. Oni uzas minidiskojn ankaŭ kiel komputilajn datendiskojn. Vidu DAT-magnetofono.

minidiskludilo = MiniDisc player

Aparato por ludigi minidiskojn, kaj eventuale ankaŭ por registri sonon sur minidiskojn.

minimumismo = minimalism

Muzikspeco, kiu multe uzas ripetadon de simplaj elementoj. Punko estas foje rigardata kiel minimumismo. En la arta muziko Steve Reich kaj Philip Glass estas konataj minimumistoj.

minora = minor

Pri tonalo/gamo/akordo: Tia, ke ĝia trito estas (rilate al la unuto) granda je tri duondutoj. Aliokaze: Tia, kiel en minora tonalo, gamo aŭ akordo; apartenanta/rilata al minora tonalo, gamo aŭ akordo. [Minora gamo, minora akordo, minora intervalo.] Vidu maĵora.

(La vera difino de “minora” estas multe pli kompleksa, sed tri-duonduta trito estas klare la plej karakteriza eco.)

mistona

= falsa.

modalo = mode

1. Iu el la praaj specoj de gamo uzitaj en la mezepoko. El ili fontas la nunaj maĵora kaj minora gamoj. ankaŭ nomataj ekleziaj aŭ preĝejaj modaloj. La diversaj modaloj nomiĝas “ionia”, “doria”, “frigia”, “lidia”, “mezolidia”, “eolia” kaj “lokria”.

2. Iu el iom modifita grupo de gamoj samnomaj kiel la mezepokaj modaloj, kaj uzataj en iaj formoj de ĵazo kaj roko.

moduli = to modulate

Transiri de unu tonalo al alia. Vidu transponi.

monofonio = mono

Tekniko de sonreproduktado, kiu uzas nur unu kanalon. Vidu stereofonio.

monoo

Mallongigo de monofonio.

motaŭno = motown

Speco de popo bazita sur gospelo, soulo kaj ritmenbluso. Temptations, Supremes, Stevie Wonder.

multatembra = multitimbral

Pri sintezilo: Kapabla produkti samtempe plurajn tonojn kun malsamaj tembroj. Vidu plurvoĉa.

muzako = muzak

Senarta kaj simpligita media muziko, kiun oni povas aŭdi ekz. en supermerkatoj, restoracioj, liftoj kaj aliaj publikaj lokoj. Origine “muzako” estis marko (Muzak) de Usona firmao, kiu en la 30-aj jaroj produktis tian muzikon.

muzikalo = musical

Speco de popularmuzika opereto. {My Fair Lady}, {Fiddler on the roof}, {Evita}.

muziknoto

= noto.

muziksintezatoro

EVITINDA. sintezilo.