PMEG

39.1.28. OMETR°

Ekssufikso en vortoj por diversaj mezuriloj (iafoje la unua vokalo estas alia ol “o”): barometro, mikrometro, fotometro, altimetro, ampermetro.

Vera sufikso «

“Mezurilo”. Kelkfoje uzata kiel vera sufikso: alto *altometro*, pluvo *pluvometro*, butero *buterometro*. Oni uzu anstataŭe kunmetaĵojn kun mezurilo pro la risko de konfuzo kun la vorto metro (mezurunuo de longo): altomezurilo, altecmezurilo, pluvomezurilo, buteromezurilo.