PMEG 2023

39.1.28. OLOG

Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj fakuloj kaj specialistoj: psikologo, antropologo, sociologo, ornitologo. Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko finiĝanta per “ologi” por la fako (vidu OLOGI). Anstataŭ la “olog”-vortoj oni povas uzi la respondan “ologi”-vorton plus la sufikson IST: psikologiisto, antropologiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrablaj duoblaj “i”, oni normale preferas la “olog”-vortojn.

Vera sufikso «

“Fakulo, specialisto”. Iafoje uzata kiel vera sufikso por diversaj fakuloj: kancero kancerologo = “kancerspecialisto, onkologo”, birdo birdologo = “birdospecialisto, ornitologo”, Esperanto Esperantologo = “persono, kiu science studas Esperanton”. Oni uzas OLOG preskaŭ nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finiĝas per “olog”, alie oni preferas IST aŭ apartan radikon. Vidu ankaŭ IK.