PMEG

39.1.15. IK

Ekssufikso aŭ ŝajnsufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: formiko, fortika, harmoniko, heliko, klasika, kleriko, kliniko, koliko, komika, komuniki, maniko, miristiko, narkotiko, paniko, persiko, polemiko, prediki, rustika, saliko, trafiko k.a. Multaj “ik”-vortoj estas nomoj de sciencoj, fakoj, artoj, okupoj k.s.: botaniko, dinamiko, fiziko, fonetiko, grafiko, gramatiko, heraldiko, liriko, logiko, matematiko, mekaniko, mnemoniko, muziko, optiko, plastiko, politiko, teĥniko k.a.

Vera sufikso «

“Fako, scienco, okupo”. Ofte oni povas rigardi IK kiel veran sufikson. Iafoje ĝi aperas post nomo de persono, kiu okupiĝas pri la fako: ĝardenisto ĝardenistiko, gimnasto gimnastiko, ĵurnalisto ĵurnalistiko, lingvisto lingvistiko, stilisto stilistiko, poeto poetiko, retoro retoriko. Alifoje IK aperas post la temo de la fako: elektrono elektroniko, metodo metodiko, metro metriko, simbolo simboliko, stokasta stokastiko. Estas tamen preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn.

Iuj tamen volas, ke IK estu efektiva sufikso. Iuj iafoje eĉ insistas, ke ĝi devas esti efektiva Esperanta sufikso. Laŭ multaj IK ĉiam aperu post la temo de la fako, ne post la isto. Ili kreas vortojn kiel: ĝardeno ĝardeniko = “ĝardenistiko”, ĵurnalo ĵurnaliko = “ĵurnalistiko”, lingvo lingviko = “lingvistiko”, sono soniko = “fonetiko”, sistemo sistemiko = “sistematiko”. Normale oni ĉi tiel uzas IK nur kiam ekzistas responda internacia vorto kun “ik”. Se la internacia vorto finiĝas per “ologi”, oni ofte preferas la samsignifan sufikson OLOGI.

Iuj ĉi tiaj IK-vortoj povas funkcii praktike, sed sistema uzo de IK en ĉi tia maniero kondukus al grandega konfuzo, ĉar multaj jam ekzistantaj vortoj pro tio subite ŝajnus havi tute alian signifon ol ili vere havas, ekz.: formiko, heliko, kleriko, kliniko, koliko, komiko, komuniko, maniko, miristiko, paniko, persiko, rustiko, saliko, trafiko, dialektiko, grafiko, liriko, logiko, muziko, plastiko kaj multaj aliaj.

Se oni insistas, ke IK nur aperu post temo, tiam la kaoso ankoraŭ pligrandiĝas, ĉar tiam vortoj kiel lingvistiko, ĵurnalistiko kaj ĝardenistiko ŝajnas esti la sciencoj pri lingvistoj, ĵurnalistoj kaj ĝardenistoj. Iuj “IK-istoj” efektive kritikas tiajn vortojn kiel nelogikajn kaj fuŝitajn, kvankam ĝuste la ekuzo de IK kiel efektiva sufikso kreis tiun konfuzon. Tiuj vortoj estas nekunmetitaj, kaj povas ŝajni strangaj nur al tiuj, kiuj insistas, ke IK estu sufikso.

Oni lasu ĉi tiajn internaciajn vortojn en paco. Se oni volas krei pli facilajn alternativojn, oni faru tion en maniero, kiu ne kaŭzas konfuzon. Ofte oni povas uzi jam ekzistantajn vortojn kiel scienco, fako, arto k.s.: lingvoscienco, ĝardenofako, ĝardena tekniko, scienco pri lingvosonoj, sistema metodo k.s.