PMEG

Vortfarado / Neoficialaj afiksoj / Neoficialaj sufiksoj /

39.1.5. ARI°

Proponita matematika sufikso por nombrosistemoj: du duaria = duuma, dek dekaria = dekuma. ARI ne estas praktike uzata. Oni uzu UM en tiaj vortoj.