PMEG

39.2.1. AFRO°

Prefiksa mallongigo de Afriko apenaŭ uzata praktike: *afromodo* = “modo inspirita de Afriko”, *Afro-Azia* = “Afrika kaj Azia”, *Afroamerikano* = “Amerikano de Afrika deveno”, *afropavo* = “speco de pavo”. Komparu kun EŬRO.