PMEG Gramatiko / 9. Difiniloj Difiniloj estas vortetoj, kiujn oni metas antaŭ O-vorta frazparto por difini la identecon de la afero: La plej grava difinilo estas la difina artikolo la. Aliaj difiniloj estas tabelvortoj je U, A kaj ES, posedaj pronomoj, ambaŭ, kaj unu. Iafoje oni uzas pli ol unu difinilon.