PMEG

34.1. Ordo de frazpartoj

La baza ordo de frazpartoj sekvas la ĉi-postan modelon, kiu tamen ne validas por KI-vortoj, ĉar KI-vorton oni normale ĉiam metas unue en la frazo sendepende de ĝia frazrolo:

subjektoĉefverboobjektoaliaj frazpartoj

  • La knabo – sidas.
    subjekto – ĉefverbo
  • Ili – sidas – sur la sofo.
    subjekto – ĉefverbo – loka komplemento
  • La hundo – ĉasas – katon.
    subjekto – ĉefverbo – objekto
  • Karlo – manĝas – rizon – per manĝbastonetoj.
    subjekto – ĉefverbo – objekto – ila komplemento
  • La virino – estas – arkitekto.
    subjekto – ĉefverbo – perverba priskribo de la subjekto
  • La ĉielo – fariĝis – malhela.
    subjekto – ĉefverbo – perverba priskribo de la subjekto
  • Ĉiuj – opinias – lin – stranga.
    subjekto – ĉefverbo – objekto – perverba priskribo de la objekto

Se oni uzas alian vortordon, oni ne ŝanĝas la bazan signifon, sed nur kreas diversajn emfazojn:

  • Sur la sofo sidas ili. Atentigo, ke ĝuste ili sidas tie, ne iuj aliaj.

  • Sur la sofo ili sidas. Atentigo, ke ili sidas ĝuste sur la sofo, ne aliloke.

  • Ĉasas katon la hundo. Atentigo, ke ĝuste la hundo, ne iu alia, ĉasas katon.

  • Ĉasas la hundo katon. Atentigo, ke ĝi ĉasas katon, ne ekz. rigardas.

  • Katon la hundo ĉasas. Atentigo, ke ĝi ĉasas ĝuste katon, ne ekz. raton.

  • Rizon Karlo manĝas per manĝbastonetoj. Atentigo, kiamaniere Karlo manĝas ĝuste rizon.

  • Arkitekto la virino estas. Atentigo, ke ŝi estas ĝuste arkitekto.

  • Stranga ĉiuj opinias lin. Atentigo, ke ili opinias lin ĝuste stranga.

Ĉe perverba priskribo oni tamen ne povas ĉiam tute libere ŝanĝi la vortordon, ĉar perverba priskribo plej ofte ne havas rolmontrilon. Tial iafoje oni povus konfuzi perverban priskribon kun subjekto. Estas diferenco inter leono estas besto (vero) kaj besto estas leono (malvero, ĉar ekzistas ankaŭ aliaj bestoj). En frazo kiel lernanto fariĝis instruisto la ordo estas tre grava, ĉar instruisto fariĝis lernanto estas tute alia afero. En plej multaj realaj frazoj kun perverba priskribo la kunteksto tamen forigas la eblojn de miskomprenoj, eĉ se oni uzas nekutiman vortordon. Sed frazo kiel *instruisto lernanto fariĝas* estas apenaŭ komprenebla, kaj tial evitenda.

Eblas emfazi kaj nuanci ankaŭ alimaniere. Ekz. per la vorto ja, kiu aldonas emfazon. Iafoje oni povas uzi prezentan ĉeffrazon plus rilatan subfrazon. Parole oni povas aldoni elparolan emfazon al gravaj vortoj.