PMEG 2023

34.2.2. Antaŭmetado el subfrazo

Iafoje oni povas meti frazparton, kiu vere apartenas al subfrazo, en la komencon de la tuta frazo. Tio kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco de la vortordo:

  • Tiun laboron mi diris, ke mi faros.Mi diris, ke mi faros tiun laboron. La frazparto tiun laboron estas objekto de faros, kaj apartenas plene al la ke-frazo. Por emfazo ĝi tamen staras komence de la tuta frazo.

  • En salono Zamenhof mi pensas, ke okazas nun la solena inaŭguro.Mi pensas, ke okazas nun en salono Zamenhof la solena inaŭguro. La loka komplemento ne montras la lokon de la pensado, ĉar ĝi vere apartenas al la subfrazo.

  • El tio povas elveni, la diablo scias, kio.Rz.9 En tiu ĉi tre nekutima frazo, ĉio el la subfraza demando, krom la demanda vorto kio, estas antaŭmetita. Normala vortordo estas: La diablo scias, kio el tio povas elveni.

Ofte povas estiĝi konfuzo, al kiu parto de la frazo vere apartenas antaŭmetitaj vortoj. Povas ŝajni, ke ili apartenas al la ĉeffraza verbo, ĉar ili ja staras pli proksime al ĝi. Tial tia ĉi vortordo estas tre malofte uzata (sed vidu ĉi-poste pri KI-vortoj). Se la frazparto, kiun oni volas emfazi, rolas kiel subjekto en sia subfrazo, oni nepre ne povas formovi ĝin, ĉar subjekto devas ĉeesti ĉe sia ĉefverbo. Nepre ne uzu: *Tiu laboro mi pensas, ke estas malfacila.* Oni devas diri: Mi pensas, ke tiu laboro estas malfacila.

Pri-solvo «

Iafoje, se la senco permesas, oni povas emfazi frazparton en subfrazo per uzo de antaŭmetita pri-komplemento. Tiun frazparton, kiun oni volas emfazi, oni lasas en ĝia loko en la subfrazo en la formo de pronomo aŭ tabelvorto, kaj en la komenco de la tuta frazo oni metas ĝin en la formo de pri-komplemento. La emfazata afero aperas do dufoje, unu fojon kiel pri-komplemento en la ĉeffrazo, kaj unu fojon pronome en sia vera frazrolo en la subfrazo:

  • Pri tiu laboro mi diris, ke mi faros ĝin.Mi diris, ke mi faros tiun laboron.

  • Pri tiu tasko mi pensas, ke ĝi estas malfacila.

  • Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas.M.156Mi neniam aŭdis, ke vi havas ian talenton.

Antaŭmetado de KI-vorto el subfrazo «

Kiam oni faras KI-demandon, oni movas la pridemandatan aferon de sia normala loko al la komenco de la frazo:

  • Vi volas ion. Kion vi volas?

  • Li nomiĝas Karlo. Kiel li nomiĝas?

Se la tuta frazo enhavas en si subfrazon, kaj la pridemandota afero troviĝas en tiu subfrazo, oni devas, kiam oni formas demandan frazon, movi tiun aferon al la komenco de la tuta demanda frazo, kvankam ĝi ankoraŭ sence apartenas al la subfrazo. Tiaj frazoj povas fariĝi malfacile kompreneblaj:

  • Vi konsilas, ke ni respondu ion al ĉi tiu popolo. Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo [...]?Kr1.12 Kion estas objekto de la ĉefverbo respondu, kvankam ĝi staras pli proksime al konsilas. La frazo sonas tamen sufiĉe nature, ĉar kion ankaŭ povus rilati al la ĉeffraza verbo konsilas.

  • Petro diris, ke lia amiko nomiĝas Karlo. Kiel Petro diris, ke lia amiko nomiĝas? Estas risko, ke oni pensas, ke kiel rilatas al diris, kio donus tre strangan signifon. Pli komprenebla alternativo estas: Kiel laŭ Petro nomiĝas lia amiko?

  • Vi deziras, ke mi agu iel. Kiel vi deziras, ke mi agu? Pli normala demando estas: Kiel mi agu? Sed tio ne signifas precize la samon.

  • Vi aŭdis, ke oni vendas ion. Kion vi aŭdis, ke oni vendas? Pli volonte oni dirus simple: Kion oni vendas? Sed tio ne estas precize la sama demando.

  • Vi volas, ke mi vendu ion al vi. Kion vi volas, ke mi vendu al vi? Pli simpla (sed ne tute samsenca) estas: Kion mi vendu al vi?

Oni plene evitu ĉi tiajn frazojn, se la subfrazo mem estas demando, ĉar tia konstruo fariĝas tro komplikita:

  • Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon. *Kion ŝi demandis, ĉu mi ŝatas?* Oni devas diri nur Kion ŝi demandis? kvankam tio estas malpli preciza, aŭ uzi la pri-solvon montrotan ĉi-poste.

  • Petro demandis, kiam mi iros al la urbo. *Kien Petro demandis, kiam mi iros?* Eble oni devas kontentiĝi per Kion Petro demandis?

La sama problemo ekzistas ĉe rilataj (nedemandaj) KI-vortoj. Ankaŭ tiaj KI-vortoj estu en la komenco de la subfrazo. Se la rilata KI-vorto vere apartenas al subfrazo de la subfrazo, konfuzo povas estiĝi:

  • Vi asertis, ke vi vidis homon. La homo, kiun vi asertis, ke vi vidis, estas jam delonge mortinta. Evitinda frazo, ĉar kiun ŝajnas esti objekto de asertis, kvankam ĝi vere estas objekto de vidis. (Ĉi tie oni povas uzi la elturniĝon La homo, kiun vi asertis esti vidinta...)

  • Ŝi scius, kio estas kuirita sur ĉiu fajrejo. Ekzistis neniu fajrejo, kie ŝi ne scius, kio estas kuirita. Evitinda frazo, ĉar kie ŝajnas montri la lokon de la sciado, dum ĝi fakte montras la lokon de la kuirado. Vidu Zamenhofan solvon ĉi-poste.

Pri-solvo ĉe KI-vortoj «

Ofte oni povas elturniĝi per antaŭmetita pri-komplemento. Oni lasas la KI-aferon en ĝia loko en la formo de pronomo, kaj uzas pri-komplementon kiel demandesprimon aŭ frazenkondukilon:

  • Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon. Pri kio ŝi demandis, ĉu mi ŝatas ĝin?

  • Vi asertis, ke vi vidis homon. La homo, pri kiu vi asertis, ke vi vidis lin, estas jam delonge mortinta.

  • Ŝi scius, kio estas kuirita sur ĉiu fajrejo. Ekzistis neniu fajrejo, pri kiu ŝi ne scius, kio estas kuirita sur ĝi.FA2.18

  • Ŝajnis al mi, ke mi havas prudenton. Mia prudento, pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas.M.34

Sed pri-solvo ne ĉiam funkcias:

  • Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis domon al Elizabeto. *Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo, kiun Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis al ŝi.* La frazo estas tute nekomprenebla, sed pri-solvo ne helpas: *Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo, pri kiu Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis ĝin al ŝi.* La pri-solvo ne funkcias, ĉar pri kiu (= pri la domo) ĉi tie ne donas sencon. En tiu ĉi okazo oni povas anstataŭe elturniĝi per kompleta renverso de la origina frazo: La domon vendis al Elizabeto tiu viro, kiun Karlo renkontis. Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo, kiun vendis al ŝi tiu viro, kiun Karlo renkontis.

  • Vi deziras, ke aliaj agu kun vi iel. *Agu kun aliaj en tia maniero, pri kiu vi deziras, ke aliaj agu kun vi en ĝi.* La pri-solvo estas tro komplikita. Efektive kiel bone povas rilati ankaŭ al deziras, kaj tial simpla kaj rekta KI-frazo bone funkcias: Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi.OV.320

Ne movu subjekton for de ĝia verbo «

Se la KI-afero rolas kiel subjekto, oni ne povas movi ĝin for el la subfrazo. La subjekto de verbo devas ĉeesti en sia frazo:

  • Karlo diris, ke lia frato edziĝis. *Kiu Karlo diris, ke edziĝis?* Diris ŝajnas havi du subjektojn, dum edziĝis ŝajnas tute ne havi subjekton. Uzu la pri-solvon: Pri kiu Karlo diris, ke li edziĝis?

  • Vi pensas, ke tiu knabino amas min. *Ŝi estas tiu knabino, kiu vi pensas, ke amas min.* Ĉi tie pensas ŝajnas havi du subjektojn (kiu kaj vi), kaj amas ŝajnas havi neniun subjekton. Diru: Ŝi estas tiu knabino, pri kiu vi pensas, ke ŝi amas min.

  • Mi diris, ke Karlo prenis la aŭton. *Jen estas Karlo, kiu mi diris, ke prenis la aŭton.* Diru: Jen estas Karlo, pri kiu mi diris, ke li prenis la aŭton.

Disigo en plurajn frazojn «

La plej bona maniero esprimi ĉi tiel malsimplajn aferojn ofte estas uzado de pluraj memstaraj frazoj, ekz.: Vi asertis, ke vi vidis certan homon, sed tiu homo estas jam delonge mortinta. / Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo. Karlo vidis tiun viron, kiu vendis ĝin al ŝi. / Karlo diris, ke iu edziĝis. Kiu estas tiu persono? / Vi pensas, ke iu knabino amas min. Ŝi estas tiu knabino. / Jen estas Karlo, kiu prenis la aŭton. Tion mi diris antaŭe.