PMEG

33.2.2. Ke-frazoj kiel objekto

Ke-frazo ofte rolas kiel objekto, sed ke-frazo ne povas akcepti la finaĵon N. Se oni anstataŭigas la subfrazon per O-vorto aŭ tabelvorto je O, tiu devas havi N:

  • Diru al la patro, ke mi estas diligenta.FE.8 Diru tion al la patro.

  • Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.FE.16 Oni diras tion.

  • Pardonu al mi, patrino, ke mi restis tiel longe.FE.17 Pardonu mian malfruiĝon al mi, patrino.

  • Mi volas ke vi tien iru!FE.19 Mi volas tion.

  • Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.FE.20 Se li scius tion...

  • Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.FA1.15 Subite li aŭdis tion.

  • Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas.M.156 Pri talento mi neniam aŭdis tion.

  • Vi efektive pensas, ke ne?BV.45 Vi efektive pensas tion? La subfrazo estas draste mallongigita, = ...ke tiel ne estas, aŭ simile.

  • Klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto.FA3.58Klare li sentis en sia animo tion kaj tion.

Ĉe objekta ke-frazo oni malofte uzas helpan tio. Sed tio ja eblas:

  • Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi!FA2.19

  • Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?M.62

Ŝajne du rektaj objektoj «

En frazoj, kiuj havas ke-frazon kiel objekton, aperas ofte alia frazparto kun N-finaĵo. Tiam povas ofte ŝajni, ke estas du rektaj objektoj kun malsama rilato al la ĉefverbo. Tio normale estus eraro.

Se la alia objekto aperas ene de la ke-frazo, ĝi estas objekto de la ke-fraza ĉefverbo, ekz.: Mi vidis, ke ili manĝas fiŝon. La tuta ke-frazo estas objekto de vidis. Fiŝon estas objekto de manĝas.

Se la alia objekto ne troviĝas en la ke-frazo, la klarigo povas esti, ke la ke-frazo ne vere estas objekto, sed ekz. komplemento. Alternative povas esti, ke la alia objekto fakte ne estas objekto, sed N-komplemento.