PMEG

12.3.9. Forlaso de rolvorteto

Iaj specialaj esprimoj konsistas el du samaj O-vortoj ligitaj per rolvorteto. Ekz. paŝo post paŝo, mano en mano, tago post tago, vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Tia esprimo aperas plej ofte en frazrolo, kiu principe bezonas ian rolmontrilon. Zamenhof tamen normale ne uzis rolmontilon ĉe la unua O-vorto. Li plej ofte traktis tiajn esprimojn kiel tutaĵojn, opiniante, ke la rolvorteto inter la du O-vortoj sufiĉas por montri la frazrolon de la tuta esprimo.

Nuntempe multaj preferas uzi N-finaĵon aŭ alian rolmontrilon ĉe la unua vorto, kiam la frazrolo tion postulas. Tio estas gramatike pli logika, sed la Zamenhofa dirmaniero restas bona, kaj eĉ sufiĉe eleganta alternativo. Iafoje oni povus alternative E-vortigi la tutan esprimon:

  • Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro.FK.299...paŝon post paŝo..., ...per paŝo post paŝo...

  • Mano en mano la gefianĉoj promenadis.FA3.29manon en mano, kun mano en mano, man-en-mane.

  • Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko.FA2.140

  • Ni dormadis kapo ĉe kapo sub la laŭra tegmento de la kabano.FA1.228

  • Ili en longa vico dormis flankon ĉe flanko.FA3.15 Ĉi tie Zamenhof ja uzis rolmontrilon, N-finaĵon.

  • Forte batis koro ĉe la koro.Rt.75 Ĉi tie la unua koro estas subjekto, kaj nepre ne havu rolmontrilon.