PMEG

35.1. Nomspecoj

Normalaj propraj nomoj «

Normala propra nomo estas O-vorto, kiu per si mem estas propra nomo: Karlo, Petro, Berlino, Atlantiko, Japanujo, Nilo, Olimpo. Kelkfoje tia nomo havas A-vorton aŭ alispecan priskribon, kiu estas parto de la nomo: Nova Zelando, Norda Ameriko, Sankta Petro, la Sankta Biblio, la Nobla Korano, Nilo Blanka, Bulonjo-ĉe-Maro (aŭ Bulonjo ĉe maro). Ĉe tiaj nomoj oni plej ofte ne uzas la.

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj «

Propra nomo ankaŭ povas esti ordinara O-vorto (kun aŭ sen priskriboj), kiu fariĝis propra nomo de io: la Suno, la Ruĝa Maro, la Sankta Virgulino, la Eternulo, la Fortuno. Tia nomo povas ankaŭ esti O-vortece uzata A-vorto: la Ĉiopova (= Dio). Ĉe tiaj nomoj oni normale ja uzas la.

Citaĵaj propraj nomoj «

Iafoje propra nomo ne estas O-vorto, sed alispeca vorto aŭ eĉ tuta frazo: Amplifiki (muzikensemblo), Ajn (poemaro), Ĉu vi kuiras ĉine? (romano). Oni povas nomi ilin citaĵaj propraj nomoj, ĉar ili estas normale traktataj kiel citaĵoj. Al tiu ĉi grupo oni ankaŭ povas kalkuli ne-Esperantigitajn nomojn sen O-finaĵo: Beijing, Shakespeare, Waringhien.

Multe-nombraj nomoj «

Propraj nomoj normale estas unu-nombraj. Kelkaj nomoj, kiuj montras grupon de pluraj aferoj, estas tamen multe-nombraj: Filipinoj (insularo), Andoj (montaro), Karolidoj (familio). Legu ankaŭ pri la ĉe multe-nombraj propraj nomoj.

Ĉu Esperantigi? «

Propraj nomoj povas reteni sian originan, ne-Esperantan formon, eventuale transskribitan per Esperantaj literoj, aŭ ili povas esti tute Esperantigitaj kun Esperantaj finaĵoj. Ĉiu metodo havas siajn uzokampojn. Neniu el ili povas esti universale uzata.