PMEG

Gramatiko / Komparaj esprimoj / Kiel kaj ol /

20.1.4. Komparaj esprimoj — ĉu mallongigitaj frazoj?

Ofte oni povas anstataŭigi komparan kiel-esprimon per plena subfrazo kun ĉefverbo, sed ne ĉiam tio eblas:

Komparaj kiel-esprimoj do ne estas (ĉiam) mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni ĉiam uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzus en plena frazo. Ili tiam ofte uzas kia(j)(n) anstataŭ kiel por montri egalecan komparon. Tia uzo estas ne nur maltradicia, sed povas ankaŭ iafoje fariĝi tre maleleganta:

Se kompara esprimo estas plena subfrazo, oni povas ĝin enkonduki per kia, kiu, kiam k.t.p., sed se kompara esprimo estas sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj sen ĉefverbo), oni uzu komparan kiel.