PMEG 2023

17.6. Nek... nek

Ordinara nek signifas “kaj ankaŭ ne”, “kaj ankaŭ neniu” k.s. Duobla aŭ plurobla nek signifas “kaj ne”. Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj plus neado:

  • Mi renkontis nek lin, nek lian fraton.FE.28Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.

  • Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.PE.393Kaj ĝojo, kaj malĝojo ne daŭras eterne.

  • Ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli.FA1.98Ŝi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.

  • Esperanto estas “nenies propraĵo”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.OV.238 La neo validas kaj en rilato materiala, kaj en rilato morala.

  • – Ĉu vi havas aŭton aŭ biciklon? – Nek, nek. (= Mi havas nek aŭton, nek biciklon.)