PMEG

27.2. I-verboj kiel subjekto

I-verbo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la I-verbo. Plej ofte la ĉefverbo estas formo de esti, sed ankaŭ aliaj ĉefverboj eblas:

  • Resti kun leono estas danĝere.FE.7La ago resti kun leono estas danĝera. Danĝere estas perverba priskribo de resti. Ĝi havu E-finaĵon, ĉar ĝi estas priskribo de verbo.

  • Nun estis plej bone reveni hejmen.FA2.12La ago reveni hejmen estis nun plej bona.

  • Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile.PE.1202

  • Estis por ŝi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbuĉita ĉevalo.FA4.34La ago trempi siajn blankajn manojn... estis por ŝi plezuro.

Senca subjekto «

Kiam I-verbo mem rolas kiel subjekto de frazo, la senca subjekto de la I-verbo ofte estas indiferenta:

  • Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn!FA2.123 La senca subjekto de havi estas indiferenta. La afero validas por ĉiu ajn, kiu havas tiajn najbarojn.

Se en ĉi tia frazo la senca subjekto de la I-verbo ne estas indiferenta, oni povas ĝin montri per al-komplemento aŭ por-komplemento:

  • Restas al mi nur diri al vi adiaŭ.M.59 Senca subjekto de diri estas mi. Temas pri tio, ke mi diros al vi adiaŭ.

  • Tedis al ŝi pensi pri li.BV.36 La persono, kiu pensis, estas ŝi.

  • Al la papo ne estas permesite edziĝi.FA4.148 La papo ne rajtas edziĝi.

  • Estos por mi granda plezuro konatiĝi kun vi en Kembriĝo.OV.561 Mi konatiĝos kun vi.