PMEG

31.4. Fari

Estiga fari «

Fari povas signifi “estigi el io”. La objekto de fari estas tio, kion la subjekto estigas:

  • La botisto faras botojn kaj ŝuojn.FE.37

  • La lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn.FE.37

  • El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj.FE.30

  • Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.FE.35

Fari kaj krei estas similaj. Fari emfazas, ke oni uzas ian materialon, aŭ kunmetas iajn partojn, dum krei emfazas, ke oni estigas el nenio, aŭ ke oni estigas ion tute novspecan. Sed ne ĉiam oni zorge diferencigas fari kaj krei: Dio faris [= kreis] la du grandajn lumaĵojn.Gn.1

Estiga fari povas ankaŭ montri estigon de abstrakta rezulto. Normale la rezulto aperas kiel objekto:

  • Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.FE.31

  • Ni trovas bonan infanon, kiu faras ĝojon al siaj gepatroj.FA1.106

  • Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.FE.20

  • La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo.Rt.46 La ke-frazo estas objekto de faris.

  • Faru lume, varme kaj gaje.BV.53Faru tiel, ke fariĝu lume, varme kaj gaje. Ĉi tie la rezulto aperas kiel E-vorto, kio estas malpli kutima ĉe fari.

Estiga fari povas montri kunmeton de la subjekto aŭ subjektoj. La objekto montras la rezulton de la kunmeto:

  • Sesdek minutoj faras unu horon.FE.12

  • Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron.FE.14

  • La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.FK.298

  • Kvin kaj sep faras dek du.FE.12 5 + 7 = 12

  • Dek kaj dek faras dudek.FE.12 10 + 10 = 20

Estiga fari povas signifi “agi tiel, ke la objekto ekestas ia aŭ io”. La rezulta eco aŭ identeco aperas kiel perverba priskribo de la objekto:

  • Vin mi volas fari mia edzo!FA3.98Mi volas fari tiel, ke vi ekestas mia edzo.

  • Tiun domon oni faris malliberejo.Jr.37

  • Ĝi [= la kolerego] faras vin ankoraŭ pli bela.Rt.77

  • Nia laboro kaj pacienco la mondon faros feliĉa!FK.302

  • La Eternulo faris lin timata de ĉiuj nacioj.Kr1.14

En tiaj ĉi frazoj fari tre similas al igi. La diferenco estas, ke la perverba priskribo ĉe fari nur povas esti A-vorto aŭ O-vorto. Ĉe igi la rezulto normale estas I-verbo. Fari neniam aperas kun I-verba rezulto.

Aga fari «

Fari povas signifi “plenumi agon”. La ago mem aperas kiel objekto:

  • Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino.M.29Ŝi kapsalutis facile al la mastrino.

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15...ke mi devas donaci ion al vi.

  • Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron.FE.24

Aga fari povas esti ĝenerala verbo, kiu reprezentas ĉian ajn agon. Tiam fari ofte kunlaboras kun tabelvorto:

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu.FE.12

  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12

  • Dio ĝuste faras, neniam eraras.PE.345

  • Ho, Dio! kion vi faras!FE.26

  • Li tuj faris [tion], kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31

  • Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.FE.38

  • La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.FA1.109

  • La Izraelidoj faris, kiel diris Moseo.Er.12

  • Mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaŭ faris.FA3.40

Noto: Iafoje oni renkontas nuran verban finaĵon uzatan kiel mallongigon de ia ajn verbo: Kion vi as?Kion vi faras? / Ili jam manĝis, sed ni nur poste os (= manĝos). Sed tia uzo aperas ordinare nur en eksperimentema aŭ ludema (parola) lingvaĵo.

Noto: Li faras nenion kvazaŭ egalas al *li nenias* kun la neekzistanta tabelvorto *nenii*. Li faris tiel estas kvazaŭ egala al *li tiis* kun la neekzistanta tabelverbo *tii*. Tiaj agaj tabelverboj tamen ne povus ekzisti, ĉar iliaj U-formoj kolizius kun la ordinaraj tabelvortoj je U. Anstataŭe oni uzas fari + tabelvorton je O aŭ EL.