PMEG 2023

14.1.3. For

Mova for «

Plej ofte for montras moviĝon de unu loko al alia (normale malproksima) loko:

  • Iru for!FE.20Iru de (ĉi) tie al alia (malproksima) loko.

  • La tuta ĝojo de la tero flugis for, kaj restis sole ĝemo!Rt.75

  • Clemency [...] vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.BV.79

  • Ŝi demetis la tukon for de la kapo.M.169

  • Ĉevaloj fortiradis ilin [= la dehakitajn arbojn] de tie for el la arbaro.FA2.43

Senmova for «

For povas ankaŭ montri troviĝon en alia (malproksima) loko:

  • Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila.L2.236

  • Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi.M.161

Se la alia loko ne estas montrata, for signifas normale “malaperinta”, “en loko nekonata”:

  • La pilko tute malaperis kaj plu ne revenis. La knabo serĉis kaj serĉis, sed ĝi estis kaj restis for.FA2.33

Ne estas do eble uzi solan for en la signifo “malproksime, malproksima”, se la kunteksto ne klare montras tion. Oni ne diru: lia hejmo estas for, se la signifo estas lia hejmo estas malproksime, ĉar lia hejmo estas for kompreniĝas normale kiel lia hejmo estas malaperinta. Tamen, se oni diras ekz. lia hejmo estas tre for, oni tion povas kompreni nur kiel lia hejmo estas tre malproksime, ĉar “tre malaperinta” estas tro stranga ideo.

Ekkria for «

For estas ofte uzata kiel ekkria vorto. Tiaj esprimoj montras, ke oni volas, ke io malaperu. Oni povas diri, ke temas pri mallongigitaj frazoj:

  • For de tie ĉi!FE.26Malaperu for de tie ĉi!

  • For, for de mi! [...] For de miaj okuloj.Rt.29Iru for, iru for de mi. Iru for de miaj okuloj.

  • For en la balaaĵon!FA3.45Falu for en la balaaĵon!

  • For tiun ĉi bildon!Rt.93Prenu for tiun ĉi bildon.

  • For la manojn!H.30Movu for la manojn!

  • For, for lia sceptro kaj trono - Vin mem mi deziras, aminda!UL.23Malaperu for...

Vortfarado «

  • Fora = “malproksima”: Ili venas de foraj landoj. Fora ĉiam estas senmova.

  • Fore = senmova for: La butiko estas fore je ducent metroj.

  • Foren = mova for: Nun ni rajdas multe da mejloj foren!FA2.80 Li eksopiris foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon.FA3.62

Fore kaj foren povas esti uzataj por fari distingon inter mova kaj senmova for. Fore estas sufiĉe malofta, dum foren estas pli ofta. Foren estas ankaŭ uzata simple kiel akcenta formo de mova for.