PMEG 2024
14.3.13. Mem
Identeca mem «
Identeca mem staras post vorto, kaj montras, ke oni parolas ĝuste pri tiu afero, ne pri alia. Mem atentigas pri la identeco de la afero. Identeca mem plej ofte staras post personaj pronomoj, sed ankaŭ post aliaj O-vortecaj vortetoj, post difinitaj O-vortoj aŭ post propraj nomoj:
Mi longe interne batalis kun mi mem.L2.186 Mi ne batalis kun alia persono (aŭ aliaj personoj), sed kun mi. La aldona mem emfazas tion.
Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.FE.18
Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.FE.18
Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn.FE.41
Mi eĉ mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo.LR.100B Mem rilatas al mi, kaj eĉ emfazas mem.
Kiu kritikas kuraĝe, [tiu] mem agas malsaĝe.PE.252 Mem rilatas al subkomprenata tiu.
Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem.FE.32
Ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem.DL.12
La knabo staris respektege, kvazaŭ li staris antaŭ la reĝo mem.FA3.73
En la mezo mem de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo.FA1.142
Kiam mi furiozas, mi fariĝas kiel Satano mem.Rn.31
Pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem.BV.78 Mem plifortigas la signifon de neniu alia.
Senhelpa mem «
Mem ankaŭ povas signifi “sen helpo de alia, per propra volo, sen ekstera devigo”. Kun tia signifo mem povas lokiĝi libere en la frazo:
Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19 Mi ne intencas helpi vin.
Li mem foriris, li ne estis forvokita!FA1.145 Li iris propravole.
Li devis mem brosadi al si siajn botojn.FA1.8 Neniu alia faris tion por li.
La laboristino [...] foriĝis de ĉi tie mem kaj propravole.M.171 Ŝi foriĝis sen devigo kaj pro propra volo.
Vortfarado «
memo = “(mensa) persono konscia pri si mem kaj pri sia propra individueco”: La animo de la individuo estas la sidejo aŭ loko de lia aŭ ŝia personeco, memo kaj konscio.
Mem estas ofte uzata prefiksece en kunmetaĵoj kiel memvole, memestimo k.s.