PMEG

14.3.6. Ankaŭ

Ankaŭ montras, ke la afero ne estas sola, sed ke ĝi aldoniĝas al aliaj jam menciitaj. Normale ankaŭ staras ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi rilatas:

  • La balono jam delonge malaperis, kaj baldaŭ malaperis ankaŭ la botelo.FA3.112 Al la jam menciita balono, oni aldonas la botelon, kiu same malaperis.

  • Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.Rt.106 Vi ne estas la sola kun tiu nomo.

  • Ankaŭ vi donu al mi vian helpon.Rt.38 Aliaj jam donis, nun donu vi.

  • Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.PE.2305

  • Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon.Rt.41

  • Mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi.FE.14

  • Ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn.M.19

  • La reĝo [...] eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj ankaŭ dormi li ne povis.Dn.6

  • Li tre bele ludas violonon, kaj li ankaŭ kantas bele.

  • Ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn.M.26

Postmetita ankaŭ «

La principo, ke ankaŭ staru rekte antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, estas bona ĝenerala stila rekomendo, sed ĝi ne estas absoluta regulo. En la Fundamento, ĉe Zamenhof, kaj ankoraŭ hodiaŭ ĉe multaj Esperantistoj, ankaŭ povas stari post la koncernata esprimo. Zamenhof ofte tiel uzis ankaŭ, kiam ĝi rilatis al persona pronomo, sed ankaŭ en aliaj okazoj:

  • Ili ankaŭ estas en la ĝardeno.FE.16 Ili estas tie aldone al aliaj personoj.

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn).FE.18 Mi amas (iliajn infanojn) aldone al tio, ke sinjoro Petro kaj lia edzino amas (miajn infanojn).

  • Ĉiu sin enmiksas, ĉiu volas montri, ke li ankaŭ estas saĝa homo.Rz.10

  • Estis ankoraŭ frue matene, kiam Johano vekiĝis. La vojkamarado ankaŭ leviĝis.FA1.76

Tiun ĉi eblon oni tamen ne trouzu. Se estas risko de miskompreno, oni prefere rearanĝu la frazon tiel, ke ankaŭ staru antaŭ la esprimo, al kiu ĝi sence rilatas: Ankaŭ ili estas en la ĝardeno. ...ankaŭ mi tre amas... ...ke ankaŭ li estas saĝa homo. ...Ankaŭ la vojkamarado leviĝis.

Sed kiam ankaŭ koncernas KI-vorton, estas preskaŭ regulo, ke oni metu ankaŭ poste, ĉar KI-vortoj tre volas esti komence de sia frazo:

  • La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.OV.383 Ankaŭ la patriotismo predikas amon.

  • Li staris do nun tie kun alia animo, kiu ankaŭ volis eniri.FA3.151 Ankaŭ la alia animo volis eniri.

Alie estas, se ankaŭ rilatas al tuta subfrazo aŭ tuta plurvorta esprimo, kiu komenciĝas per KI-vorto. Tiam oni nepre ne metu ankaŭ post la KI-vorto: Li parolas ankaŭ kiam li manĝas. / La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.FK.241

Emfaza akcentado «

En la parolo oni normale emfaze akcentas tiun frazparton, al kiu ankaŭ rilatas, se ankaŭ staras rekte antaŭ ĝi: Ankaŭ mi amas vin. Emfaza akcento je mi. Sed se ankaŭ staras post la koncernata frazparto, la emfaza akcento trafas anstataŭe ankaŭ: Mi ankaŭ amas vin. Emfaza akcento je ankaŭ. Tia ĉi akcentado tamen ne sekvas devigajn regulojn, sed dependas de la preferoj de la parolanto.