De Bertilo, 17 Majo 2012, 19:41

Eble vi rimarkis, ke lastatempe tiu ĉi blogo estis malŝaltita pro teĥnikaj problemoj. Bedaŭrinde pro tro entuziasma forviŝado de spamo mi – Bertilo – sukcesis forviŝi la lastan blogaĵon, kaj ankaŭ multajn el la lastaj komentoj (Birke estas tute senkulpa). Aldone al la malbonŝanco tute mankis rezervaj kopioj de la lasta tempo (ankaŭ tio estis mia kulpo…).

Nun mi almenaŭ per magio restarigis unu perditan blogaĵon, sed multaj komentoj estas senespere forvaporiĝintaj. Mi petas pardonon!

Nun mi devas elpensi ian protekton kontraŭ tiaj katastrofoj…

Etikedoj/Schlagworte Mankas etikedoj / Keine Schlagworte
De Birke, 14 Oktobro 2011, 17:22

Obwohl es mir normalerweise nicht so wichtig ist, meinen Geburtstag zu feiern – meinen runden Geburtstag vor zwei Wochen hätte ich tatsächlich gern gefeiert. Dass ich es dennoch nicht mal geplant habe, lag an meinem lang gehegten Vorhaben für den Oktober, das sich dann innerhalb von zwei Wochen in Luft aufgelöst hat. Und ich konnte nichts dagegen tun.

Kvankam normale ne estas aparte grave por mi festi mian naskiĝtagon – mian rondan naskiĝtagon antaŭ du semajnoj mi ja ŝatus esti festinta. La kialo, ke mi tamen eĉ ne planis ion tian, estis mia longe flegita plano por oktobro, kiu forvaporiĝis ene de du semajnoj. Kaj mi ne povis fari ion ajn kontraŭe.
Legi la tutan afiŝon »

Etikedoj/Schlagworte Mankas etikedoj / Keine Schlagworte
De Birke, 19 Novembro 2009, 8:36

[La Esperanta versio ĉi-foje legeblas ĉe mia blogo ĉe ipernity]

Mit Lebensmitteln spielt man nicht, oder?

Auf dem Großen Abenteuerspielplatz, auch Küche genannt, finden unsere Katzen ständig was zum Spielen. Offen und ungeschützt herumstehendes Essen ist vor den kleinen Entdeckern keinesfalls sicher, vor allem, wenn dieses Essen rund ist und gerollt werden kann.

Tessi fing im Juni mit Kirschen an…

Aventurludeja kuirejo 1: ĉerizoj

…Tini hat im September mit Weinbeeren weitergemacht…

Aventurludeja kuirejo 2: vinberoj

… und sogar Tami hat sich dann im Oktober mit einem Apfel beteiligt!

Aventurludeja kuirejo 3: pomo

Etikedoj/Schlagworte Mankas etikedoj / Keine Schlagworte
De Birke, 16 Aŭgusto 2009, 12:28

den Abfalleimer oder in die Toilette?

la rubujon aŭ la necesejon?

Legi la tutan afiŝon »

Etikedoj/Schlagworte Mankas etikedoj / Keine Schlagworte
De Birke, 2 Junio 2009, 20:55

“Tessi steht im Niedlichkeitswettbewerb mit sich selbst.” (Bertil)

“Tesi havas dolĉecokonkurson kun si mem.” (Bertilo)

Ich mag dich! / Mi ŝatas vin!

Legi la tutan afiŝon »

De Birke, 31 Majo 2009, 21:42

“Wenn im Garten hinter unserem Haus ein UFO landete und Außerirdische ausstiegen – sie sähen alle aus wie Tami.” (Bertil)

“Se NIFO surteriĝus en la ĝardeno malantaŭ nia domo, kaj elvenus eksterteranoj – tiam ili ĉiuj aspektus kiel Tami.” (Bertilo)

Legi la tutan afiŝon »

Etikedoj/Schlagworte Mankas etikedoj / Keine Schlagworte
De Birke, 30 Majo 2009, 5:32

Von außen betrachtet, erscheint unser jetziges Leben wahrscheinlich fad und ziemlich bürgerlich. Weil wir beide arbeiten, stehen wir in der Woche immer sehr früh auf und gehen deshalb auch zeitig schlafen. Nicht gerade mit den Hühnern, von denen es auf unserem Dorf reichlich gibt, aber bis Mitternacht können wir auch meist nicht aufbleiben[1]. Außerdem bleibt, wenn man so den ganzen Tag arbeitet, gerade noch Zeit für Sport und ein bisschen Einkauf, manchmal auch für einen Abendspaziergang und ein bisschen Gartenarbeit (ja, ja, einen Garten haben wir jetzt auch! :-) ). Wie das eben so ist. Keine großen Aufregungen, keine Abenteuer in fernen Ländern der weiten Welt.

[1. Ich gehe meistens um 22 Uhr oder noch früher schlafen... / Bertil.]

[.... das allerdings ist wieder eine von Bertils Übertreibungen.... / Birke]

Rigardate deekstere nia nuna vivo verŝajne impresas pala kaj sufiĉe burĝa. Pro tio, ke ni ambaŭ laboras, ni ellitiĝas ĉiam tre frue en la semajno, kaj tial ni ankaŭ iras dormi tre frue. Ne rekte “kun la kokinoj”, da kiuj ekzistas abundo en nia vilaĝo, sed pli longe ol ĝis noktomezo ni plej ofte ne eltenas[1]. Krome restas, kiam oni do laboras la tutan tagon, tempo nur por sporto kaj iom da butikumado, iafoje ankaŭ por vespera promeno kaj iom da ĝardena laboro (jes, jes, ankaŭ ĝardenon ni nun havas! :-) ). Tiel ja estas. Neniom da granda ekscitiĝo, neniaj aventuroj en foraj landoj de la vasta mondo.

[1. Mi plej ofte enlitiĝas je la 22a horo aŭ eĉ pli frue...... / Bertilo.]

[.... tio tamen estas tipe Bertila troigo.... / Birke.]

Legi la tutan afiŝon »

De Bertilo, 18 Marto 2009, 3:41

Nia blogo lastatempe estis malrapidega. Mi ne celas la malrapidan aperadon de afiŝoj, sed la pure teĥnikan flankon: la paĝoj ŝargiĝis freneze malrapide. Montriĝis, ke tio ial rilatas al tiu etoso (aspekto), kiun ni uzis, sed mi ne povis eltrovi, precize kio fuŝiĝis. Tial mi provizore ŝaltis tute alian aspekton, pli simplan. Per Aarne trovis la unuan problemon pri tiu nova aranĝo: ne eblis komenti. Eble ankaŭ aliaj suferis pro tio… Hodiaŭ mi solvis tion, sed eble estas ankoraŭ aliaj problemoj. Ne hezitu raporti pri tio retpoŝte (“bertilow” ĉe “gmail.com”). Eble – se mi trovos tempon – mi iom post iom aldonos la bildojn de la antaŭa aspekto. Bv. pardoni tiun ĉi tedan teĥnikuman afiŝon.

Baf! Tuj post kiam mi afiŝis la ĉi-antaŭan tekston, mi kompreneble trovis la kaŭzon de la lastatempa malrapideco. Kredu min, kiam mi diras, ke vi ne volas scii pli detale ol tio, ke estis tre esotera agordo, kiu koncernis nur la ne-blogajn paĝojn ĉe “bertilow.com”, sed kiu tralikiĝis ankaŭ al la blogaj paĝoj, kie tiu agordo en tute neantaŭvidita maniero malrapidegigis ĉiujn Javaskriptajn dosierojn (kiuj estas multegegaj en la blogopaĝoj…). Nun tio estas flikita, kaj mi povis reŝalti la malnovan karan aspekton. Ĝuu!

De Birke, 15 Marto 2009, 2:47

Eigentlich waren sie ja den ganzen Winter über hier. Dachten wir. Bei genauerem Hinsehen waren es nur drei tapfere Kranich-Musketiere, die schon im Januar und wahrscheinlich den ganzen Winter hier waren. Ihre Rufe konnten wir hören und oft standen sie auf dem Feld, an dem wir auf dem Weg in die Stadt vorbei kamen.

Fakte ili ja estis ĉi tie dum la tuta vintro. Pensis ni. Kiam ni kontrolis pli zorge, estis nur tri bravaj gruoj-musketeroj, kiuj jam en Januaro kaj verŝajne la tutan vintron estis ĉi tie. Iliajn vokokriojn ni povis aŭdi, kaj ofte ili staris sur tiu kampo, kiun ni pasis survoje al la urbo.

Eines Morgens vor drei Wochen waren sie dann alle wieder hier. Dachten wir, als mit lautem Geschrei plötzlich eine größere Gruppe übers Haus flog.

Unu matenon antaŭ tri semajnoj finfine ĉiuj el ili ĉeestis denove. Pensis ni, kiam kun laŭta kriado subite granda aro flugis super la domo.

La gruoj alvenas!

Legi la tutan afiŝon »

De Birke, 26 Februaro 2009, 5:59

Ihr habt es sicher schon am Bild erkannt: wir sind wieder zu Hause. In Schossin, Mecklenburg. Das Besondere ist diesmal, dass wir nicht nur auf Urlaub, sondern richtig wieder zurückgekommen sind. Bertil ist seit Anfang Januar da, ich bin Mitte Januar gekommen. Jetzt leben wir uns ein, erledigen allerlei Dinge, die so zu erledigen sind, suchen Arbeit und freuen uns auf den Frühling.

Vi certe jam rekonis tion el la bildo: ni estas ree hejme. En Schossin, Meklenburgo, Germanujo. La specialaĵo ĉi-foje estas, ke ni ne nur ferias ĉi tie, sed ke ni vere revenis. Bertilo estas ĉi tie jam de la komenco de Januaro, kaj mi alvenis meze de Januaro. Nun ni provas rehejmiĝi, plenumas ĉiaspecajn plenumendaĵojn, serĉas laboron kaj ĝojas pri la printempo.

Sur la kampo malantaû nia domo

De Birke, 16 Januaro 2009, 0:32

“Wenn man etwas hört und sieht, behält man es besser, als wenn man es nur hört. Noch besser prägt sich etwas ein, das man selbst macht.”
Diese Grundsätze haben sich koreanische Museen und Ausstellungen auf ihre Fahnen geschrieben. Nicht nur, dass es viele Nachstellungen von Dorfleben oder Herstellungsprozessen gibt, sondern es gibt auch überall, wo man etwas besichtigen kann, einen sogenannten cheheomjang, also einen Ort, an dem man selbst erleben kann, wie sich bestimmte Arbeiten anfühlen. Da kann man beispielsweise auf Kunstausstellungen unter Anleitung erfahrener Helfer Stoff batiken, koreanische Papierkunst machen oder Anhänger mit Emaillefarbe bemalen. Man kann im Papiermuseum sein eigenes Stück Papier herstellen. Man kann auf der Teeplantage von Boseong an einer bestimmten Stelle Tee selbst pflücken und trocknen. Stempel, Papierdrucke oder einfach nur das Anziehen von historischen Kleidern – all das ist cheheom, Erfahrung am eigenen Leib.

“Se oni aŭdas kaj vidas ion, oni memoras ĝin pli bone, ol se oni ĝin nur aŭdas. Eĉ pli bone fiksiĝas en la memoro tio, kion oni mem faras.”
Tiujn principojn la Koreaj muzeoj kaj ekspoziciejoj adoptis kiel devizon. Ne nur troviĝas multaj historiaj rekreoj de vilaĝa vivo aŭ produktadoprocezoj, sed krome ekzistas ĉie, kie oni povas ion rigardi, tiel nomata cheheomjang, t.e. loko, en kiu oni povas mem sperti, kiel iuj taskoj sentiĝas. Tie oni ekzemple povas en artekspozicioj, sub gvido de spertaj helpantoj, batiki ŝtofojn, krei Korean paperarton aŭ farbi ornamaĵojn per emajlo. En papermuzeoj oni povas produkti propran paperpecon. En la teplantejo de Boseong oni povas en unu loko mem pluki kaj sekigi teon. Stampado, paperpresado aŭ simple nur surmetado de historiaj vestaĵoj – ĉio tia estas cheheom, spertado proprakorpa.

Selbst machen: Papierkunst Selbst machen: Batik

Sehr makaber mutet das alles allerdings im Historischen Gefängnis von Seodaemun an.

Ja tre makabran impreson ĉio tio donas en la historia malliberejo de Seodaemun.

Legi la tutan afiŝon »

Etikedoj/Schlagworte Mankas etikedoj / Keine Schlagworte
De Birke, 12 Januaro 2009, 10:12

Es ist schon eine Weile her, da rief mich ein koreanischer Kollege an und beschuldigte mich, meinen Teil des FLEX-Sprachtestes schlecht gemacht und mir anscheinend überhaupt keine Mühe gegeben zu haben. Er steigerte sich vollkommen in seine Wut hinein und begann mich regelrecht anzuschreien. Jetzt sei keine Zeit mehr für eine Korrektur, warum ich nicht gleich richtig gearbeitet habe? Er als Teamleiter müsse jetzt alles selbst korrigieren, obwohl er vollkommen im Stress sei und gar keine Zeit habe. Schließlich legte er entnervt auf und ließ mich vollkommen verblüfft zurück. Ich hatte ihm die Aufgaben rechtzeitig vorher geschickt, warum hatte er sie denn nicht schon eher angeschaut? Er hätte mich benachrichtigen und sie mich selbst noch einmal korrigieren lassen können. Wo war das Problem?

Antaŭ jam iom da tempo okazis, ke unu el miaj Koreaj kolegoj altelefonis kulpigante min, ke mi fuŝis mian parton de la lingvotesto FLEX, kaj ke mi ŝajne tute ne klopodis. Li tiom ekscitiĝis en sia kolero efektive ekkriante al mi. Li diris, ke nun ne plu restas tempo por redoni ĝin al korektado, kaj demandis, kial mi do ne tuj laboris ĝuste? Li asertis, ke nun kiel teamestro li devis mem ĉion korekti, kvankam li estis tute sub premo havante neniom da tempo. Fine li tute nervoziĝinte remetis la parolilon lasante min tute konsternita. Mi antaŭe sendis akurate al li la faritan taskon, kial li do ne pli frue ekrigardis ĝin? Li estus povinta sciigi min, kaj mi estus povinta mem korekti ankoraŭfoje. Kie estis la problemo?

Legi la tutan afiŝon »

De Birke, 27 Decembro 2008, 13:11

Die Weihnachtsmannpuppen, die sich in der (Vor-)Weihnachtszeit allenthalben in Einkaufspassagen, in Kaufhäusern oder auf Ladentischen tummeln, tun allerlei Dinge, die ich je nach Laune entweder ganz nett oder einfach nur nervig finde: sie wackeln im Takt von “Jingle Bells” fröhlich mit den Hüften, sie erschrecken arme weihnachtsgestresste Passanten mit einem plötzlichen “Merry Christmas” fast zu Tode oder sie liegen einfach nur irgendwo versteckt im Bettchen und schnarchen vor sich hin.

Tiuj kristnaskviraj pupoj, kiuj en la (antaŭ-)Kristnaska tempo svarmas ĉie en komercaj pasejoj, en magazenegoj aŭ sur vendejaj tabloj, faras ĉiaspecajn aferojn, kiujn mi laŭ la momenta humoro aŭ trovas tute agrablaj aŭ simple nur nervozigaj: Ili ĝoje balancas la koksojn laŭ la ritmo de la muzikaĵo “Jingle Bells”, ili preskaŭ ĝismorte timigas kompatindajn Kristnaske streĉitajn pasantojn per subita “Merry Christmas”, aŭ li simple nur kuŝas ie etenditaj en liteto ronkante por si mem.

Ob sie in Deutschland noch was anderes tun, weiß ich nicht, ich war schon lange zu Weihnachten nicht mehr in Deutschland. Hier in Korea jedenfalls bin ich in diesem Jahr öfter an einer koreanischen Variante vorbeigekommen – zumindest halte ich das für speziell koreanisch, denn soweit ich mich erinnern kann, habe ich in Deutschlang nie einen Weihnachtsmann gesehen, der die Passanten mit einer Verbeugung grüßt.

Mi ne scias, ĉu en Germanujo ili agas alimaniere, ĉar mi jam longe ne estis en Germanujo je Kristnasko. Ĉiuokaze mi ĉi-jare trafis iafoje al Korea varianto – mi almenaŭ supozas, ke ĝi estas aparte Korea, ĉar laŭ mia memoro mi neniam vidis Kristnaskan viron en Germanujo, kiu salutas pasantojn per riverenco.

Grüße vom Weihnachtsmann Salutoj de Kristnaska viro

De Birke, 16 Novembro 2008, 12:41

Mit ein bisschen Abstand und anderen wichtigen Dingen im Alltag vergehen die Sorgen, was ich von Nordkorea erzählen sollte und was nicht. Ich werde vielleicht bald einen Vortrag machen, deshalb habe ich erstmal so gut wie möglich meine Bilder geordnet und bearbeitet. Die schönsten (natürlich, nur die!) sind auf meiner Fotoseite zu sehen.

Kun iom da distanco kaj aliaj gravaj ĉiutagaj aferoj pasas ankaŭ la zorgoj pri tio, kion mi rakontu pri Nordkoreujo kaj kion ne. Kredeble mi baldaŭ faros prelegon, pro tio mi unue ordigis kaj prilaboris kiel eble plej bone miajn fotojn. La plej belajn (kompreneble, nur ilin!) oni povas vidi sur mia fotopaĝo.

Insgesamt sind es vier Alben, das erste und das dritte sind fertig. Ob ich das Album über die Messe überhaupt jemals mache, weiß ich nicht, zuviel Menschen sind da drauf, die sich sicher nicht im Internet wiederfinden möchten (falls sie überhaupt die Möglichkeit dazu haben).

Entute estas kvar albumoj, la unua kaj la tria finprilaboriĝis. Ĉu mi iam entute kunmetos la albumon pri la foiro, mi ne scias, estas tro da homoj sur la fotoj, kiuj certe ne volas retrovi sin en la Interreto (se ili entute havas la eblon fari tion).

Auf jeden Fall sind genug schöne Bilder in den anderen Alben:

Ĉiuokaze estas sufiĉe da belaj bildoj en la aliaj albumoj:

De Birke, 5 Oktobro 2008, 1:42

Ich weiß, dass jetzt natürlich alle darauf warten, dass ich auch von Nordkorea selbst erzähle. Das wird aber leider nicht so bald passieren. Denn ich stecke in einem Dilemma: Die (europäische) Organisation, die mich eingeladen hat, hat mich gebeten, nichts zu publizieren. Oder, wenn ich schon was erzähle, dann nur das Schöne.

Mi scias, ke nuntempe kompreneble ĉiuj atendas, ke mi rakontos ankaŭ pri Nordkoreujo mem. Sed ĝuste tio ne tiel baldaŭ okazos. Mi estas en dilemo: La (eŭropa) organizo, kiu invitis min, petis min ne publikigi ion. Aŭ, se mi entute rakontos ion, nur pri la bonaj aferoj.

Ich kann das ein bisschen verstehen. Es gab und gibt immer wieder Journalisten, die als Touristen oder was anderes getarnt nach Nordkorea gereist sind und dort nur nach Beweisen für ihre Vorurteile gesucht haben. Es war gar keine Bereitschaft da, in irgendeiner Weise Verständnis für das Land aufzubringen. Dementsprechend negativ waren die Artikel, und dementsprechend sauer waren auch die Nordkoreaner (lassen wir mal die Diskussion außer Acht, dass Journalisten als Journalisten meist gar nicht fahren können, und dass Journalisten im Land anders behandelt werden als Touristen und Touristen wiederum anders als ortsansässige Ausländer, die sich tatsächlich ohne ständige Begleitung frei in Pyongyang bewegen können). Weil Reisebüros oder andere Organisationen aber mit nordkoreanischen Menschen zu tun haben, zu denen sie ein vertrauensvolles Verhältnis unterhalten, möchten sie die auch nicht in Schwierigkeiten bringen. Und so lässt sich jetzt z.B. Koryo Tours wohl von seinen Touristen schriftlich geben, dass sie nichts über die Reise veröffentlichen, auch keine Fotos.

Mi iomete povas kompreni tion. Estis kaj estas ĉiam denove ĵurnalistoj, kiuj “kamuflis” sin kiel turistoj aŭ io alia, vojaĝis al Nordkoreujo kaj tie serĉis nur pruvojn por siaj antaŭjuĝoj. Neniel ili pretis iel provi kompreni la landon. Laŭ tio la artikoloj estis negativaj, kaj la nordkoreoj estis ofenditaj (ni NE eniru ĉi tie la diskuton, ke ĵurnalistoj plej ofte ne povas iri kiel ĵurnalistoj, kaj ke oni traktas ĵurnalistojn en la lando alimaniere ol turistojn, kaj turistojn denove alimaniere ol eksterlandanojn, kiuj vivas en Pjongjango kaj vere povas moviĝi libere kaj sen ĉiama akompananto en Pjongjango). Ĉar vojaĝagentejoj aŭ aliaj organizoj rilatas kun nordkoreaj homoj al kiuj ili havas fidoplenan rilaton, ili ne volas kaŭzi al ili malfacilaĵojn. Kaj tial nun ekzemple Koryo Tours postulas skriban konfirmon de siaj turistoj, ke ili nenion publikigos pri la vojaĝo, ankaŭ neniujn fotojn.

Ich möchte nicht, dass meine Bekannten in Pyongyang Schwierigkeiten mit den koreanischen Partnern haben, wenn ich hier was über meine Reise nach Nordkorea erzähle. Dass mir aber praktisch verboten wird, was zu schreiben, ist aber auch schade, denn ich hätte tatsächlich viel Gutes zu erzählen. Wenn aber von mir verlangt wird, dass ich Dinge schönrede bzw. Unangenehmes verschweige, dann halte ich das auch für die falsche Strategie (die entgegengesetzt dem o.g. Journalistenverhalten steht). Und es sagt auch eine Menge über das Land.

Mi ne volas, ke miaj konatoj en Pjongjango havu malfacilaĵojn kun la koreaj partneroj, se mi ĉi tie rakontas ion pri mia vojaĝo al Nordkoreujo. Sed ke oni praktike malpermesas al mi skribi ion, estas ankaŭ domaĝe, ĉar mi vere povus rakonti multon bonan. Se oni tamen postulas de mi, ke mi plibeligu aferojn dum la rakontado aŭ ke mi prisilentu malagrablaĵojn, mi opinias tion same malĝusta strategio (la malo al la antaŭe menciita ĵurnalistokonduto). Kaj ankaŭ tio diras multon pri la lando.

Ich habe mich noch nicht entschieden, was ich mache. Im Moment lasse ich die Erlebnisse sich setzen und überarbeite meine ca. 600 Fotos. Die schönsten werde ich sicher bald auf meine Seite stellen. Das lasse ich mir nicht verbieten, es sind ja auch keine spektakulären Fotos, die man in Pyongyang macht. Ich habe auch keine Angst, sondern ich muss mir darüber klarwerden, was ich in Zukunft mit Nordkorea machen möchte. Wenn ich nochmal hinwill, dann sollte ich vielleicht der Bitte um Nichterzählen entsprechen.

Mi ankoraŭ ne decidis, kion mi faros. Momente mi lasas la travivaĵojn trankviliĝi kaj prilaboras miajn ĉirkaŭ 600 fotojn. La plej belajn mi certe baldaŭ metos sur mian paĝon. Tion mi ne lasas malpermesi al mi, ja ne estas fotoj kun aparte danĝera enhavo, kiujn oni faras en Pjongjango. Mi krome ne timas, sed mi devas klare pripensi, kion mi volas fari estonte pri Nordkoreujo. Se mi volas iri denove, mi eble plenumu la peton pri nerakontado.

PS: Mich würden schon andere Meinungen dazu interessieren: Soll ich trotz allem erzählen? Oder soll ich den Kompromiss eingehen und die schönen Erlebnisse betonen? Oder soll ich es ganz lassen mit dem Erzählen hier in schriftlicher Form? Oder gibt es einen anderen Ausweg?

PS: Interesus min aliaj opinioj pri tiu problemo: Ĉu mi tamen rakontu? Aŭ ĉu mi kompromisu kaj akcentu la belajn travivaĵojn? aŬ ĉu mi tute forgesu pri rakontado ĉi tie en skriba formo? Aŭ ĉu ekzistas alia elturniĝo?

De Birke, 3 Oktobro 2008, 23:28

Schlimmer geht tatsächlich immer…
Die Schwierigkeiten mit dem chinesischen Visum hier in Seoul, von denen ich im vorigen Eintrag erzählt habe, waren nichts im Vergleich mit den Schwierigkeiten, die ich hatte um wieder aus Nordkorea rauszukommen. Und schuld, das muss in aller Deutlichkeit gesagt werden, waren nicht die Nordkoreaner. Es lag an den Chinesen.

Pli malbone fakte ĉiam eblas…
La malfacilaĵoj pri la ĉina vizo ĉi tie en Seulo, pri kiuj mi rakontis en la antaŭa afiŝo, estis nenio kompare kun la malfacilaĵoj, kiujn mi havis por denove forlasi Pjongjangon. Kaj la kulpo, tion mi devas diri ĉi tie tre klare, ne estis ĉe la nordkoreoj. Kulpis la ĉinoj.

Aus zeitlichen Gründen hatte ich für Dienstag folgenden Flugplan: mit Air Koryo nach Peking, dann Peking – Shenyang und Shenyang – Seoul (den Flug hatte ich bereits vorher). Visumsauskunft: kein Visum erforderlich, weil es ja nur Transit ist.

Pro tempokialoj mi havis la sekvan flugplanon por mardo: per Air Koryo al Pekino, poste Pekino – Shenyang kaj Shenyang – Seulo (tiun flugon mi jam antaŭe havis). Vizo-informo: neniu vizo bezonata, ĉar mi ja nur trairas la flughavenon.

Das hat Air Koryo in Pyongyang leider nicht so gesehen. Weil Peking – Shenyang eine nationale Fluglinie ist, brauchte ich ein chinesisches Visum. Freitag um 17.00 Uhr dachten wir noch: Kein Problem, es gibt Express-Visa, Montag von 10-12 ist unsere Zeit.
Womit wir nicht gerechnet hatten, war die chinesische Feierwoche, und so standen wir am Montag vor verschlossener Tür. Der Bereitschaftsdienst teilte uns mit, dass es keine Möglichkeit gebe – höchstens vielleicht, ja, wenn unser deutscher Botschafter einen Brief an die chinesische Botschaft schreiben würde – dann eventuell, aber sehr wahrscheinlich sei es nicht, dass ich mein Visum bekommen würde.

Pri tio Air Koryo en Pjongjango bedaŭrinde havis alian opinion. Ĉar la linio Pekino – Shenyang estas nacia fluglinio, mi bezonis vizon. Vendredon je la 5a posttagmeze ni ankoraŭ pensis: Neniu problemo, ekzistas ekspresaj vizoj, lundo inter la 10a kaj la 12a estos nia tempo.
Ni ne antaŭvidis la ĉinan festosemajnon, kaj tiel lundon ni staris antaŭ fermita pordo. La rezerva deĵoranto komunikis al ni, ke ne ekzistas ajna eblo akiri vizon – krom eble, jes, se nia germana ambasadoro skribus leteron al la ĉina ambasadejo – tiam eventuale, sed ne tre verŝajne mi povus ricevi mian vizon.

Um das Ganze hier abzukürzen: nichts hat geholfen. Ich habe trotz Brief vom Botschafter den Montag umsonst vor der chinesischen Botschaft zugebracht. Die Bereitschaftsbediensteten haben ab irgendeinem Punkt einfach behauptet, dass ich gar kein Visum brauche, und sind bis zum Schluss nicht mehr von dieser Behauptung abgewichen – aber schriftlich wollten sie mir das auch nicht geben. Ebensowenig wollten sie persönlich bei Air Koryo anrufen. Es sah am Montag Abend so aus, als sei ich für eine Woche in Pyongyang gestrandet.

Por mallongigi la tutan rakonton ĉi tie: nenio helpis. Malgraŭ la letero de nia ambasadoro mi vane pasigis la lundon antaŭ la ĉina ambasadejo. La rezervo-deĵorantoj ekde iu punkto simple asertis, ke mi tute ne bezonas vizon, kaj ĝis la fino ili ne plu ŝanceliĝis en tiu aserto – sed ion skriban ili ne volis doni. Same ili ne volis telefoni al Air Koryo. Lundon vespere fakte aspektis kvazaŭ mi fiksiĝus por unu semajno en Pjongjango.

Air Koryo jedoch wusste doch noch Rat: ein Weiterflugticket mit Air China direkt von Peking nach Seoul. Damit konnte ich dann das Ticket nach Peking kaufen. Die Angestellten bei Air Koryo in Pyongyang haben sogar über den Feierabend hinaus auf mich gewartet, bis ich von Air China zurück war. Das finde ich eine sehr menschliche Geste, und ich werde es ihnen nie vergessen!

Air Koryo tamen trovis helpon: pluflugan bileton rekte de Pekino al Seulo. Kun tiu mi finfine povis aĉeti la bileton al Pekino. La istoj de Air Koryo en Pjongjango eĉ preter la finiĝo de ilia laboro atendis min, ĝis mi revenis de la oficejo de Air China. Tion mi opinias tre homa gesto kaj mi neniam forgesos!

De Birke, 21 Septembro 2008, 14:54

Gestern wollte ich eigentlich nach Nordkorea fliegen, zur International Trade Fair in Pyongyang. Ich war eingeladen, mein Visum war ausgestellt, nach einigem Hin- und Her wusste ich auch, wie ich es in Shenyang bekommen würde – und plötzlich lassen mich die Südkoreaner hier nicht raus.

Hieraŭ mi volis flugi al Nord-Koreujo, al la Internacia Komerca Foiro en Pyongyang. Mi estis invitita, mia vizo estis preta, post iom da umado mi eĉ sciis, kiel mi akiros ĝin en Shenyang – kaj subite la sudkoreoj ne lasis min eliri ĉi tie.

Es hing am chinesischen Visum. Überall, wo ich vorher gefragt habe, hat man mir bestätigt, dass ich mit einem Hin- und Rückflugticket kein Problem habe und den Flughafen 24 Stunden verlassen dürfe. Wichtig ist offenbar vor allem, dass die Leute, wenn die Einreise verweigert wird, nicht auf Kosten der Airline zurückgebracht werden müssen.
Und so habe ich sogar noch auf dem Flughafen selbst die Auskunft bekommen, dass es kein Problem sei ohne Visum nach China zu fliegen – bis die Leute gehört haben, dass ich nach Nordkorea will. Da verlangten Sie plötzlich ein Weiterflugticket oder ein Visum.

Ĉio pendiĝis je la ĉina vizo. Ĉie, kie mi demandis antaŭe, oni konfirmis al mi, ke mi ne havos problemon pri flugbileto tien kaj reen kaj rajtos forlasi la flughavenon por 24 horoj. Evidente gravas, ke la homoj, se ili ne rajtos eniri la alian landon, ne estu transportitaj je la kostoj de la flugkompanio.
Kaj tiel mi eĉ en la flughaveno ricevis la informon, ke ne estos problemo flugi al Ĉinujo sen vizo – ĝis ili aŭdis, ke mi volas iri al Nord-Koreujo. Tiam subite ili petis pluflugan bileton aŭ vizon.

Jedem ist natürlich klar, dass man hier in Südkorea kein Visum für Nordkorea bekommt. Ebenfalls keinen Flug der nordkoreanischen Air Koryo. Alle haben verständnisvoll genickt – und mich nicht fliegen lassen.

Kompreneble al ĉiu estas tre klare, ke oni ĉi tie en Sud-Koreujo ne ricevas nordkorean vizon. Same ne flugon de la nordkorea kompanio Air Koryo. Ĉiu kapjesis tre kompreneme – kaj ne lasis min flugi.

Geholfen hätte ein chinesisches Visum, natürlich. Eine andere Möglichkeit wäre ein “Alibi-Flug” von China in ein anderes Ausland gewesen, mit dem ich wenigestens den Flughafen hätte verlassen können um das Visum und Ticket nach Nordkorea zu bekommen. (Die Idee stammt nicht von mir, das habe ich in Deutschland auf Anraten des Schalterbeamten schon mal machen müssen, man lässt sich dann hinterher einfach das Geld zurückgeben.)

Helpo estus ĉina vizo, kompreneble. Alia eblo estus “ŝajnflugo” de Ĉinujo al alia lando, kun kiu mi almenaŭ rajtus forlasi la flughavenon por akiri la vizon kaj flugbileton por Nord-Koreujo. (La ideo de la flugbileto ne estas de mi, tion mi devis fari iam en Germanujo laŭ konsilo de giĉetisto, oni poste lasas al si simple repagi la monon.)

Aber schon eine Bestätigung vom Konsul in Shenyang, dass ich ein Visum bekommen würde, hätte schon gereicht. Ebenso eine Bestätigung von Air Koryo, dass sie einen Flug für mich reserviert haben.

Sed jam konfirmo de la konsulo en Shenyang, ke mi ricevos vizon, estus sufiĉa. Krome konfirmo de Air Koryo, ke ili rezervis flugon por mi.

Aber genau diese beiden Stellen habe ich im Vorfeld nie erreichen können. Keine einzige der angegebenen Nummern hat funktioniert. Denn umgekehrt ist es für die Nordkoreaner in China der Gipfel der Kriminalität, Anrufe aus Südkorea entgegenzunehmen. Anrufe aufs Festnetz werden gar nicht entgegengenommen, Faxe gehen zwar durch, werden aber nicht beantwortet und vielleicht sofort weggeworfen. Einzig möglich sind persönliche Handynummern, aber man stößt da auf sehr ungnädige Leute. Der Konsul selbst war gar nicht begeistert, einen Anruf aus Südkorea zu bekommen (da stand ich nur daneben) und der Mensch von Air Koryo, mit dem ich vom Flughafen aus telefoniert habe, war zwar hilfsbereit, hat sich aber keine Mühe gemacht, langsam und verständlich zu sprechen.

Sed ĝuste tiuj du lokoj ne estis atingeblaj antaŭe. Neniu el la indikitaj numeroj funkciis. Ĉar male por la nordkoreoj en Ĉinujo estas la pinto de krimoj ricevi telefonalvokojn el Sud-Koreujo. Alvokoj al normalaj telefonnumeroj ne estas akceptataj, faksoj trairas, sed ne estas respondataj kaj eble tuj forĵetataj. La sola eblo estas personaj poŝtelefonaj numeroj, sed oni trafas al tre malvolontaj homoj. La konsulo mem tute ne entuziasmis ricevi alvokon el la Sudo (tiam mi nur ĉeestis, kiam konato telefonis) kaj la homo de Air Koryo, kun kiu mi telefonis de la flughaveno, estis ja iel helpema, sed ne faris al si la penon paroli malrapide kaj kompreneble.

So gesehen lebe ich gerade in dem denkbar ungünstigsten Land, in dem man für einen Besuch in Nordkorea überhaupt leben kann.

Se oni rigardas tion, mi ĉi-momente vivas en la plej maloportuna lando, en kiu oni povas vivi por vizito en Nord-Koreujo.

De Birke, 29 Majo 2008, 13:36

Falls ihr euch wundert, warum hier im Moment mal wieder nicht so aktiv geschrieben wird – ich bin beschäftigt. Mit der Arbeit natürlich vor allem. Aber auch damit, meine Fotos bei Ipernity zu organisieren. Ich hoffe, es gelingt mir, dort ein bisschen Ordnung in ein Chaos zu bringen, das entsteht, wenn man die Fotos einfach nur auf den Computer lädt und dann nicht weiter organisiert…

Se vi miras, ke momente ĉi tie denove nenio aktive skribiĝas – mi estas okupita. Ĉefe pri la laboro, kompreneble. Sed ankaŭ pri tio, kiel organizi miajn fotojn ĉe Ipernity. Mi esperas, ke mi sukcesos tie iom ordigi tian kaoson, kiu ekestas, se oni fotojn simple alŝutas al la komputilo kaj poste ne plu prilaboras…

Für das Einstellen von Fotos im Internet war mir bisher vor allem Flickr bekannt. Ipernity ist sehr ähnlich, auch die ganze Organisation der Fotos in diversen Ordnern ist ein ziemlich genaues Abbild. Ich habe mich nach einem Tag ausprobieren dann für Ipernity entschieden – vor allem deshalb, weil Bertilo und viele andere Esperantisten dort auch ein Konto haben. Außerdem finde ich Ipernity irgendwie übersichtlicher, aber das ist vielleicht auch eine Frage der Gewohnheit.
Ich habe sogar gleich einen pro-Account bezahlt – für unendlich viel Platz für alle meine Fotos und dafür, dass dann auch meine Originale aufgehoben werden.

Por la metado de fotoj en la Interreton mi ĝis nun konis ĉefe Flickr. Ipernity estas tre simila, ankaŭ la tuta organizo de la fotoj en diversaj dosierujoj estas sufiĉe simila kopio. Post unu tago da eksperimentado mi decidis por Ipernity – principe pro tio, ĉar ankaŭ Bertilo kaj multaj aliaj esperantistoj tie havas konton. Krome mi iel trovas Ipernity-n pli bone travidebla, sed tio eble estas problemo de alkutimiĝo.
Mi tuj pagis eĉ por pro-konto – por ricevi senliman spacon por miaj fotoj kaj por tio, ke miaj originaloj estu konservitaj.

Viel Fotos stehen da zwar noch nicht, aber wenn ihr Lust habt, dann schaut doch mal vorbei bei meinem Ipernityplatz! (Ganz unten auf der Seite kann man die Sprache ändern.)

Ja ankoraŭ ne staras tie multaj fotoj, sed se vi emas, tiam vizitu mian spacon ĉe Ipernity!

De Birke, 2 Majo 2008, 10:50

Dankeschön an Hoss und auch an Ho-young für die Kommentare zum Eintrag “Handarbeit“.

Dankon al Hoss kaj same al Ho-young pro la komentoj al la afiŝo “Manlaboro“!

Zunächst muss ich sagen, dass ich diesen speziellen Eintrag vor allem scherzhaft gemeint habe. Ich wollte nicht ernsthaft behaupten, dass ich täglich Leute etwas (Negatives) über Fleiß / Faulheit / Sorgfalt / Oberflächlichkeit sagen höre.

Unue mi devas diri, ke en tiu speciala afiŝo-okazo mi unuavice ŝercis. Mi tute ne serioze volis diri, ke mi ĉiutage aŭdas iun diri ion (negativan) pri la laboremo / nelaboremo / zorgemo / nezorgemo de Koreoj dum la laboro.

Legi la tutan afiŝon »

De Bertilo, 30 Aprilo 2008, 15:45

Kiam mi kaj Birke faris ekskurson antaŭ semajno, Birke faris bonan foton per sia nova bonega fotilo (nu, en tiu momento iu alia efektive tenis la fotilon). Tiu bildo nun estas en la kapo de la blogo. Eble iuj el vi rekonas la fortikaĵon Hwaseong, unu el la mondaj heradaĵoj laŭ UN. Mirinda loko, kaj tre agrabla eksursejo-promenejo. Estis belega varma tago (praktike jam someras ĉi tie). Bedaŭrinde ĉiuj polenoj kaptis la okazon iri promeni en tiu sama tago kaj sama loko. Mia printempa alergio revenis kun plena forto. :(

Tute aliteme mi menciu, ke mi hieraŭ finfine lanĉis la Esperantan tradukon de WordPress 2.5 (WordPress estas la programo, kiun uzas tiu ĉi blogo).