Teĥnikumado

Nia blogo lastatempe estis malrapidega. Mi ne celas la malrapidan aperadon de afiŝoj, sed la pure teĥnikan flankon: la paĝoj ŝargiĝis freneze malrapide. Montriĝis, ke tio ial rilatas al tiu etoso (aspekto), kiun ni uzis, sed mi ne povis eltrovi, precize kio fuŝiĝis. Tial mi provizore ŝaltis tute alian aspekton, pli simplan. Per Aarne trovis la unuan problemon pri tiu nova aranĝo: ne eblis komenti. Eble ankaŭ aliaj suferis pro tio… Hodiaŭ mi solvis tion, sed eble estas ankoraŭ aliaj problemoj. Ne hezitu raporti pri tio retpoŝte (“bertilow” ĉe “gmail.com”). Eble – se mi trovos tempon – mi iom post iom aldonos la bildojn de la antaŭa aspekto. Bv. pardoni tiun ĉi tedan teĥnikuman afiŝon.

Baf! Tuj post kiam mi afiŝis la ĉi-antaŭan tekston, mi kompreneble trovis la kaŭzon de la lastatempa malrapideco. Kredu min, kiam mi diras, ke vi ne volas scii pli detale ol tio, ke estis tre esotera agordo, kiu koncernis nur la ne-blogajn paĝojn ĉe “bertilow.com”, sed kiu tralikiĝis ankaŭ al la blogaj paĝoj, kie tiu agordo en tute neantaŭvidita maniero malrapidegigis ĉiujn Javaskriptajn dosierojn (kiuj estas multegegaj en la blogopaĝoj…). Nun tio estas flikita, kaj mi povis reŝalti la malnovan karan aspekton. Ĝuu!

3 pensoj pri “Teĥnikumado”

  1. Mi uzas Chrome kaj Firefox – traktado de JavaScript estas tiom rapida, ke eĉ eraroj ne malhelpas 🙂

  2. Ĉu tiu problemo okazis/as nur ĉe vi? Mi demandas ĉar mi dum la lastaj tagoj spertas tute la samon ĉe miaj propraj retpaĝoj. Mi pensis ke ĝi povas ŝuldiĝi al tio, ke mi nun estas modifanta la aspekton de la paĝaro, kaj ke eble mi iom fuŝis, sed dume mi trovas la saman problemon ĉe la blogo, kiu uzas alian teĥnikon. Nu, poste mi pensis pri la servilo, sed nun kiam mi legas vian komenton, venis al mia kapo la penso ke povas temi pri pli ĝenerala problemo.

  3. Toño demandis:

    Ĉu tiu problemo okazis/as nur ĉe vi?

    Nu, problemoj pri malrapidaj paĝoj aperas certe ne nur ĉi tie, sed en multaj lokoj. Sed la preciza kaŭzo ĉi tie estis tre speciala, kaj ĝi apenaŭ aperas en multaj lokoj: Mi difinis, ke JS-dosieroj estu traktataj kiel PHP-kodo! Tio utilis por io en alia parto de la TTT-ejo (mi eĉ ne plu memoras por kio!). Sed kiam tiu agordo uziĝis en la blogo, tio kaŭzis, kaj ke la JS-dosieroj malrapidiĝis (kaj ili estas multaj ĉi tie!), kaj ke ili elŝutiĝis denove kaj denove ĉe ĉiu paĝomontro, kvankam ili plej ofte estis tute neŝanĝitaj, kaj tio sume donis enormajn prokrastojn.

    Mi dubas, ke multaj homoj difinis JS-dosierojn kiel PHP-dosierojn! (Kredeble mi estis freneza, kiam mi decidis entute fari tion…)

Komentado estas fermita.