PMEG 2024
39.1.11. ESK
Ekssufikso en kelkaj radikoj kun la signifo “simila”: groteska, fluoreski, lumineski.
Vera sufikso «
“Simila sed ne vera, maniera, stila”. Iafoje uzata anstataŭ EC: japana → japaneska = “simila al japana stilo, ŝajne japana”, vira → vireska = “virosimila”, blua → blueska = “blueta, neklare blua, blusimila”. ESK estas malofte uzata. Normale sufiĉas EC: japaneca, vireca, blueca. Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun ŜAJN aŭ SIMIL: ŝajnblua, Japansimila k.s.