PMEG 2024
39.1.10. ENZ°
“Substanco, kiu servas por ago”. Eksperimente uzata, precipe en ĥemio, anstataŭ IL, kiam ne temas pri instrumento, sed pri substanco: solvi → solvenzo = “solvantaĵo”, stabiligi → stabiligenzo = “stabiliga substanco”, dolĉigi → dolĉigenzo = “dolĉigaĵo”. En faka lingvaĵo ENZ eble povas esti utila, sed normale oni uzu IL, (ANT)AĴ, aŭ diversajn kunmetaĵojn kaj plurvortaĵojn.