PMEG 2024
39.2.12. KO
Eksprefikso en multaj vortoj kun ia signifo “kun”: koalicii, koeficiento, koheri, koincidi, kooperativo, korelativa.
Vera prefikso «
Uzata en matematiko kiel vera prefikso kun diversaj specialaj signifoj iel rilataj al “komplemento” aŭ “kun”: sinuso → kosinuso = “sinuso de la komplementa angulo”, sekanto → kosekanto = “la inverso de la sinuso”. Plej multaj tiaj KO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.