PMEG 2024
39.2.11. INFRA
“Sub”. Prefikso en iaj teĥnikaj vortoj, por kiuj ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per “infra”: sono → infrasono = “sono tiel malaltfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla”, strukturo → infrastrukturo = “subtena strukturo de organizo aŭ socio”, ruĝa → infraruĝa = “transruĝa”. Normale oni uzu sub: subsono, substrukturo. Anstataŭ infraruĝa oni diru transruĝa. Komparu kun ULTRA.