PMEG 2024
39.2.6. BIO
Eksprefikso kun la signifo “vivo” aŭ “vivanta estaĵo”: biografio, biologo, biopsio, biotopo.
Vera prefikso «
Iafoje rigardebla kiel vera prefikso en kelkaj modernaj vortoj: ĥemio → bioĥemio = “ĥemio de vivantaj estaĵoj”, fiziko → biofiziko = “biologia fiziko”, industrio → bioindustrio = “industria bestobredado”, maso → biomaso = “maso de vivantaj estaĵoj (en unu loko)”, diverseco → biodiverseco = “diverseco de vivantaj estaĵoj”. La preciza signifo de BIO estas iafoje malklara. Normale temas pri “vivanta estaĵo”, sed iafoje eble pri “vivo”, “viva proceso” aŭ eĉ “biologio”. Plej multaj BIO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.