PMEG 2024
38.2.21. IND
IND = “meritas aŭ valoras esti farata”. Komparu kun EBL kaj END. Tio, kio staras antaŭ IND, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. IND-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni principe povas uzi IND nur ĉe objektaj verboj:
ami → aminda = tia, ke ĝi meritas esti amata
legi → leginda = tia, ke ĝi valoras esti legata
vidi → vidinda = tiel bela aŭ bona, ke ĝi valoras esti vidata
fidi → fidinda = tia, ke ĝi meritas esti fidata
bedaŭri → bedaŭrinde = tiel (malbone), ke bedaŭro estas meritata
En kelkaj okazoj oni faras IND-vorton el verbo, kiu ordinare ne estas objekta:
ridi → ridinda = tia, ke ĝi meritas, ke oni ridu ĝin (= pri ĝi). Ordinare oni ridas pri io aŭ pro io, sed principe oni povas uzi la verbon ridi ankaŭ en aliaj manieroj, ekzemple kun rekta objekto: Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon).FE.29
miri → mirinda = tiel eksterordinara, ke ĝi meritas, ke oni miru ĝin (= pri ĝi).
plori → plorinde = tiel (malbone), plorado estas meritata
IND ≈ END «
Komence la sufikso END ne ekzistis, kaj oni uzis IND ankaŭ kun la signifo de END (“devas esti farata”). Tiu uzo de IND ne estas tute malaperinta:
ne pardoni → nepardoninda = tia, ke oni devas ne pardoni ĝin, nepardonenda
kaŝi → kaŝinda = tia, ke ĝi meritas aŭ eĉ devas esti kaŝata, kaŝenda
konsideri → konsiderinda = tia, ke ĝi meritas esti konsiderata, tia ke oni ne povas ne konsideri ĝin pro ĝia forto, amplekso k.s.
Konstrui sur ĝi [= la diletanteco] sian ekzistadon fizikan [...] estas nefareble kaj nefarinde.M.74 = ... ne devas esti farate.
Ordinara radiko «
inda = merita, valora
indo = merito, valoro
indigi = fari inda
mortinda = inda je morto, tiel grava ke iu pro ĝi meritas morton: mortinda peko, mortinda ofendo
prezoinda = inda je sia prezo, sufiĉe valora por sia prezo
La nekutimaj vortoj mortinda kaj prezoinda ne sekvas la ordinaran regulon, ke antaŭ IND la radiko ĉiam havu agan kaj pasivan signifon. Oni devas diri, ke IND en tiuj vortoj ne estas uzata kiel sufikso, sed kiel ordinara radiko. La ligfinaĵo O en prezoinda respegulas tion, ĉar afikso normale neniam havas ligfinaĵon. Tia uzado de ligfinaĵo estas tamen malofta kaj eksperimenta. Oni ankaŭ povas uzi dividostrekon en tiaj vortoj: mort-inda, prez-inda. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je MORT aŭ PREZ.