PMEG 2023

30.3. Objektaj verboj

Multaj subjektaj verboj povas krom subjekto havi ankaŭ objekton. Ili estas objektaj verboj.

vidi La subjekto estas tiu, kiu perokule rimarkas ion. La objekto estas tio, kio estas rimarkata: La knabino vidas la domon. / Ĉu vi vidis la akcidenton?
preni La subjekto estas tiu, kiu kaŭzas la agon kaj ekhavas la objekton. La objekto estas tio, kio pro la preno transiras al la subjekto: Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon.M.13 / Ili prenis la soldaton kaj ĵetis lin en malliberejon.FA1.11 Se oni volas precize diri, kiu parto de la objekto estas trafata de la preno, oni uzas je-komplementon: Poste ŝi prenis Gerdan je la mano.FA2.57 (La mano apartenas al Gerda.) La korpoparto aŭ ilo uzata de la subjekto povas aperi kiel per-komplemento: Per sia terura mano li prenis min je la kolo. / Per tenajlo li prenis la feron el la fajro.
mortigi La subjekto estas la kaŭzanto aŭ la kaŭzo de la morto. La objekto estas tiu, kiu mortas: David [...] batis la Filiŝton kaj mortigis lin.Sm1.17 / Troa drinkado mortigas la drinkanton. Legu pli pri IG-verboj.
helpi Subjekto estas la faciliganto. Tio, kies tasko aŭ laboro estas faciligata, povas esti objekto: Ĉiuj esperantistoj en la daŭro de la tuta jaro volonte helpados la organizantan komitaton per siaj konsiloj kaj laboroj.L1.84 Oni ankaŭ povas uzi al-komplementon anstataŭ objekto: Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi.FE.41