PMEG 2024
12.2.4. N por tempopunkto
Frazparto kun N-finaĵo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Ofte oni povas alternative uzi rolvorteton, ekz. en:
Unu tagon estis forta pluvo.FA2.152 = En unu tago ...
Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna.FA1.232
De tiu tempo ili vizitadis ŝin ĉiun nokton.FA1.99
Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.M.111
Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12 = En la dudek dua tago de Februaro ...
La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco.FA3.92
La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno.M.140
La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien.FA3.61 = En la sekvanta dimanĉo ...
Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo ofte montras precizan konatan tagon: dimanĉon = “en certa konata dimanĉo”, eĉ se oni ne uzas la. En tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece:
Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto.L2.250 Temas pri unu klare difinita lundo.
Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bileton.FA3.61 = En la sekva merkredo ...
En la komenco de letero oni ofte uzas N-finaĵon por montri la daton (kaj iafoje la semajntagon) kvazaŭ la dato estus tempa komplemento de frazo: (ĵaŭdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas la skriban formon, ekz. 12. Majo 1994.
Ankaŭ je povas esti uzata por montri tempopunkton. En hor-esprimoj oni normale ne uzas N-finaĵon, sed je, precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato:
Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.
Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.
Tempopunkto sen rolmontrilo «
Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:
Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.FE.20 Sabato kaj dimanĉo rolas kiel subjektoj (aŭ eble kiel perverbaj priskriboj de nenio).
La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.
Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17 La unua fojo, ke ... estas perverba priskribo de tio.