PMEG 2022
17.1. Aŭ... aŭ
Plurobla aŭ (kun aŭ ankaŭ antaŭ la unua alternativo) montras, ke la prezentataj ebloj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je aŭ:
Ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.FE.15 Nepre eliros el via buŝo unu el la nomitaj ebloj.
Oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj.BV.30 Oni ne povas fari ambaŭ, kaj oni ne povas fari ion alian ol tiuj du alternativoj.
Aŭ mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, aŭ mi estas ebria!FA1.118
Oni povus diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton, por iri pluen.M.192