PMEG 2024
9.3. Pli ol unu difinilo
Iafoje oni bezonas du difinilojn por montri la celitan sencon. Jen kelkaj ekzemploj:
El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10
Pri ĉiuj viaj tri demandoj mi donis al vi nur mian personan opinion.LR.139
Ambaŭ ŝiaj brakoj estis levitaj.FA1.154
Mi vidis ĝin en la spegulo per ĉi tiuj miaj propraj okuloj.Rt.93
Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko.FK.296
La infanoj ne povis sidi sur la seĝoj, ĉar ĉiuj ties kruroj [la kruroj de la seĝoj] estis rompitaj.
La infano ne povis uzi la biciklon, ĉar ambaŭ ties radoj estis difektitaj.
Ordinare en tiaj okazoj eventuala poseda difinilo (poseda pronomo aŭ tabelvorto je ES) aperas laste, do normale ĉiuj iliaj (malofte iliaj ĉiuj). Sed kies tamen ordinare aperas unue, se ĝi iafoje kuniras kun alia difinilo: mi [...] gloras la Reĝon de la ĉielo, kies ĉiuj faroj estas veraj.Dn.4 (Ĉiuj liaj faroj estas veraj.)
Ofte oni uzas anstataŭe vortumon kun la rolvorteto el: ĉiuj el miaj infanoj, ĉiuj el viaj tri demandoj, ĉiuj el tiuj konkludoj, ĉiuj el ties kruroj k.s.
Oni tamen ne uzu la kune kun alia difinilo: ne *la miaj amikoj*, sed miaj amikoj, ne *la ĉiuj homoj*, sed ĉiuj homoj. Sed tiuj infanoj estas la miaj ja estas uzebla, ĉar tie miaj aperas sen O-vorto, kaj tial ne estas traktata kiel difinilo.