PMEG 2024

5.2. Uzo de A-vortoj

A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antaŭ la priskribata O-vorto, sed ili povas stari ankaŭ post ĝi. Eĉ povas esti A-vortoj samtempe antaŭ kaj post la sama O-vorto:

  • granda domo

  • domo granda

  • la tago longa

  • la longa tago

  • fama franca verkisto

  • fama verkisto franca

A-vorto, kiu staras post sia O-vorto, estas ofte emfazita.

A-vorto povas ankaŭ priskribi ion pere de verbo:

  • La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la verbo estas.

  • Tiuj ĉi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere de estas.

  • Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere de la verbo farbis.

A-vortoj estas uzataj ankaŭ por priskribi pronomojn kaj aliajn O-vortecajn vortetojn, ordinare pere de verbo:

  • Mi estas feliĉa.

  • Tiu estas mia.

  • Tio estas bona.

  • Ili fariĝis koleraj.

  • Ambaŭ ŝajnis dormantaj.

  • Estu singarda(j)!Vi estu singarda(j). Ĉe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se ĝi estas la pronomo vi.

Krome A-vortoj estas uzataj, kiam priskriba verbo kiel esti havas I-finaĵon, kaj la priskribata senca subjekto de la I-verbo estas nur subkomprenata. Plej ofte la senca subjekto estas ĝenerala nepreciza oni:

  • Por esti feliĉa, oni devas esti antaŭ ĉio kontenta je sia sortoDL.30Por ke oni estu feliĉa ...

  • Tion ĉi mi nomas esti honesta.Rt.26... ke oni estas honesta.

  • Plej bone estas traduki ilin [du grekajn vortojn] per du vortoj (esti pia, esti feliĉa).LR.4B Tiuj estas la bazaj formoj, el kiuj oni povas fari ekz. li estas pia, ili estos feliĉaj k.s.

  • Ho, kreski, kreski, fariĝi granda kaj maljuna, tio estas la sola bela afero en la mondo!FA2.43... ke oni kresku, ke oni fariĝu granda kaj maljuna ...

Iafoje nepriskriba I-verbo povas aperi kun A-vorta priskribo de subkomprenata senca subjekto: Promeni nuda tra la stratoj estas tre embarase.Ke oni promenas tra la stratoj, kiam oni estas nuda, estas tre embarase.

O-vorteca uzo de A-vortoj «

Kiam A-vorto rolas kiel rekta priskribo de O-vorto, oni iafoje forlasas la O-vorton. Tiam la A-vorto kvazaŭ mem transprenas la rolon de ĉefvorto, kaj rolas O-vortece. Tio estas ebla, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciliĝas, se antaŭ la A-vorto aperas la aŭ alia difinilo:

  • La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo.FA2.24

  • Mi legas al vi nur la plej delikatan [parton].Rt.6

  • Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa [manĝo].Rz.22

  • Vi ne estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiaŭ matene.BV.28

  • Mi devis oferi la agrablan [aferon, eblon] pro la utila [afero, eblo].OV.266

  • Ĉiuj homoj certigis, ke ili ĝin legis kaj komprenis, ĉar alie oni ja rigardus ilin kiel malsaĝajn [homojn].FA2.29

  • Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [vojo].FE.33

  • Ni ambaŭ volas la saman [aferon]. Se la tute ĝenerala ideo afero estas subkomprenata post la sama, oni povas anstataŭe diri la samo: Ni ambaŭ volas la samon. / Ŝi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, [...] kaj denove, kaj denove, kaj ankoraŭ unu fojon denove la samon!Gm.67

En esprimoj de horo kaj dato oni preskaŭ ĉiam forlasas la O-vortojn horo, tago kaj jaro. Tiam vicordaj nombrovortoj ekrolas O-vortece:

  • Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12

  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan [tagon] de Februaro.FE.12

  • Estas la dek-unua [horo] kaj duono.

  • Tio okazis en Julio [de la] mil naŭcent tridek oka [jaro]. Ĉe jaresprimo oni nuntempe preferas forlasi ankaŭ la A-finaĵon: Tio okazis en Julio mil naŭcent tridek ok.

En lingvonomoj kiel la angla lingvo kaj la nederlanda lingvo (lingvoj nomataj laŭ popolo aŭ lando/regiono), oni plej ofte forlasas la vorton lingvo, uzante la A-vorton O-vortece: Ŝi parolas la anglan kaj la nederlandan.

Ĉe posedaj pronomoj oni ofte forlasas O-vorton, se la kunteksto permesas:

  • Via pano estas malpli freŝa, ol mia [pano].FE.10

  • Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj [homoj] ĉion.M.36

  • Vi ankaŭ min redonu al la miaj [homoj].IT.7

Pri la uzo aŭ neuzo de la antaŭ posedaj pronomoj (kun aŭ sen posta O-vorto) legu pli detale en la klarigoj pri posedaj pronomoj kiel difiniloj.

Alia «

La A-vorto alia estas ofte uzata O-vortece. Oni povus imagi subkomprenatan O-vorton, sed alia ofte komplete transprenas la rolon de O-vorto, kaj enŝovo de O-vorto estas iafoje tute superflua:

  • Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian [supon].Rz.27

  • Ŝi estas jam edzino de alia [viro]!H.15

  • Alian [homon] ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.PE.781

  • El ŝiaj multaj infanoj unuj [infanoj] estas bonaj kaj aliaj [infanoj] estas malbonaj.FE.12

  • Laboru en konsento kaj helpu unu [persono] al la alia [persono].OV.141 Legu pli pri la esprimo unu ... (la) alia.

Alia plej ofte esprimas individuecan signifon. Alia tiam tre similas al la tabelvortoj je U. Tial iuj eĉ proponis ŝanĝi la A-vorton alia en tabelvorton, kio estas tamen evitenda reformprovo.

La kvantaj A-vortoj multaj, malmultaj, pluraj kaj kelkaj estas ofte O-vortece uzataj.