Persone

Ne!

muziko & teksto: Martin

Ĉu vi revenas nun
Kun brilo de la sun’
Mi pensis ke vi ne memorus min
Kastelo sur la nuboj
Super ĉiuj duboj
Vi certas ke mi jam adorus ĝin

Kaj ĉio estu kiel estis ĉiam
Sed eĉ pli bone, pli kotone...

Ne! Neniam plu!
Finiĝas nun
Ĉar mi ne povas
Ne! Neniam plu!
Ĉar ekde nun
Mi ne plu volas

Kun mapo al trezoro
Kaj ĝemoj de memoro
Vi ŝajnas certa ke vi konas min
Vi kantas pri la sorto
Min mankas ĉiu vorto
Mi mutas kiam vi admonas min

Ke ĉio estu kiel estis ĉiam
Sed eĉ pli bone, pli prizone...

Ne! Neniam plu!
Finiĝas nun
Ĉar mi ne povas
Ne! Neniam plu!
Ĉar ekde nun
Mi ne plu volas