Persone

Jen la hor’

muziko & teksto: Bertilo

Matena urbo min brakumas silente
Mi marŝas sola en krepuska malplen’
La kvara horo baldaŭ iĝos la kvina
Libere spiras mi en la friska aer’

Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aŭ nur ĝin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor’!

Neniu vidas min, neniu aŭskultas
Mi tre feliĉas pro la urba dormem’
Jen haltas mi sur plac’, ĉirkaŭe rigardas
Kaj vokas al la mond’: amu min! amu min!

Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aŭ nur ĝin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor’!

Responde sonas nur ekoo
El la tuneloj de l’ metroo

Mi staras en la mez’ de tiu ĉi mondo
Kaj vivas sur la lim’ de nokto kaj tag’
Tuj kiam la aŭror’ aperos ĉiele
Mi devos kaŝi min de la suna okul’

Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aŭ nur ĝin iom elteni

Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aŭ nur ĝin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor’!