Persone
Eĉ knaboj
muziko & teksto: Borje
Se vi volas paroli, mi aŭskultos vin
Se vi volas petoli, venu do knabin’
Sed se vi volas amori kun mi,
mi fakte dirus ne
ĉar vi devas memori ke mi
mi ankoraŭ ne enamiĝis al vi
Se vi volas akompanon
en la lunradi’
Volas teni la manon
mi servos ja por vi
Sed se vi volas amori kun mi,
mi fakte dirus ne
ĉar vi devas memori ke mi
mi ankoraŭ ne enamiĝis al vi
Ĉiuj knaboj pensas ja nur pri unu afer’
Sed eĉ knaboj sentas foje kun tener’
Se vi volas amori kun mi,
mi fakte dirus ne
ĉar vi devas memori ke mi
mi ankoraŭ ne enamiĝis al vi
Jes, vi devas memori ke mi
mi ankoraŭ ne enamiĝis al vi
Tamen baldaŭ mi enamiĝos al vi
al vi