Persone

Recenzo de En la spegulo

La sekvan recenzon verkis: DĴ Kunar:

Persone: En la spegulo

(9 titoloj; 43 minutoj)

Persone estas rokmuzika grupo el Svedio kiu ekzistas ekde 1986. Post la unua albumo la membraro iom ŝanĝiĝis kaj do “En la spegulo” estis la unua disko kiun Martin Wiese (ĉefkantado, gitaro), Bertilo Wennergren (drumo, harmonia kantado) kaj Anders Grop (baso, harmonia kantado) kune surbendigis. La origine en 1991 kiel kasedo publikita verko estis reeldonita en 1999 kiel KD. Tial kaj ankaŭ ĉar la plej multaj el ni aŭ ne memoras la tiutempajn artikolojn aŭ tiam ankoraŭ ne estis Esperantistoj mi skribas miajn proprajn impresojn pri tiu albumo.

Kompaktdiskoj estas laŭ mi pli aĉetindaj ol kasedoj. Ili ne nur estas pli bonkvalitaj sed ankaŭ pli facile kopieblaj. Mi nun ne volas proponi muzikpiratadon sed atentigi ke mi kiel DĴ nek emas kunpreni kasedojn nek originalojn al Esperanto-renkontiĝoj: La unuajn ne pro ilia pli malalta kvalito kaj malfacila prizorgado en la diskoteko (daŭre oni devas meti la bendon al la ĝusta pozicio), la duajn ne ĉar ili dum longaj vojaĝoj kaj dum la diskĵokeado mem facile rompeblas. Tial mi tre ĝojas pri la reeldonado de “En la spegulo”.

La albumo enhavas rokan ĝis poprokan muzikon. La kantoj temas ofte pri (perdita) amo - nenio eksterordinara tiurilate unue. Sed aliflanke ĝis nun ne ekzistas multe da tia muziko en Esperantujo, mi dirus ke eĉ ne sufiĉe. Tamen Persone ne bezonas “Esperanto-bonuson” ĉar ili estas ĝenerale altkvalita grupo kun bona sono kaj eble iom similas al la famaj anglalingvaj grupoj “U2” kaj “The Police”. Precipe la tekstoj ofte montras elstaran lirikecon kaj enhavas belajn rimojn. Tiu ĉi albumo ne estas escepto.

Origine mi nur aĉetis “En la spegulo” pro du kantoj: La fama “Amanda” kaj la belega kaj malrapida “Neĝo dancas” kiun mi tre ŝatas uzi por la molaj momentoj en la diskeja nokto. Jam tiuj du bonege montras kiom melodie povas soni nia internacia lingvo. Sed baldaŭ mi malkovris pliajn juvelojn de tiu ĉi albumo: Ekzemple “En la spegulo”, la titoldona kanto mem, same invitas kunkanti kaj -senti, kaj “Ĉu neniam plu”, laŭ Bertila insisto bluso, laŭ miaj oreloj ĉiukaze malgaja kaj sentoplena kanto, eĉ pli movas la koron. Finiĝas la albumo per plia rapida kaj ankaŭ dancebla peco, “Du homoj”, kiu verke vere majstras. Persone refoje montras ĉion por kio ili estas konataj: Bonegan tekston kun rilato al la reala (ĉu esperantista?) vivo, ravigan kantadon kaj melodian rokgitarludadon de Martin, plensonantan bason de Anders kaj drumon kiu estas same malmole batita de Bertil kiel ni mem ofte de la vivo.

Nu bone, kial mi ne nun citas iom de la kantotekstoj kiujn mi tiom ŝatas? Tutsimple: Se mi volus mencii ĉiun unuopan linion kiu plaĉis al mi, mi devus skribi la duonan albumon ĉi tien! Kaj krome mi pensas ke oni malkovru ilin mem...

Cetere menciendas la bildoj kiujn desegnis Martin Wiese. Ili parte bonege kongruas kun la kantoj, ekzemple bierglaso en kiu legeblas la vorto “konsolo” akompanas “Ĉu neniam plu”.

Oni ne ŝatos tiun albumon ĉar ĝi estas simpla facile aŭskultebla muziko sed ĉar oni estas kormovita de ĝi. Oni ne amos la tekstojn ĉar ili estas surprize novaj sed ĉar ili trafe rakontas pri aĵoj nur tro bone konataj kaj mem spertitaj.

Kore salutas via

DĴ Kunar (Gunnar R. Fischer)