Listo de ĉiuj kantotradukoj

Venu klaŭnar’

Origina titolo: Send in the Clowns

Muziko kaj origina teksto: Stephen Sondheim (el la muzikteatro A Little Night Music)

Esperanta traduko: Alena Adler kaj Bertilo Wennergren

Kia ridig’, Dam’ kaj Ĵoker’
Mi fine staras sur grund’,
Vi en aer’
Venu klaŭnar’

Ĉu grandkontent’?
Ĉu koropov’?
Mi ĉiam vagis kaj vi restis
sen mov’
Kie klaŭnar’?
Venu klaŭnar’!

Sen la signif’, sen la valor’
Serĉis mi tiom da jaroj,
kaj jen via kor’
Do mi eniras denove kun sama mien’
Tutcerta mi...
Al vaka malplen’

Jen la donac’, jen ironi’.
Kontraŭ deziroj de mi
Jen tiuj de vi
Sed kie klaŭnar’?
Jam estu klaŭnar’.
Ne gravas, jen ni.

Kia ridig’, kia erar’
Vin mi ne savos per tia malfrua bonfar’
Kaj kie klaŭnar’
Ĉar estu klaŭnar’
Nu, eble post jar’