La sep talentoj
Origina titolo: Die sieben Gaben
Muziko kaj origina teksto: Gerhard Schöne
Esperanta traduko: Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn
Se mi nur deziri povus ion por vi,
jenajn sep talentojn mi elektus kaj nenion pli
La paciencon de l’ heliko
en trankvila irad’
ĉiam ĝi alvenas celen
sen fanfar’ kaj parad’.
Fieron de la kato mia,
ignoranto de ordon’.
Respondas ĝi nur al karesoj
per kontenta ronron’.
Se mi nur deziri povus ion por vi,
jenajn sep talentojn mi elektus kaj nenion pli
Starfiguran ekvilibron.
Ŝanceliĝas ĝi ja,
sed de l’ planko ĝi revenas
ĉiam al la ekstar’.
La impertinent’ incita
de la pulo sur bestaĉ’.
Ĝi ne lasas sin forpeli,
sed mordadas laŭ plaĉ’
Se mi nur deziri povus ion por vi,
jenajn sep talentojn mi elektus kaj nenion pli
La sekreton de la ŝtono.
grize grizas la ekster’,
sed interne ja brilegas
la kristala karakter’.
Kaj la revon de l’ semeto,
en la ter’ kvazaŭ or’.
Kuŝas en ĝi jam folio
frukto, arbo kaj flor’.
Kaj finfine la kuraĝon
de la rozo en ĝarden’.
Sub l’ unua neĝofalo
ĝi refloras en plenplen’