Spegulo en torento

En 1991 Persone eldonis sian duan albumon, En la spegulo. En 1999 ni reeldonis ĝin kiel k-diskon. Sed nun ĝi estas jam elĉerpita, kaj ne ekzistas planoj pri efektiva reeldonado en diska formo.

Tial ni (mi, Martin kaj Anders) decidis, ke ni faru la albumon libere elŝutebla. Mi nun provis realigi tiun ideon uzante la sistemon BitTorrent. Bedaŭrinde mi ege malspertas pri kreado de tiaj t.n. torentoj. Eble vi volas kunhelpi testante la elŝutadon.

Se jes, tiam elŝutu unue la malgrandegan torento-dosieron de En la spegulo. Poste ŝargu ĝin en torento-programon, kaj provu. Mi petas raporti ĉi tie, ĉu io entute okazis. Sciigoj eĉ nur pri komenciĝinta elŝutado estos tre bonvenaj.

Rimarku, ke ne temas pri MP3-dosieroj, sed pri WAV-dosieroj. La kvalito do estas la sama kiel en la k-disko. Pro tio ankaŭ la elŝutaĵo estas tre granda. Temas pri 435 megabitokoj.

Se vi ne jam havas BitTorrent-an programon, tiam provu instali tian. Laŭdire Azureus estas unu el la bonaj, sed ekzistas tre multaj tiaj programoj, kiuj faras la samon.

Notu ankaŭ, ke post elŝutado vi tute rajtos fari kopiojn de En la spegulo kaj doni ilin al aliaj. Sed komercan uzadon kaj kopiadon ni tamen ne permesas.

Aldono: Ŝajnas, ke ne funkciis ĝuste. Mi nun aparte anoncis la torenton ĉe la TTT-ejo de la t.n. spurilo. Eble tio necesas. Eventuale tiuj, kiuj jam ekprovis, devas restartigi siajn torentojn por ke ekfunkciu. Ĉio ĉi estas sufiĉe nova al mi. Mi petas pri pacienco.

Aldono 2: Nun funkcias! Unu persono estas elŝutanta la albumon ĝuste nun. Aliaj estas bonvenaj. Ju pli multaj samtempe partoprenas, des pli rapidas la elŝutado por ĉiuj. Oni elŝutas ne nur de la origino, sed unuj de la aliaj en granda “svarmo”. Tiel funkcias torentoj.

Aldono 3: Eble indas mencii, ke ankaŭ la albumo Povus esti simple estas samamaniere elŝutebla. Krome eblas ambaŭ albumojn torent-elŝuti kune kiel MP3-ojn. Kaj fine la muziko estas aŭskultebla (kaj por iuj elŝutebla) ankaŭ en mia anguleto ĉe Ipernity.

73 pensoj pri “Spegulo en torento”

  1. WAV? Frenezulo! 🙂 Mi nepre konvertos al MP3oj kun 192 kilobitoj sekunde. 😉

    Tamen mi ghojas pri la libere havebla klasika muziko kaj mi restos plusemanto dumlonge! 🙂

  2. Sonja skribis:

    FLAC pli bonus ol WAV…

    Interese. Dankon pro la propono! Eble mi povos poste ŝanĝi al FLAC. Sed dume ŝajnas, ke la programo, kiun mi uzis por krei la WAV-dosierojn, nome K3B, ne subtenas FLAC-on. Povas esti, ke oni povas facile aldoni tiun kapablon.

  3. Plie, “kaudiocreator” estas la ĝusta ilo por tiaj aferoj kaj ĝi senprobleme subtenas WAV-on, OGG-on kaj FLAC-on. Kun iom da artifikumado oni povas atingi kodigon laŭ MP3 per “lame” (en Debian, almenaŭ; povas esti ke via distribuaĵo senhezite subtenus MP3-on kaj “lame”-on).

  4. Ni intence ne volas konverti la sonon en MP3-formaton, ĉar tio signifas tamen gravan redukton de la kvalito. Ni volas, ke la homoj ricevu precize la saman kvaliton, kiun havas la k-disko.

  5. Manuel skribis:

    Mi metis la adreson en KTorrent kaj la rezulto estas “stagna”… nenio deŝutiĝis post pluraj horoj.

    Sed nun funkcias! Mi pensas, ke ĝuste Manuel estas tiu, kiu nun elŝutas. Vidu la du aldonojn al la blogaĵo.

  6. Jes, ĝi funkcias! (15:51, laŭ centreŭropa horareo)

    Mi supozas ke mi NE devas fermi la programon post elŝuto, por ke aliaj povu preni el mia komputilo, ĉu ne?

  7. Manuel:

    Jes, ĝi funkcias!

    Jes. Ŝajnas, ke ĉe vi jam estas la tuto. Bonege!

    Mi supozas ke mi NE devas fermi la programon post elŝuto, por ke aliaj povu preni el mia komputilo, ĉu ne?

    Laŭ la etiketo de torentismo oni lasu la programon labori dum almenaŭ unu aŭ kelkaj tagoj poste, por helpi al aliaj elŝuti. Kunlaborado, komunismo, aŭ kiel ajn oni volas nomi la aferon…

  8. Dankon pro la klarigoj ! Fakte mi provis elŝuti, tio postulis apenaŭ momenton, sed kvankam oni vidas la dosierojn en la komputilo, ne eblas aŭskulti ilin. Povas esti ke mi ne vere komprenis kiel Azureus funkcias. Novaĵoj venos kiam mi legintos pliajn klarigojn pri la programo …

  9. Mari-elen skribis:

    Fakte mi provis elŝuti, tio postulis apenaŭ momenton, sed kvankam oni vidas la dosierojn en la komputilo, ne eblas aŭskulti ilin.

    Vi sukcesis elŝuti la malgrandegan torento-dosieron. Ĝi enhavas nur katalogon de la dosieroj, kaj indikon, kie eblas ilin elŝuti. Poste necesas lasi la torento-programon kontakti tiujn, kiuj havas la dosierojn (aŭ pecojn de la dosieroj). Ĝi tion devas fari pli-malpli aŭtomate, kaj tiam iom post iom elŝutiĝos la efektiva muziko.

    Jam kelkaj personoj sukcesis elŝuti la tuton. Ĝuste ĉi-momente du Brazilanoj kaj unu Kanadano estas elŝutantaj.

    Cetere En la spegulo nun troviĝas ankaŭ en miaj paĝoj ĉe Ipernity. Tie eblas la muzikon aŭskulti, kaj ankaŭ elŝuti, sed ŝajne elŝutado eblas nur por tiuj, kiuj mem membriĝis ĉe Ipernity. Tio tamen estas senkosta. Ipernity estas nun tradukata en Esperanton. La Esperanta interfaco baldaŭ estos uzebla por ĉiuj.

  10. Fajro demandis:

    Ĉu la albumoj havas ian permesilon kiel “Creative Commons”?

    Nu, jes… principe, sed mi estis tro pigra por zorgi pri tiu flanko de la afero.

    La samaj dosieroj troviĝas ankaŭ ĉe Ipernity: http://www.ipernity.com/doc/bertilow/album. Tie mi indikis tian permesilon. Logike do la samo validas ankaŭ por la torenta versio.

    Cetere eble mi kaptu la okazon mencii, ke nun haveblas ne nur “En la spegulo”, sed ankaŭ “Povus esti simple”, samamaniere, kaj kiel torento, kaj ĉe Ipernity.

    Poste vi povus alŝuti la albumojn al Jamendo!

    Ĉu Jamendo aŭtomate transformas ĉion en MP3-ojn? Plej multaj tiaj lokoj faras tion laŭ mia impreso, ofte eĉ sen informi pri tio. Mi bone komprenas, ke ili konvertas, sed ni volas disvastigi nian muzikon kun plena k-diska kvalito. Ankaŭ ĉe Ipernity okazas tia konvertado, sed Ipernity-membroj (almenaŭ tiuj, kiuj pagis por sia Ipernity-konto) povas elŝuti ankaŭ la originajn nekonvertitajn dosierojn.

  11. Saluton, mi elŝutis senprobleme la albumojn “En la Spegulo” kaj “Povus esti simple”, la elŝutado daŭris 45 minutojn, mi nun ne povas aŭdi la kantojn ĉar mi estas en mia laborejo, sed ja kiam mi alvenos al mia hejmo mi ĝuos aŭkultante ilin,

    Dankon kaj gratulon al Martin kaj Anders pro ilia bonega muziko, vere laŭdinda..
    daŭrigu vian bonan laboron.

    Amike, Manuel Ortega
    Venezuelo

  12. Ŝajne la elŝutado de ambaŭ albumoj sukcesis ĉe mi. Kial vi aldonis la albuman kovrilon nur al “Povus esti simple”, sed ne al “En la spegulo”?

    En la Vikipedio oni forigis fotojn, kiuj montris Esperanto-albumojn, kun la komento, ke ne klaras la kopirajta stato de tiaj fotoj. Ĉu eble nun ni provu enmeti (kun akompana deklaro) foton de la du Persone-albumaj kovriloj?

  13. Kunar demandis:

    Kial vi aldonis la albuman kovrilon nur al “Povus esti simple”, sed ne al “En la spegulo”?

    La ideo aldoni ankaŭ la kovrilon venis al mi en la kapon nur kiam mi kreis la duan torenton. Mi nun ne volas ŝanĝi la unuan. Bonŝance la kovrilojn oni povas facile trovi en nia TTT-ejo.

  14. Nome de la tutmonda esperantistaro, multan dankon pro via bonkora donaco de “En la spegulo”! 🙂

    Ĉu eble vi volus donaci ankaŭ la albumon “62 minutoj”? Mi supozas, ke vi ankoraŭ ne retrovis la mastron, sed laŭdire jam ekzistas MP3-dosieroj de ĝi faritaj el la kasedo.

  15. Ne nur laŭdire ekzistas MP3-dosieroj! Ilin mi faris fine de 2001. Amiko de amiko kopiis ekzempleron de la origina kasedo al kompaktdisko. El tiu mi faris la MP3-dosierojn.

    Tamen mi opinias, ke du donacitaj albumoj jam estas sufiĉe! La reston eblas aĉeti. Krome po tri kantoj el la kvara kaj kvina albumo elŝuteblas senpage ĉe musicexpress.com.br .

  16. Hodiaŭ mi sukcese elŝutis la du albumojn en la MP3-formato. Mi intencas krei nun t.n. hibridajn diskojn, kiuj enhavas MP3-dosierojn kaj la kovrilajn bildojn, sed samtempe estas uzebla en ordinara KD-aŭskultigilo. Por tiu celo tre utilas la altkvalitaj WAV-dosieroj. Refoje dankon pro la granda donaco, kiun Persone faris al Esperantujo! En mia kapo jam grandiĝas la listo de homoj, kiuj ĝojos pri tiuj albumoj. Ĉu iu membro de Persone havas konton (ĉe PayPal, UEA k.s.), al kiu eblus ĝiri monon? Tia libervola pagado ja iĝis interreta kutimo kaj tiel la bando almenaŭ ricevos ioman monan rekompenson.

  17. Kunar skribis:

    Ĉu iu membro de Persone havas konton (ĉe PayPal, UEA k.s.), al kiu eblus ĝiri monon?

    Mi pensas, ke ni ĉiuj havas UEA-kontojn. La mia estas “weng-d”.

Komentado estas fermita.