Aikido

En Novembro mi skribis:

Im November habe ich geschrieben:

Cetere, ĉi-foje mia korpotrejnado havas por mi tre specifan kaj klaran celon, kiu puŝas min daŭrigi. Pri tiu celo mi eble iam rakontos ĉi tie, sed kredeble nur iam venontjare, kiam tiu afero aktualiĝos.

Übrigens, diesmal hat mein Training für mich ein sehr spezielles und klares Ziel, das mich treibt weiterzumachen. Über dieses Ziel werde ich vielleicht irgendwann hier erzählen, aber wahrscheinlich erst nächstes Jahr, wenn die Sache aktuell wird.

Nun tiu afero ne nur aktualiĝis, sed eĉ realiĝis.

Nun ist diese Sache nicht nur aktuell, sondern sogar Wirklichkeit geworden.

Vendredon mi iris finfine al la aikido-klubo en Seulo. Pri aikido mi okupiĝis intense en la 70-aj jaroj kaj ankorau komence de la 80-aj jaroj, kiam mi finis. Pasis do sufiĉe longa tempo. Nu, mi iomete refaris aikidon antaŭ kvin jaroj, sed nur mallonge, kaj mi devis ĉesi, kiam mi transloĝiĝis al Germanujo. En Germanujo mi denove provis, sed pro stulta trejna akcidento (ŝiro de fingra tendeno – ne pro aikido-tekniko, sed pro simpla interpuŝiĝo kun alia persono) mi devis denove ĉesi.

Freitag bin ich endlich zum Aikido-Verein in Seul gegangen. Mit Aikido habe ich mich intensiv in den 70er und noch Anfang der 80er Jahre beschäftigt. Es ist also ziemlich viel Zeit vergangen. Na ja, ich habe vor fünf Jahren wieder ein bisschen damit angefangen, aber nur für kurze Zeit, dann musste ich aufhören, als ich nach Deutschland gezogen bin. In Deutschland habe ich es wieder versucht, aber wegen eines dummen Trainings-Unfalls (ein Fingersehnen-Riss – nicht wegen der Aikido-Technik, sondern wegen eines einfachen Zusammenstoßes mit jemandem) musste ich wieder aufhören.

UESIBA Morihei (O-Sensei)

Aikido (合氣道) estas Japandevena batalarto kreita de UESIBA Morihei precipe surbaze de la ĵuĵicua skolo “Daito-ryu”. Bedaŭrinde vi ne trovos la vorton “aikido” en la Nova PIV. Iam en intervjuo la ĉefredaktoro Duc Goninaz diris, ke se li povus aldoni ankoraŭ unu vorton al NPIV, li aldonus la vorton “aikido”. Mi tamen ne certas, ĉu li scias, ke inter aikido kaj Esperanto ekzistas ligo. Tiu ligo estas Oomoto, Japana religia sekto, kiu multe uzas Esperanton, kaj de kiu Uesiba estis profunde influita en sia pensado. Ankoraŭ hodiaŭ aikido ludas gravan rolon en la aktivadoj de Oomoto. Mi mem estas plena ateisto, sed min tamen fascinas tiu surpriza ligo inter du el miaj plej gravaj okupiĝoj. Kaj aikido, kaj Esperanto, forte influis mian vivon, sed mi longe tute ne sciis, ke ili havas ian ajn interrilaton.

Aikido (合氣道) ist eine Kampfkunst aus Japan, entwickelt von UESIBA Morihei auf der Basis der Ju-Jitsu-Schule “”Daito-ryu”. Leider werdet ihr das Wort “aikido” nicht im neuen umfassenden Esperanto-Wörterbuch (PIV) finden. In einem Interviewsagte der Chefredakteur Duc Goninaz einmal, dass er, wenn er dem Wörterbuch noch ein Wort hinzufügen könnte, das Wort “aikido” hinzufügen würde. Ich bin aber nicht sicher, ob er weiß, es eine Verbindung zwischen Aikido und Esperanto gibt. Diese Verbindung ist Oomoto, eine japanische religiöse Sekte, die sehr viel Esperanto verwendet, und von der Uesiba in seinem Denken stark beeinflusst wurde. Noch heute spielt Aikido eine wichtige Rolle in den Aktivitäten von Oomoto. Ich selbst bin völliger Atheist, aber mich fasziniert trotzdem diese überraschende Verbindung zwischen zwei meiner wichtigsten Beschäftigungen. Sowohl Aikido als auch Esperanto haben mein Leben stark beeinflusst, aber ich wusste lange nicht, dass eine Verbindung zwischen ihnen besteht.

Aikidon sufiĉe bone priskribis Jukka Pietiläinen jene:

Aikido hat Jukka Pietilänen ziemlich gut wie folgt beschrieben:

Temas pri japana “batalarto” aŭ memdefend-arto, sed pli bone estas nomi ĝin plurdimensia fizika ekzercado aŭ korpa arto. Nome, en aikido oni neniam batalas. Oni ne povas konkursi, venki aŭ malvenki. Jam anticipe estas decidite, kiu “atakas” kaj malvenkas kaj kiu sin defendas. Foje estus eĉ danĝere rezisti. Do, ĝi ne estas simila konkurssporto kiel kelkaj aliaj japanaj batalartoj.

Es ist eine japanische “Kampfkunst” oder Selbstverteidigungskunst, aber es ist besser, es mehrdimensionales physisches Training oder Körperkunst zu nennen. Denn, im Aikido kämpft man niemals. Es gibt keine Wettkämpfe, man kann nicht gewinnen oder verlieren. Schon vorher ist festgelegt, wer “angreift” und verliert und wer sich verteidigt. Manchmal wäre es sogar gefährlich Widerstand zu leisten. Es ist also kein Wettkampfsport wie andere japanische Kampfkünste.

Oni povas ankaŭ defendi sin mem per aikido-teknikoj, sed por vere fari tion necesas plurjara lernado. Tamen la ĉefa celo ne estas defendado, sed evitado de perforto. La celo estas komprenigi al la atakanto, ke ataki ne indas.

Man kann sich mit Aikido-Techniken auch selbst verteidigen, aber um das wirklich zu tun muss man mehrere Jahre lang lernen. Trotzdem ist das Hauptziel nicht Verteidigung sondern Verhindern von Gewalt. Das Ziel ist, dem Angreifer klarzumachen, dass angreifen nicht lohnt.

Apud la fizika parto en aikido estas ankaŭ mensa, spirita parto. Aikido celas harmoniiĝon kun la universo.

Neben dem körperlichen Part im Aikido gibt es auch den mentalen, geistigen Part. Aikido strebt die Harmonie mit dem Universum an.

(en Esperantolehti 3/97, citita en Eventoj)

(en Esperantolehti 3/97, zitiert aus Eventoj)

(Sed ne provu ion lerni pri aikido en la Esperanta Vikipedio. La tiea stumpa artikolo estas unu el la plej plorigaj el jam sufiĉe riĉa kolekto de aĉaĵoj tie.) Nun la Vikipedia artikolo pri Aikido estas riparita de Sonjaaa. Grandan dankon! Mi mem ne plu redaktas la Vikipedion, precipe ĉar tro abundas riparendaĵoj, kaj mi simple ne eltenas fosi tra tiom da eraroj.

(Aber versucht nicht, etwas in der Esperanto-Wikipedia zu erfahren. Der dortige Stub-Artikel ist einer traurigsten aus der schon ziemlich reichhaltigen Sammlung von schlechten Artikeln dort. Jetzt hat Sonjaaa den Wikipedia-Artikel repariert. Danke schön!

Mi korpo tamen ne plu estas tiel juna kiel ĝi estis siatempe, kaj pro tio mi devis min prepari antaŭ ol kuraĝi denove ekfari aikidon. Tial mi vizitadis (kaj plu vizitadas) la sportan ĉambron de nia najbara saŭno en Seulo, kaj tial mi lastatempe provis seniĝi je kelkaj troaj kilogramoj (precipe por protekti miajn ne plu tute bonajn genuojn).

Mein Körper ist dennoch nicht mehr so jung wie er damals war, und deswegen musste ich mich vorbereiten, bevor ich mich trauen konnte, wieder mit Aikido anzufangen. Deshalb bin ich in den Fitnessraum unserer benachbarten Sauna in Seoul gegangen (und gehe immer noch dorthin), und deshalb habe ich in der letzten Zeit versucht ein paar überflüssige Kilo loszuwerden (vor allem, um meine nicht mehr völlig gesunden Kniee zu schützen.

Vendredon mi tamen finfine iris al la klubejo, pagis kotizon, aĉetis novajn aikido-vestaĵojn (mi ne kunportis miajn antaŭajn el Germanujo, ĉar nia pakaĵo estis absolute plenŝtopita), kaj ekpartoprenis. Mi estis bonŝanca, ĉar la unuan lecionon gvidis la ĉefinstruisto, YOUN Ick Ahm, kiu estas tre bona aikidisto kaj vere simpatia persono, kaj kiu bonege instruas. Mi tre ĝuis la unuan lecionon. Ankaŭ hieraŭ, lundon, mi iris tien, kaj denove instruis Youn. Mi eĉ du lecionojn partoprenis tiam, kvankam mi tre laciĝis. Tamen mi jam sentas min hejme en la trejnado, kaj min surprizas, kiel multe mi tamen memoras de la trejnado en la 70-aj jaroj.

Am Freitag bin ich trotzdem endlich zum Trainingszentrum gegangen, habe die Gebühr bezahlt und einen neuen Aikido-Anzug gekauft (ich habe meinen alten aus Deutschland nicht mitgebracht, weil unser Gepäck absolut voll war), und habe angefangen teilzunehmen. Ich hatte Glück, denn die erste Unterrichtsstunde hat der Hauptlehrer, YOUN Ick Ahm, geleitet, der ein sehr guter Aikidist und sehr sympatischer Mensch ist, und der sehr gut unterrichtet. Ich habe die erste Stunde sehr genossen. Auch gestern, am Montag, bin ich hingegangen, und wieder hat Youn unterrichtet. Ich habe sogar an zwei Stunden teilgenommen, obwohl das sehr ermüdend für mich war. Trotzdem fühle ich mich schon sehr heimisch in dem Training, und es überrascht mich, an wieviel ich mich dennoch von meinem Training in den 70ern erinnere.

Mi tamen ne scias, kiel longe mi povos daŭrigi pri aikido. Eble montriĝos, ke mia korpo ne plu eltenas (kaj Birke jam iom protestas). Ni vidos…

Trotzdem weiß ich nicht, wie lange ich mich Aikido weitermachen kann. Vielleicht zeigt sich, dass mein Körper es nicht mehr aushält (und Birke protestiert schon ein bisschen). Wir werden sehen…