Wir haben bisher noch gar nichts darüber erzählt, wie wir hier wohnen (nur ein Foto aus dem Fenster zum Hof war schon mal zu sehen).
Ni ankoraŭ tute ne rakontis, kiel ni ĉi tie loĝas (nur unu foto de la alkorta fenestro estas jam montrita).
La fenestro tie supre ĉe la maldekstra flanko, dekstre de la balkono, estas nia dormoĉambra fenestro.
Das Fenster dort oben auf der linken Seite, rechts neben dem Balkon, ist unser Schlafzimmerfenster.
Nia sidĉambro. (La malbela armea ŝranko tie en la angulo apartenas al la meblaro, sed ĝi staras nur provizore en la ĉambro, ĉar ekstere oni farbas.)
Unser Wohnzimmer. (Der häßliche Armeespind da in der Ecke gehört zum Mobiliar, steht aber zur Zeit nur im Zimmer, weil draußen gestrichen wird.)
Wir haben eine Wohnung von der Uni bekommen. Die Uni hat mehrere Objekte mit Wohnungen von unterschiedlicher Größe und Qualität, ein bis zwei Räume für Alleinstehende, 3 Räume für Familien. Wir wohnen also in einer 3-Raum-Wohnung eines (ziemlich alten) Häuserblocks, eine halbe Stunde mit der U-Bahn vom Seouler Campus entfernt. Sie liegt im dritten Stock und hat natürlich eine Fußbodenheizung, wie so ziemlich alle koreanischen Wohnungen. Und sie war schon möbliert, als wir sie bekommen haben. Das ist ja immer so eine Sache… Das orangfarbene Sofa zum Beispiel hätten wir uns nicht unbedingt selbst ausgesucht, aber es erfüllt seinen Zweck. Wir sitzen ja ohnehin meistens nur dann im Wohnzimmer, wenn wir im Fernsehen verfolgen, wie es mit unserem Helden weitergeht. Zum Inventar zählen auch Reiskocher, Töpfe und Geschirr, so dass eigentlich das Nötigste vorhanden war, als wir hier eingezogen sind.
Ni ricevis apartamenton de la universitato, kiu havas plurajn lokojn kun apartamentoj de diversaj grandoj kaj kvalitoj, kun unu ĝis du ĉambroj por soluloj, kaj kun tri ĉambroj por familioj. Ni do loĝas en tri-ĉambra apartamento de (sufiĉe malnova) dombloko, metroan duonhoron for de la Seula universitatotereno. La apartamento estas en la tria etaĝo, kaj kompreneble havas plankan hejtadon, same kiel ŝajne ĉiuj Koreaj apartamentoj. Kaj ĝi estis jam meblita, kiam ni ricevis ĝin, kio ĉiam estas tikla afero… Ekz. la oranĝokoloran sofon ni ne nepre mem elektus, sed ĝi plenumas sian taskon. Ni ĉiuokaze sidas en la sidĉambro plejparte nur tiam, kiam ni volas televidi, kiel la aferoj progresas pri nia heroo. Al la inventaro apartenas ankaŭ rizkuirilo, kaseroloj kaj manĝilaro, tiel ke verdire la plej necesaj aferoj jam ĉeestis, kiam ni enloĝiĝis.
Nach den ersten großen Putz- und Hausratbeschaffungsaktionen ist es uns gelungen, alles ein bisschen wohnlicher zu machen. Wir schlafen zum Hof hinaus, weil es dort ruhiger ist. (Über das neue Bett hatten wir ja schon erzählt.) Arbeitszimmer und Wohnzimmer gehen zur großen Straße raus – leider. Dort fahren auch Züge vorbei, die oft auch laut hupen. Ich höre das kaum noch, aber Bertil wird immer empfindlicher.
Post la unuaj grandaj agadoj por havigi purigilojn kaj aliajn domaĵojn, ni sukcesis ĉion iomete plikomfortigi. Ni dormas ĉe la korta flanko, ĉar tie estas pli kviete. (Pri la nova lito ni jam rakontis.) La laborĉambro kaj la sidĉambro flankas al la granda strato – bedaŭrinde. Tie preterveturas ankaŭ trajnoj, kiuj ofte laŭte hupas. Mi apenaŭ plu aŭdas tion, sed Bertilo fariĝas ĉiam pli sentema.
Das Bad ist ebenfalls recht alt und einfach, immerhin mit Badewanne, die wir aber nie benutzen, weil wir ja immer zur Sauna gehen. Sehr typisch für koreanische Bäder (und sehr praktisch!) ist der Fliesenfußboden mit Abfluss. Da brauche ich den Fußboden oft einfach nur abzuspülen, anstatt lange zu fegen und zu wischen. Wir haben auch keinen Duschvorhang. Das hat den Nachteil, dass der Boden dann nach dem Duschen immer ganz nass ist – ebenfalls sehr typisch für koreanische Haushalte. Um auch dann trockenen Fußes ins Bad zu gehen, dafür gibt es Badeschuhe. Deshalb gehören Badeschuhe hier überall zur Grundausstattung des Haushalts und standen auch auf unserer ersten Einkaufsliste fast ganz oben. 😉
Ankaŭ la banĉambro estas sufiĉe malnova kaj simpla, sed almenaŭ kun bankuvo, kiun ni tamen neniam uzas, ĉar ni ja ĉiam iras al la saŭno. Tre tipa por Koreaj banĉambroj (kaj tre praktika!) estas la kahela planko kun defluilo. Tial mi ofte bezonas la plankon nur gargari per akvo, anstataŭ ĝin longe balai kaj viŝi. Ni ankaŭ ne havas duŝkurtenon. La malavantaĝo de tio estas, ke la planko post duŝado ĉiam estas malseka – kio estas same tipa por Koreaj hejmoj. Por tamen povi iri sekpiede en la banĉambron oni uzas banŝuojn, kaj tial ĉi tie banŝuoj ĉie apartenas al la baza ekipo de hejmoj. Pro tio banŝuoj estis preskaŭ ĉe la plejsupro de nia unua aĉetolisto. 😉
En Koreujo oni ĉiam tuj ĉe la eniro demetas la ŝuojn, kaj surtretas la hejtatan plankon ŝtrumpe – ankaŭ metiistoj kaj aĝoŝioj!
In Korea zieht man immer gleich am Eingang die Schuhe aus und betritt den beheizten Fußboden auf Strümpfen – auch Handwerker und ajoshis!
Die Fenster und die Balkonstüren sind zum Schieben, und natürlich zieht es überall. Wir müssen uns jetzt wirklich mal auf die Suche nach Isolierband machen, das haben wir bisher immer verdrängt. Anfang Dezember soll es dann wirklich kalt werden, wir hatten hier am Montag in der letzten Woche schon mal einen Vorgeschmack. Außerdem wird die Luft hier auch schon trockener (im Winter dann sehr trocken), deshalb haben wir einen Luftbefeuchter gekauft (er ist auf dem Foto rechts neben der Tür zu sehen). Und unsere Fußbodenheizung arbeitet jetzt auch schon fleißig.
La fenestrojn kaj la balkonpordojn oni malfermas flankenŝove, kaj kompreneble ĉie trablovas. Ni nun vere devas iam ekserĉi izolbendojn, kion ni ĝis nun ĉiam flankenpuŝis. Komence de Decembro fariĝos laŭdire vere malvarme. Lundon pasintsemajne ni jam iom antaŭgustumis la malvarmon. Krome la aero ĉi tie jam fariĝas pli seka (vintre do tre seka), kaj tial ni aĉetis aeromalsekigilon (ĝi estas videbla sur la foto dekstre de la pordo). Kaj nia planka hejtado laboras jam sufiĉe diligente.
Was auch eine Erwähnung wert ist, ist die Beleuchtung. Die Grundausstattung der Wohnung sind Neonleuchten, in jedem Zimmer – auch im Schlafzimmer. Ganz normal in koreanischen Wohnungen. Für unseren Geschmack ist das ziemlich ungemütlich, und es war gar nicht so leicht, preiswerte Tischlampen mit warmem Licht zu bekommen. Die Koreaner finden umgekehrt, dass in Europa die Zimmer viel zu dunkel sind.
Indas je mencio ankaŭ la lumigiloj. La baza ekipo de la loĝejo estas lumtuboj, en ĉiu ĉambro – ankaŭ en la dormoĉambro. Tute normala afero por koreaj apartamentoj. Laŭ nia gusto tio estas sufiĉe malagrabla, kaj ne estis tre facile trovi prezoindajn tablolampojn kun varma lumo. Koreoj trovas male, ke en Eŭropo la ĉambroj estas multe tro malhelaj.
Nia dombloko estas tie en la mezo, la trietaĝa kun la (ankoraŭ) ruĝa tegmento.
Unser Häuserblock ist dort in der Mitte, der dreistöckige mit dem (noch) roten Dach.
Und etwas passiert jetzt gerade mit unserem Haus: Es wird renoviert. Das heißt, das Dach wurde schon neu gestrichen (blau!), und die äußeren Teile am Haus, die nicht Backstein sind, werden auch gestrichen, genauso wie unser Hausflur. Dabei ist die Arbeitsmethode sehr bemerkenswert. Es wird nicht ein Stück nach dem anderen gestrichen, sondern hier und da mal ein bisschen. Einige Wände wurden bis zur Hälfte hoch gestrichen, andere ganz, andere Teile auf gleicher Höhe bisher überhaupt noch nicht. Wir sind gespannt, wie es am Ende aussehen wird…
Kaj io okazas nun pri nia domo: Ĝi estas renovigata. Tio signifas, ke la tegmento ĵus estis nove farbita (blue!), kaj ankaŭ la eksteraj partoj de la domo, kiuj ne estas brikaj, estas farbataj, same kiel nia ŝtuparejo. La farbada labormetodo estas tre rimarkinda. Oni ne faras unu pecon post la alia, sed dise tie kaj jene iomete. Unuj muroj estas ankoraŭ nur duone farbitaj, aliaj plene, aliaj partoj je la sama alteco estas ankoraŭ tute ne tuŝitaj. Ni scivolemas, kiel fine aspektos…
Birke,
Ĵaŭdo estis en Usono Dankfesto; mi nur volas esprimi admiron kaj dankemon pro viaj priskriboj. Mi legas ĉiun vorton, kaj dank’ al via diligento mi sentas min ia partoprenanto en via nova vivo en interesa lando.
Aparte mi ĝuis legi pri via loĝejo; nun, kiam mi envenas mian domon, kaj demetas la ŝuojn (pro koto, neĝo, aŭ sekaj folioj), mi imagas al mi la plankan hejtadon — mi supozas, ke la elektra hejtaparato estas rekte sub la planko? Mi neniam renkontis tian hejtsistemon en Usono, sed eble ĝi ekzistas. Laŭ mia supozo — tre altefika. Neniom da varmo perdiĝas. Ĉe ni pli oftas radiiloj nur apud la planko, sed fiksitaj sur la muroj.
Ĉion bonan.
Ken
Kara Ken,
mi tre, tre ĝojas, ke vi aprezas la rakontadon. La plej novan afiŝon mi verkis precipe por vi!
Tamen Bertilo kaj mi por ĉiu afiŝo duonigas la laboron – unu rakontas kaj la alia tradukas la rakontaĵon. Tiu tradukado estas ankaŭ bona kontrolo, ĉu ĉio estas komprenebla. Bertilo ja foje tre ŝvitas, ĉar miaj komplikaj germanaj frazoj kun multaj spicaj vortoj tute ne estas facilaj.