Unser Held / Nia heroo

Jeden Samstag und Sonntag Abend ist es soweit: im Fernsehen läuft unser Lieblings-Fernsehdrama “Der unsterbliche Yi Sun-shin”.

Ĉiun sabaton kaj dimanĉon estas tempo: en la televido oni montras nian favoratan televidan dramon: “La senmorta Yi Sun-shin”.


La statuo de Yi Sun-shin en la mezo de la Seula centro

Die Statue von Yi Sun-shin mitten im Zentrum von Seoul

Sube maldekstre oni povas vidi iomete de la testudoŝipo

Unten links kann man ein bisschen das Schildkrötenschiff sehen

Yi Sun-shin war DER Held Koreas. Als 1592 die Japaner Korea angriffen, hat er das sogenannte Schildkrötenschiff gebaut. Das hatte ein Dach und war sehr wendig, und damit konnten die überraschten Japaner im Handumdrehen besiegt werden. Diesen Fakt kennen alle Koreaner. Die Serie will nun die menschliche Seite von ihm zeigen. Ich habe eine Seite über das Drama (auf Englisch) gefunden, die ein bisschen von einigen Figuren erzählt.

Yi Sun-shin estis la pleja heroo de Koreujo. Kiam en 1592 la Japanoj atakis Koreujon, li konstruis la tiel nomatan testudoŝipon. Ĝi havis tegmenton, kaj estis tre rapidmova, kaj per ĝi oni povis fulmrapide venki la surprizitajn Japanojn. Tiun fakton scias ĉiuj Koreoj. La dramoserio nun volas montri lian homan flankon. Mi trovis TTT-paĝon pri la dramo (en la Angla), kiu iom rakontas pri kelkaj el la personoj.

Bis jetzt ist er aber noch kein General, sondern ist durch böse Machenschaften immer an seiner Karriere behindert worden. Die Beamtenprüfung hat er eigentlich mit Bravour bestanden, aber durch Intrigen ist er dann doch durchgefallen. Später wollten ihn seine Freunde mit in die Militär-Elite holen, aber er ist gescheitert am Widerwillen der anderen. Und so weiter. Es gibt zwei Frauen in seinem Leben: eine, die mit dem Schwert kämpfen kann wie er (bzw. er hat es ja von ihr und ihrem Ziehvater gelernt) und eine von höherer Geburt. Zu der letzten ist er jetzt anscheinend wieder unterwegs.

Li ankoraŭ ne estas generalo, sed estas daŭre pro malicaj komplotoj malhelpata en sia kariero. La ŝtatoficistan teston li propre trapasis bravege, sed pro intrigoj li tamen estis malaprobita. Poste liaj amikoj volis lin venigi en la militistan eliton, sed li malsukcesis pro la kontraŭstaro de aliaj. Kaj tiel plu. Ekzistas du virinoj en lia vivo: unu, kiu povas batali glave same kiel li (ĉar li mem lernis tion de ŝi kaj ŝia vicpatro), kaj unu nobele naskita. Al tiu ĉi lasta li ŝajne nun estas denove survoje.