Ich hatte schon geschrieben, dass ich bald über meine Arbeit erzählen würde. Deswegen sind wir ja hier, und deswegen (aber auch wegen dem Koreanisch-Kurs am drei Abenden in der Woche) habe ich auch kaum Zeit, etwas zu schreiben. Normalerweise wäre ich auch jetzt gerade unterwegs zum Bus nach Yong-In, dem Campus meiner Uni, der außerhalb von Seoul liegt. Allerdings habe ich unverhofft einen freien Tag, weil dort auf dem Campus die Räume für eine Aufnahmeprüfung gebraucht werden.
Mi jam skribis, ke mi baldaŭ rakontos pri mia laboro. Ja pro ĝi ni estas ĉi tie, kaj pro ĝi (sed ankaŭ pro la Korea lingvokurso po tri vesperojn semajne) mi ankaŭ apenaŭ havas tempon ion skribi. Normale mi jam estus survoje al la buso al Yong-In, al tiu el la terenoj de mia universitato, kiu troviĝas ekster Seulo. Sed mi neantaŭvidite ricevis liberan tagon, ĉar la ĉambroj tie en la tereno estas bezonataj por aliĝotesto.
Also der Reihe nach…
Do, unu post la alia…
Auch wenn man mich hier mit “Professor Dockhorn” anspricht (man greift ja bei Anreden immer ein bisschen höher, um besonderen Respekt auszudrücken), arbeite ich doch ganz normal als Deutschlektorin. Ich habe mich hier direkt beworben und einen Vertrag unterschrieben. Dieser Vertrag ist verlängerbar um jeweils ein Jahr, insgesamt drei Jahre.
Kvankam oni alparolas min ĉi tie per “profesoro Dockhorn” (ĉe alparolado oni ja ĉiam celas iom pli alte por esprimi apartan respekton), mi tamen laboras tute normale kiel instruistino pri la Germana. Mi rekte kandidatiĝis ĉi tie, kaj subskribis laborkontrakton. Tiu kontrakto estas plilongigebla ĉiufoje je unu jaro, kaj entute por tri jaroj.
Neben der Arbeit an meiner Uni, der Universität für Fremdsprachen, darf ich noch bis zu einem bestimmten Betrag extra arbeiten, muss mir dafür aber eine Erlaubnis holen (das ist allerdings kein Problem). So habe ich noch einen Vertrag für drei Stunden wöchentlich an der Koryo-Universität. Meine Kurse an beiden Unis nennen sich meistens Konversation Deutsch, in zweien wird dazu noch Aufsatzschreiben geübt. Außerdem habe ich noch einen Kurs am Dolmetscher-Institut hier auf dem Campus, für Konsekutiv-Dolmetschen. Insgesamt 13 Stunden Unterricht.
Krom la laboro en mia universitato, la universitato pri fremdaj lingvoj, mi ankoraŭ rajtas maksimume unu alian oficon plenumi, sed mi devas por tio ricevi permeson (kio tamen ne estas problemo). Tial mi havas kroman kontrakton po tri horoj semajne en la universitato Koryo. Miaj kursoj ĉe ambaŭ universitatoj plejparte titoliĝas “Germana konversacio”. En du el ili oni krome ekzercas sin pri tekstoverkado. Aldone mi havas kurson pri sinsekva interpretado ĉe la interpretista instituo ĉi tie en la Seula tereno
So weit, so gut. Das ist eigentlich nicht übermäßig viel, zumal die Kurse – abgesehen vom Dolmetscher-Kurs – auch “nur” normale Vorbereitung erfordern. Was mir vor allem die Zeit raubt, sind die Wege zur Arbeit. Dazu muss man wissen, dass einige der Seouler Unis zwei Campusse haben. Den ursprünglichen in Seoul, und einen weiteren irgendwo in der Provinz. Das war auch neu für mich, und ich weiß eigentlich nicht genau, warum das so ist. Manchmal höre ich, dass es einfach ein weiterer Standort in der Provinz ist, manche sagen mir auch, dass es eine generelle Erweiterung der Uni ist, und außerhalb Seouls seien die Grundstückspreise einfach niedriger. So hat meine Universität für Fremdsprachen einen Campus in Yong-In, in der Provinz Kyonggi-do, ca. anderthalb Stunden Busfahrt entfernt. Die Koryo-Universität hat noch einen Campus in Jochiwon, in der Provinz Ch’ungch’ongnam-do, ca. zwei Stunden Busfahrt dorthin. Ich bin in der Woche zweimal in Yong-In und einmal in Jochiwon, also insgesamt fast 10 Stunden mit dem Bus unterwegs! Für die Wege an diese Außerhalb-Campusse gibt es für die Lehrkräfte einen kostenlosen Shuttle-Bus. Die Studenten müssen selbst sehen, wie sie zur Uni kommen. Manche wohnen direkt bei der Uni, die meisten wohnen jedoch trotzdem in Seoul und müssen viermal in der Woche die anderthalb Stunden oder mehr nach Yong-In bzw. Jochiwon fahren.
Ĝis nun ĉio en ordo. Tio propre ne estas troa, se oni konsideras, ke la kursoj – escepte de la interpretista kurso – postulas “nur” normalajn antaŭpreparojn. Tio, kio precipe forrabas al mi tempon, estas la veturado al la laboro. Oni sciu, ke kelkaj el la Seulaj universitatoj havas du terenojn: la originan en Seulo, kaj aldonan ie en la provinco. Tio estis novaĵo ankaŭ por mi, kaj mi fakte ne bone scias, kial estas tiel. Foje mi aŭdas, ke tio simple estas plia strategia punkto en la provinco; aliaj diras ankaŭ, ke tio estas ĝenerala plivastigo de la universitato, kaj ke la grundoprezoj ekster Seulo simple estas pli malaltaj. Tial mia universitato pri fremdaj lingvoj havas terenon en Yong-In, en la provinzo Kyonggi-do, je distanco de ĉirkaŭ unu kaj duona horo, se oni veturas buse. La Koryo-universitato havas plian terenon en Jochiwon, en la provinzo Ch’ungch’ongnam-do, je ĉirkaŭ duhora distanco buse. Mi estas dufoje semajne en Yong-In, kaj unufoje en Jochiwon, do sume preskaŭ dek horojn mi survojas buse! Por la veturoj al tiuj eksteraj terenoj ekzistas senkosta naveda buso por la profesoroj. La studentoj devas mem elpensi, kiel iri al la universitato. Iuj loĝas tuj apud la universitato, sed la plej multaj tamen loĝas en Seulo, kaj devas kvarfoje semajne veturi la 90 minutojn aŭ pli al Yong-In aŭ Jochiwon.
Das Studentengebäude in Yong-In mit unserem Shuttle-Bus davor
La studenta konstruaĵo en Yong-In; antaŭ ĝi estas nia naveda buso
Diese Campusse sind ansonsten eigentlich sehr schön, weil sie mitten auf dem Land und in den Bergen liegen. Die Luft ist dort viel besser als in der Seouler Innenstadt, und die ganze Atmosphäre ist entspannter. Es gibt allerdings auch Unterschiede im Niveau der Studenten. Die koreanischen Studenten können sich nämlich nur bedingt aussuchen, an welchem Campus bzw. an welcher Uni sie studieren.
Cetere tiuj ĉi terenoj vere estas tre belaj, pro tio, ke ili troviĝas meze de la kamparo kaj en la montaro. Tie la aero estas multe pli bona ol en la Seula urbocentro, kaj la tuta atmosfero estas malpli streĉita. Sed estas nivelodiferencoj inter la studentoj, ĉar la Koreaj studentoj ne rajtas tute libere elekti, ĉe kiu tereno kaj ĉe kiu universitato ili studos.
Das Maß aller Dinge ist die zentrale Aufnahmeprüfung, für die schon die Schüler Mathe und Englisch pauken. Nach dem Ergebnis der Aufnahmeprüfung können sie sich an den Unis für ein Studienfach bewerben. Damit bewerben sich die Besten an den renommiertesten Unis wie Seoul National-Universität und Yonsei-Universität, usw. bis hin zu den schlechten, die an die Provinz-Unis “müssen”. Beim Studienfach ist es ähnlich. Ich nehme an, dass Medizin immer noch am begehrtesten ist (früher war es das jedenfalls), denn damit kann man zu Geld und Ansehen kommen. Im Bereich der Sprachen ist natürlich Englisch am höchsten angesehen, denn damit kann man mit großer Sicherheit später einen Beruf bekommen (egal, welchen!). Deutsch wählen viele dann, wenn sie nichts Besseres bekommen haben. Allerdings sind die, die Englisch studieren, zwar motiviert, aber nicht unbedingt interessiert.
La ĉefa mezurilo estas la centra aliĝotesto, por kiu ili jam kiel lernantoj studegas matematikon kaj la Anglan lingvon. Laŭ la rezulto de la aliĝotesto ili rajtas ĉe la universitatoj kandidatiĝi por studfako. Tiam la plej bonaj petas aliĝon al la plej renomaj universitatoj, kiel la Seula Nacia Universitato kaj la Yonsei-Universitato, kaj tiel plu ĝis tiuj malbonuloj, kiuj “devas” iri al la provincaj universitatoj. Kiam temas pri studfako, statas simile. Mi supozas, ke medicino ankoraŭ estas la plej dezirata (almenaŭ estis tiel antaŭe), ĉar per ĝi oni povas atingi monon kaj reputacion. Inter la lingvoj la Angla kompreneble estas plej altpozicia, ĉar per ĝi oni povas kun granda certeco poste akiri ian profesion (egale, kian!). La Germanan lingvon multaj do elektas, ĉar ili ne povis ion pli bonan atingi. Tamen tiuj, kiuj studas la Anglan, estas kvankam motivitaj, ne ĉiam senkondiĉe interesitaj.
Auf den Campussen in Yong-In und Jochiwon studieren die Studenten, die ca. 60% in der Aufnahmeprüfung erreicht haben. Auf dem Seouler Campus sind die relativ Besseren. Das heißt also, dass die Studenten in Yong-In vielleicht schon von vornherein weniger Talent für Sprachen mitbringen. Oft auch weniger Interesse.
En la terenoj en Yong-In kaj Jochiwon studas tiuj studentoj, kiuj atingis 60% en la aliĝotesto. En la Seula tereno troviĝas la relative pli bonaj. Tio signifas, ke la studentoj en Yong-In eble jam dekomence alportas malpli da lingvotalento. Ofte ankaŭ malpli da interesiĝo.
Ich möchte allerdings auch nicht pauschalisieren. Denn eigentlich kann ich mich nicht beklagen, zumindest, was Seoul und Yong-In angeht. Da habe ich kleine Klassen und interessierte, größtenteils aktive Studenten. Die Universität für Fremdsprachen hat auch den Ruf, dass die Studenten besser sprechen als an anderen Unis. In Jochiwon sind die Bedingungen tatsächlich schlechter. Da habe ich oft den Eindruck, dass die Studenten teilweise einfach nicht interessiert sind. Aber es gibt eben auch die Interessierten, die wirklich was lernen wollen, und sei es nur, um sich mit mir ein bisschen zu unterhalten. Deswegen werde ich wohl auch im nächsten Semester noch einmal dort unterrichten, auch wenn der Weg so weit ist.
Mi tamen ne volas ĝeneraligi. Ĉar efektive mi ne povas plendi, almenaŭ ne pri Seulo kaj Yong-In. Tie mi havas malgrandajn klasojn, kaj interesitajn kaj plejparte aktivajn studentojn. La fremdlingva univerisitato ankaŭ estas fama pro tio, ke ĝiaj studentoj pli bone parolas ol ĉe aliaj universitatoj. En Jochiwon la kondiĉoj efektive estas pli malbonaj. Tie mia impreso ofte estas, ke parte la studentoj simple ne interesiĝas. Sed ja ekzistas ankaŭ interesitoj, kiuj vere volas ion lerni, eĉ se nur por iom konversacii kun mi. Pro tio mi verŝajne en la sekva semestro tie ankoraŭ instruos, kvankam la distanco estas tiel granda.
Was neben Unterricht, Fahrten zum Unterricht und Korrekturen noch zur Arbeit gehört, sind die gesellschaftlichen Verpflichtungen. Mal ist es das gemeinsame Essen der Professoren zu Semesterbeginn, mal der 60. Geburtstag eines Kollegen, mal die Hochzeit des Sohnes eines Kollegen, mal das Treffen der ausländischen Professoren mit dem Präsidenten der Uni und und und… Trotzdem ist es auch schön, bei diesen Gelegenheiten die koreanischen und deutschen Kollegen zu treffen, die alle sehr nett sind.
Krom instruado, veturado al la instruado, kaj korektado, apartenas al la laboro ankaŭ la sociaj devoj. Foje temas pri komuna manĝo de la profesoroj komence de la semestro, foje pri la 60a naskiĝtago de kolego, foje pri la geedziĝo de la filo de kolego, foje pri renkontiĝo de la eksterlandaj profesoroj kun la prezidanto de la universitato, kaj tiel plu, kaj tiel plu… Spite tion ja estas bele ĉe tiuj aranĝoj renkonti la Koreajn kaj Germanajn kolegojn, kiuj estas ĉiuj tre afablaj.
Noch ein Bild von Bernd: Eins unserer Seminargebäude in Yong-In
Ankoraŭ unu bildo farita de Bernd: Unu el niaj seminariaj konstruaĵoj en Yong-In
Hier rechts und links noch zwei Bilder von Yong-In. (Bilder vom Seouler Campus waren übrigens schon bei Bertil zu sehen, als er von seinem Kurs erzählt hat.)
Ĉi tie, dekstre kaj maldekstre, ankoraŭ du bildoj de Yong-In. (Bildojn de la Seula tereno vi povis vidi jam ĉe Bertilo, kiam li rakontis pri sia kurso.)