Seksa signifo de vortoj kaj radikoj en Esperanto

Enkonduko

Ekzistas en Esperanto tre multaj radikoj kaj O-vortoj por homoj kaj bestoj. Oni povas dividi ilin en tri grupojn:

  • Virseksaj radikoj
  • Inseksaj radikoj
  • Sekse neŭtraj radikoj

La aparteno al tia grupo estas afero de la propra signifo de ĉiu unuopa radiko, kaj ne estas io gramatika aŭ principa. La signifo de ĉiu ajn radiko Esperanta estas arbitra kaj aparte lernenda - same kiel en aliaj lingvoj.

El la tri grupoj la neŭtra estas sendube la plej granda. Ĝi estas nefermita klaso, kiu daŭre akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale ĝi povas akcepti pliajn membrojn.

Sekvos ĉi tie sufiĉe detala inventaro de la Esperanta provizo de homaj kaj bestaj radikoj. Enestas kaj oficialaj kaj ne-oficialaj radikoj. Enestas kelkaj radikoj, kiuj estas ekstreme maloftaj aŭ specialaj. Inkluzivado en la listoj ne esprimas ian opinion pri la taŭgeco de la koncernaj radikoj. Temas nur pri fiksado de iliaj signifoj. Post la listoj sekvas gravaj komentoj kaj nuancigoj.

La klasado spegulas la uzon kaj preferojn de Bertilo kaj diversaj aliaj Esperantistoj, kun kiuj Bertilo konsiliĝis. Ĝi neniel pretendas esti io perfekta aŭ deviga por aliaj. La lingvo estas ĉi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri ĉiuj ĉi tiaj radikoj.

Kompreneble ĉi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn signifojn kaj uzojn rilate sekson.

Inventaro

  • Viraj radikoj:
    • Diversaj evidente viraj radikoj: viro, sinjoro, fraŭlo, knabo, bubo, ĝentlemano, masklo, ĝigolo, inkubo, eŭnuko.
    • La sufikso -ĉj-.
    • Familiaj radikoj (minus la ĝenerala parenco): patro, frato, filo, avo, nepo, nevo, onklo, kuzo, fianĉo, edzo, vidvo, orfo, konkubo...
    • Nobeloj kaj similaj altranguloj (minus la ĝeneralaj nobelo, vasalo kaj suvereno): reĝo, caro, princo, kavaliro, grafo, duko, lordo, markizo, barono, senjoro, suzereno, siro, ŝaho, mikado, emiro, ŝoguno, daimio, samurajo.
    • Kelkaj religiuloj: monaĥo, abato, papo, rabeno, imamo.
    • Specialaj virbestaj radikoj: taŭro, okso, kapono, stalono, boko.
  • Inaj radikoj:
    • Evidente ina: femalo.
    • La sufiksoj -in- kaj -nj-.
    • Diversaj inaj radikoj: damo, matrono, primadono, furio, amazono, gorgono, nimfo, sukubo, megero, almeo, putino, meretrico, hetajro, gejŝo, begino, madono, sireno, muzo, parco, subreto.
    • Specialaj radikoj por inseksaj bestoj: guno, pulardo.
  • Sekse neŭtraj radikoj:
    • Ĝeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, birdo, insekto, fiŝo, homo, persono, infano, adolto, idioto, albino, animalo...
    • La sufiksoj -ul-, -ist-, -an-, -estr- kaj -id-.
    • Participoj kun O-finaĵo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.
    • Ĉiuj bestospecioj: kato, leono, tigro, pantero, linko, ĉevalo, azeno, zebro, hundo, lupo, vulpo, koko, ansero, pasero, alaŭdo, struto, ezoko, moruo, rajo, formiko, araneo, muŝo, moskito, kulo...
    • Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, kolego, gasto, najbaro, membro, ĉefo, kamarado, kompano...
    • Profesioj kaj diversaj homaj roloj (minus multaj jam menciitaj ĉi-antaŭe): piloto, advokato, aktoro, sekretario, kelnero, tajloro, ŝoforo, kirurgo, geografo, redaktoro, vakero, studento, emerito, prolet(ari)o, sklavo, mastro, majstro, moŝto, prezidento, diktatoro, ministro, veziro, nobelo, vasalo, suvereno, demokrato, adepto, disĉiplo, turisto, vagabondo, fripono, bandito, pirato, heroo, martiro, atleto, pasaĝero, viktimo...
    • Militistoj: soldato, oficiro, kaporalo, leŭtenanto, kapitano, majoro, kolonelo, generalo, marŝalo, admiralo, adjutanto, hetmano...
    • Diversaj religiuloj: pastro, episkopo, kardinalo, anakoreto, cenobito, diakono, apostolo, katoliko, bikŝuo, bonzo...
    • Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Svedo, Ruso, Japano, Ĉino, Arabo, Cigano, Eskimo, Lapono, Negro, Judo, Hebreo, Apaĉo, Ĝermano, Slavo, Teŭtono, Franko, Goto, Sakso, indiĝeno, aŭtoktono...
    • Supernaturaj kaj fabelaj estaĵoj: dio, diablo, anĝelo, feo, elfo, koboldo, trolo, gnomo, ogro, fantomo, vampiro, demono, dajmono, silfo, genio, nikso, ĝino, kerubo, serafo...

Komentoj

Ĉe multaj radikoj la uzado bedaŭrinde estas hezita aŭ miksa, kaj niaj vortaroj donas difinojn, kiuj ne ĉiam klare montras, ĉu temas pri speco de homo/besto, speco de viro, aŭ speco de ino. Tiu ĉi prezento estas intencita kiel eta kontribuo al eventuala malpliigo de tiu strange kaosa situacio.

La celo ne estas kontraŭbatalado de seksismo en la lingvo. Tiu temo ja ligiĝas al ĉio ĉi, sed ne temas unuavice pri tio, sed pri ordigado kaj pliunuecigado de iom kaosa vortokampo.

La signifo de radiko ne estas ŝtone fiksita. La lingvo povas evolui, kaj ankaŭ fakte evoluas kaj ŝanĝiĝas. Ĝenerale estas konsilinde neniel provi ŝanĝi, reformi aŭ modifi la seksan signifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabila kaj klara - tio ja nur pliigus la kaoson! Sed en ĉiuj okazoj, en kiuj la signifo kaj uzado estas malklara, neunueca aŭ ŝanceliĝanta, ŝajnas konsilinde doni al la radiko neŭtran signifon. Precipe ĉe profesioj la evoluo de la modernaj socioj ĉiam pli kreas bezonon de vortoj sekse neŭtraj.

Multaj sekse neŭtraj vortoj (ekz. por profesiuloj) estas tradicie, kaj ankoraŭ de multegaj Esperantistoj, uzataj en kvazaŭ-vira maniero: En tia uzo, kiam oni parolas pri certa tia persono, kies sekso estas konata kaj ina, oni rutine aldonas IN-sufikson. Tiel la simplaj formoj de tiaj vortoj praktike funkcias kiel viraj. Sed en multe-nombra formo kaj en okazoj ĝeneralaj, kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas difinebla aŭ difininda, tiaj vortoj estas tradicie kaj ankoraŭ uzataj sen seksa signifo.

Tiumaniere oni ne uzas la nepre virajn radikojn, kiuj konservas sian viran signifon ankaŭ en multe-nombro kaj en ĝeneralecaj frazoj. (Nur en iaj figuraj esprimoj iuj el la familiaj viraj vortoj foje aperas kiel reprezentanto de tuta grupo inkluzive la respondajn inojn: la filoj de Israelo, la nepoj vin benos... Tiam ankaŭ cetere la koncerna vorto estas uzata kun signifo pli vasta ol ordinare: per la filoj de Israelo oni ja ne celas nur liajn efektivajn filojn, sed ĉiujn postajn generaciojn.)

Multaj Esperantistoj nuntempe permesas al si uzi neŭtrajn vortojn neŭtre en ĉiaj okazoj. Por iuj tia uzo estas eĉ tiom kutima kaj ordinara, ke ili apenaŭ konscias, ke tio estas io prikomentinda. Estas emfazende, ke tio prezentas nenion esence novan en nia lingvo: Tiaj radikoj kaj vortoj, kaj tia uzo, ekzistas en Esperanto de la plej frua tempo. Tio, kio estas nova, estas draste pliiĝinta uzo de tiaj vortoj en tute neŭtra maniero ankaŭ en unu-nombro, kaj ankaŭ kiam temas pri konkreta persono aŭ besto. Sed jam en la plej frua tempo iuj neŭtraj vortoj uziĝis ĝuste tiel (homo, infano, persono, viktimo...).

Ĉiu plene rajtas daŭrigi la tradician kvazaŭ-viran uzadon de neŭtraj vortoj, sed ĉiu ankaŭ rajtas uzadi ilin plene sensekse. La du manieroj uzi la neŭtrajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambaŭ baziĝas sur la propraj signifoj de la koncernaj vortoj, kaj estas ambaŭ tute logikaj kaj konformaj al la reguloj de la lingvo. Temas simple pri personaj preferoj, ĉu insisti pri sekso aŭ ne. Por iuj personoj sekso ne estas tre nepra kaj grava informero, por aliaj ĝi tre ofte estas.

Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas ĉiam okupata de nur unu el la seksoj, ekz. viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vorto papo. Sed tio ne nepre signifas, ke la radiko mem estas vira. Por ne senhelpe konfuzi la aferojn necesas ĉiam memori la distingon inter la seksa signifo de vorto, kaj la sekso de tiu, al kiu vorto referencas. Oni povas facile imagi, ke ekz. religia sekto starigus propran papon, kaj uzus aliajn regulojn, kiuj permesus, ke ankaŭ virino estu papo. Pri tiaj radikoj eblas ankaŭ diri, ke la seksa signifo ankoraŭ ne estas tute klare difinita, ĉar neniam aperis bezono. En la ĉi-antaŭaj listoj papo estas tamen klasita kiel vira. Aliaj ekzemploj estas la vortoj soldato kaj pastro. Por tiuj, kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj povas ŝajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankaŭ inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la ĉi-antaŭaj listoj soldato kaj pastro estas klasitaj kiel neŭtraj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila. La ĉi-antaŭa inventaro ne pretendas montri ĉiudetale perfektan solvon.

Oni nepre memoru, ke ne ĉiuj radikoj estas dubsencaj aŭ limokazaj. Multaj, verŝajne eĉ plej multaj, el la ĉi-antaŭe inventaritaj radikoj havas signifon tute klaran kaj senduban. Sur tiu bazo de stabilaj kaj klaraj vortoj necesas konstrui. Nenio utila estas atingebla per provoj reformi kaj ŝanĝi tiujn partojn de la lingvo, kiuj estas stabilaj kaj klaraj. Utilaj ŝanĝoj kaj modifoj povas koncerni nur radikojn kaj vortojn, kiuj estas nun neklaraj kaj nestabilaj.