PMEG
37.2.3. E-finaĵo
La vortfara uzo de E-finaĵo tre similas al la uzo de A-finaĵo. La elekto inter A kaj E ĉefe dependas de tio, al kio la A-vorto aŭ E-vorto gramatike rilatas.
E = “rilate al la afero, tiel kiel la afero” k.s.:
- tajlore = tiel kiel tajloro, rilate al tajloro
- krajone = tiel kiel krajono, simile al krajono, per krajono
- labore = rilate al laboro, per laboro
- blanke = tiel kiel la koloro blanko
E-vortoj el ecaj radikoj «
Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron. Tiaj E-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:
- bone manĝi = “manĝi karakterizate de boneco”
- veturi rapide = “veturi kun alta rapideco”
- strange granda = “granda en stranga maniero”
- ruĝe farbita = “farbita per ruĝo”
E-vortoj el ne-ecaj radikoj «
Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:
- reĝe konduti = “konduti en maniero karakteriza por reĝo”
- reĝe riĉa = “tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero”
- loĝi urbe = “loĝi en urbo”
- okazi tage = “okazi en tago”
Se la radiko havas agan signifon, la E-formo povas signifi “rilate al la koncerna ago, karakterizate de la ago” k.s. La signifo ofte estas simila al ANT-participo aŭ INT-participo kun E-finaĵo:
- konduti time = “konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante timon, timante”
- zorge esplori = “esplori kun zorgo, zorgante, zorgeme”
- morte danĝera = “tiel danĝera ke estas risko de morto”
- morte malami = “malami ĝis la morto”
Aga radiko sed eca signifo «
Ĉe iuj E-vortoj, la signifo estas maniera, kvankam la radiko estas aga:
La blanka figuro [...] tie sidis, direktinte la rigardon fikse al sudo.[FA3.28] = ...direktinte la rigardon senmove al sudo.
Ŝi [...] ekkantetis false ian francan kanton.[M.29] = ...kun falsaj tonoj...
Mi parolas en ĝi [la Franca lingvo] sufiĉe korekte kaj facile.[M.57] = ...sufiĉe senerare...
Legu pli detalajn klarigojn pri tiaj vortoj kun A-finaĵo.
