PMEG
38.2.21. IND
IND = “meritas aŭ valoras esti farata”. Komparu kun EBL kaj END. Tio, kio staras antaŭ IND, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. IND-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi IND nur ĉe objektaj verboj:
- ami → aminda = tia ke ĝi meritas esti amata
- legi → leginda = tia, ke ĝi valoras esti legata
- vidi → vidinda = tiel bela aŭ bona, ke ĝi valoras esti vidata
- fidi → fidinda = tia, ke ĝi meritas esti fidata
- miri → mirinda = tiel eksterordinara, ke oni miru ĝin (= pri ĝi)
- ridi → ridinda = tia, ke ĝi meritas, ke oni ridu ĝin (= pri ĝi)
- plori → plorinde = tiel (malbone), ke oni devus plori
- bedaŭri → bedaŭrinde = tiel (malbone), ke ĝi meritas bedaŭron
IND ≈ END «
Komence la sufikso END ne ekzistis, kaj oni uzis IND ankaŭ kun la signifo de END (“devas esti farata”). Tiu uzo de IND ne estas tute malaperinta:
- ne pardoni → nepardoninda = tia ke oni devas ne pardoni ĝin, nepardonenda
- kaŝi → kaŝinda = tia ke ĝi meritas aŭ eĉ devas esti kaŝata, kaŝenda
- konsideri → konsiderinda = tia ke ĝi meritas esti konsiderata, tia ke oni ne povas ne konsideri ĝin pro ĝia forto, amplekso k.s.
Konstrui sur ĝi [la diletanteco] sian ekzistadon fizikan [...] estas nefareble kaj nefarinde.[M.74] = ...ne devas esti farate.
Ordinara radiko «
- inda = merita, valora
- indo = merito, valoro
- indigi = fari inda
- prezoinda = inda je sia prezo, sufiĉe valora por sia prezo
La vorto prezoinda ne sekvas la regulon, ke antaŭ IND la radiko ĉiam havu agan kaj pasivan signifon. La ligfinaĵo O montras, ke IND estas uzata kiel ordinara radiko (normale afikso ne havas ligfinaĵon). Tia uzado de ligfinaĵo estas tamen malofta kaj eksperimenta. Oni ankaŭ povas uzi dividostrekon por montri, ke IND estas uzata kiel ordinara radiko: prez-inda. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je PREZ.
